Читаем Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo полностью

Mi nun faros deklaracion, kiu klarigos mian sintenon pri Esperanto. Gis antaŭ ses monatoj — kvankam de tri aŭ kvar jaroj mi laboris pri tiu afero koncerne perfektan lingvon, sciante ke ĉe la fino mi atingos la internaciajn lingvojn, kelkaj libroj atendis sur mia breto . — mia opinio, dum mi nenion sciis pri ĉio ĉi, estis, ke ne eblas akceptigi artefaritan lingvon, ĉar la historio demonstris, ke tio ĉi neniam estis ebla, ke temas do pri utopio. Sed mi krome havis alian ideon: iom akceptante la koncepton de Whorf, mi opinias, ke ĉiu lingvo konsistigas vidmanieron al la mondo, kaj do ke lingvo ne povas esti neŭtrala, ©i ĉiam estos vidmaniero al la mondo kolizianta kun aliaj vidmanieroj.

Poste, pro scienca zorgo, mi ekokupi©is pri la demando, provis lerni la gramatikon de Esperanto kaj legi ion; kaj mi diru, ke ŝan©i©is mia sinteno.

Ke historie neniam eblis akceptigi artefaritan lingvon estas ja tre forta argumento, tamen ne decida, ĉar en la historio oni ankaŭ demonstris, ke ne eblas iri sur la Lunon, kvankam per difinita teknologio tio fari©is ebla. Tiel ke en mondo, kie senintence Italio instruis la italan lingvon al albanoj per nur ĉiuvespera televida elsendado ...

Ertl: Pro kio, cetere, albanaj esperantistoj parolas miksitan dialekton Esperantitalan .

Eco: . . . la fakto, ke eblis, dum kelkaj jardekoj, ne devigi sed instigi tutan landon al lernado de lingvo nur pro potenco de amaskomunikiloj, aŭ ke hodiaŭaj junuloj parolas iel la anglan pro rokmuziko kaj kelkaj filmoj . sugestas, ke eble ni trovi©as en historia momento, kiam estas pli facile enkonduki eĉ lingvon artefaritan. Pro tio mi komencas vidi la aferon kun malpli strikta sinteno.

Tiel ke, el la tri ĉefaj kontraŭaj argumentoj — historia neebleco, mondo kaj lingvoj malakceptemaj, lingva ŝan©i©o — la sola, kiun mi daŭre konsideras valida (mi legis aludon al ©i en la intervjuo de Martinet)7 estas, ke se lingvo estas parolata, ©i nepre ŝan©i©as, kaj se temas pri internacia lingvo disvasti©anta, ankaŭ ©i riskas ŝan©i©i. Se estas Centro kontrolanta ©ian evoluon, ne plu temas pri natura lingvo, tio i©as tro direktata afero kiel la klasika franca lingvo regata de sia Akademio.

Tie situas, laŭ mi, la fundamenta kontraŭdiro, sed pri kio eblas nenion diri, ĉar ne ekzistas historia sperto. Nur kiam dek milionoj da japanoj ekparolos Esperanton, eblos konstati, ĉu la japana Esperanto jes aŭ ne dialekti©as, kaj kiamaniere eblas el Genevo, ekzemple, direkti la evoluon de Esperanto uzata de japanoj. Mi opinias, ke ĉi-rilate vi mem havas hipotezojn, dezirojn, ideojn, sed ne respondojn.

Ertl: Precize, la disertacio de Frangois Lo Jacomo titoliĝas Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto, kaj li konstatas ĉi-rilate la ekziston de du polusoj, eĉ se temas pri Esperanto .

Eco: Pri teoriaj polusoj mi ja scias, sed draste ŝan©i©as la problemo, kiam de unu miliono vi atingas miliardon. Via espero, ke el kvar miliardoj da personoj tra la mondo, du miliardoj parolos .

Ertl: ... se tion ni esperas ...

Eco: . parolos Esperanton, samtempe kreas la eblon, ke okazos io neantaŭvidebla.

Lo Jacomo: Vi tiel trafas gravan demandon: la ideo devigi Esperanton. Eĉ la esperantistoj, laŭ mi, sanĝis sian opinion ĉi-rilate, multaj ne plu planas devigi Esperanton, sed simple faciligi ties lernadon por tiuj, kiuj deziras studi ĝin, kio tute ne estas la sama afero.

Nun oni konstatas malinklinon, ekzemple, al instruado de Esperanto en lernejoj. Tamen la lingvoj instruataj en la lernejoj ne estas devigataj, sed proponataj: kial oni ne proponus inter ili ankaŭ Esperanton?

Koncerne konkurencon inter la angla kaj Esperanto, tio iel similas laŭ mi la konkurencon inter biciklo kaj aviadilo. Estas klare, ke aviadilo kaj biciklo ne situas samnivele kaj ne konkurencas unu la alian. La ekzisto de aviadiloj ne forigas la bezonon je bicikloj. Kaj iamaniere, Esperanto partoprenas en ia lingva ekologio.

Перейти на страницу:

Похожие книги