Estas do tiu ĉi fantomo de tradukado, kiu unuavide devus malaperi pro interlingvo, sed kiu male konsistigas la principon mem, laŭ kiu povas ekzisti kaj vivi interlingvoj. Tre interesa problemo, ©is nun ne solvita.
Eco:
Principe ili ja devus esti plurlingvaj, pro la principo, ke iu ajn lerninta duan lingvon estas pli malfermita al lernado de tria. Tion mi spertis pro miaj filoj mem, denaske dulingvaj ĉar mia edzino estas germana. Kiam ili envenas novan landon, ili tre facile eklernas trian lingvon, eĉ se poste ili forgesos ©in, sed estas mensa preteco je la multeco de lingvoj.LA GEPATRA LINGVO
Eco:
Jen ekzemplo. Iam amiko diris al mi: "Ha! estas dan©ere eduki siajn filojn dulingve. Car natura emo identigi nomojn kun nomitaĵoj kreas en dulingva infano distranĉi©on de la personeco".Mi do deziris eksperimenti tion. Iun matenon, mi demandis al mia filo:
"Kio estas tio?
Burro
[butero, itallingve].Sed ĉu ne estas ankaŭ Butter
[butero, germanlingve]?Jes ja, li respondis, estas ankaŭ Butter".
Mi disduigis ©in kaj diris:
"Kiu el la du estas burro
kaj kiu estas Butter?Ambaŭ same estas burro
kaj Butter".El tio mi konkludis:
"Fakte ne, ne estas dividi©o de la realo".
Sekve, denaska scio, ke tiuj ĉi aĵoj povas havi du nomojn, mense pretigas al la ebleco, ke ili povas havi trian nomon.
Eco:
Fakte, sed pri dulingvismo oni nun tre malmulton scias ... Lingvisto diris, ke nur la lingvistoj edz(in)iĝintaj kun alilingvan(in)o kapablas studi tion, alikaze mankas la propra sperto pri ĉiutage observata infano. Sed ĝis antaŭ nelonge troviĝis tre malmulte da tiaj geedzoj, kaj inter ili ne ĉiuj interesiĝis pri dulingveco. Li konkludis, ke estas ja manko, kaj ke la manko de studoj ŝuldiĝas precize al tio.Car nun la dulingvaj paroj iĝas, se ne normo, tamen io tre normala en la eŭropa socio, eble ni havos pli bonajn studojn pri dulingveco.
Eco:
Alia sperto mia estis jena: ne ekzistas laŭ mi absoluta dulingveco. Jes ja, estas famaj verkistoj, kiel Beckett,5 kapablaj verki en ambaŭ lingvoj, tamen tio estas escepto, ne normo. Kaj malĝusta estas la mito pri la patrina lingvo. Ne kun la lingvo de sia patrino identiĝas infanoj, sed kun tiu de la pordisto, nome: la surstrata lingvo.Miaj filoj, en Italio, lernis de sia patrino la germanan, tamen ilia lingvo, kiam ili parolas inter si, estas la itala. En Milano — ĉar troviĝas tie du germanaj lernejoj, tre bonaj, el kiuj unu situas precize apud nia hejmo — ili vizitis germanan lernejon, kies lernantoj plejparte naskiĝis en Germanio sed parolis inter si, en la lernejo, la italan. Alidire, la venkanta lingvo estas la surstrata lingvo. Tio estas problemo por vi, evidente, ĉar ĉia Esperanta dulingveco, pro la fakto ke surstrate oni parolas lokan lingvon, metos vian lingvon en suban pozicion.