Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— En la antaŭa jarcento oni ne scipovis multon, kion oni scipovas nun, sed unu aferon ne eblas kontesti. Tion, kion ili scipovis, ili faris fidinde, por jarcentoj. Mi petas, — kaj la maljunulo faris per la mano geston, tralasantan min antaŭen.

Mi eniris la feran kubon.

La maljunulo sekvis min kaj denove faris dancon per unu piedo. La muro preskaŭ sensone reekstaris sur sian lokon, kaj nia peza krudfera lifto malrapide, iomete tremetante, akompanate de obtuza bruo, subite aŭdiĝinta deekstere, ekmoviĝis malsupren.

Ni malleviĝis, eble, sub sepdek aŭ okdek metroj. La lifto abrupte haltis. Dum sekundo nenio okazis, kaj poste unu el ĝiaj muroj vaste malfermiĝis, kun abomena metala knaro turniĝinte sur angula akso.

Kaj ekstere jam brulis lumo. Vasta subtera halo malkovriĝis antaŭ miaj okuloj; post la subridetanta maljunulo mi paŝis antaŭen kaj trovis min sur mallarĝa metala kornico, ĉirkaŭanta la halon laŭ perimetro sur duono de alto de la planko ĝis la plafono.

Preskaŭ tutan volumenon de la halo okupis staranta meze krudfera monstro — absurde kaj mallerte grandega, same trastebita per vertikalaj linioj de nitoj, ĉirkaŭitaj per disirantaj plektaĵoj de dikaj kaj maldikaj, rektaj kaj artikaj tuboj.

Pleje ĝi similis al nekredeble granda vaporkaldrono. Ĝi tuj rememorigis pri mirakloj de scienco de tempoj de Jules Verne. Ĉi tie, ĉe la lifta muro, la kornico iris je dek metroj de ĝi, sed ĉe aliaj tri flankoj ĝi kontaktis, iĝante pli larĝa, kaj tie ĝin ŝtopis iaj nekredeblaj, prahistoriaj regaparatoj: manometroj, stangoj, radoj, teniloj, prismaj periskopoj, eĉ pli aldonante al la giganto aspekton de ia monstra vapormotoro. Kaj mi iel tuj komprenis, ke — jen ĝi, tiu «kesteto pli granda kaj pli komplika», pri kiu antaŭ la gastoj menciis, ŝvelante pro gloramo kaj fiero, Klaŭso Haushoffer.

La maljunulo kun bondezira scivolemo rigardis al mi.

— Vi bone vin tenas, Trubeckoj, — diris li. — Sed, mi vetas, vi eĉ ne konjektas, kio estas tio.

Min subite brogis konjekto.

— En ĉi tiu aĵo oni faras homojn agresemaj.

— Diable, vi preskaŭ divenis. Sed eĉ vi ne imagas ilian skalon. En ĉi tiu aĵo oni FARIS homojn agresemaj. Por ĉiam. Ni iru, — kaj li ekiris laŭ kornico, iomete balanciĝanta, iomete zumanta pro paŝoj. Mi sekvis lin.

«Trovu ilin kaj mortigu».

Kiun? Ĉu jen tiun, muelitan de la vivo, duonfrenezan maljunulon? Kiun?

Ni aliris al densa mallonga tubo de unua periskopo. Haushoffer kun rimarkebla peno deŝovis feran ŝirmilon, kaj sur kontraŭan brikan muron verŝiĝis blindiga luma makulo; en radio, trabatinta krepuskan aeron, naĝis, kiel steloj, polveroj. Sur ronĝita vizaĝo de Haushoffer pli akre desegniĝis faltoj, blankaj rebriloj kuŝiĝis sur la antikvajn aparatojn. Duonfermante la okulojn, Haushoffer tiris al si pendantan sur krada disŝovebla konzolo diskan kasedon kun ŝanĝeblaj lumfiltriloj; iomete turnis ĝin, elektante, kaj per la manplato forte frape surmetis unu el la filtriloj sur la periskopon. La furioza radio, impetanta el infera fajrujo de la «kaldrono», estingiĝis.

— Bonvolu, — diris Haushoffer, iomete depaŝinte flanken de la periskopo, levis al la buŝo la botelon kaj faris gluton.

En nigra senfunda abismo pendis ronda, iomete hirtita bulo de fajro. Dum kelkaj sekundoj mi afekciite palpebrumis — la okulo malrapide adaptiĝis al tranĉa lumo — kaj la memoro senorde ĵetiĝis de unu asociaĵo al alia, penante kompreni, al kio tio similas…

— Kaj se pli larĝe — do jen tiel, — diris Haushoffer kaj, mallerte alpreminte la konjakon sub la akselo, per ambaŭ manoj iomete turnis larĝan gradigitan radon, ĉirkaŭintan la korpon de la periskopo.

La bulo fulmorapide ŝrumpis, iĝis guto. Kaj malproksime flanke de ĝi, en densa, nekredeble densa kaj, ŝajne, senlima mallumo al la okulo subite ŝajnis apenaŭ rimarkeblaj fajreroj. Du… tri…

En plena konfuzego mi rigardis al Haushoffer.

— Tio… tio…

— La Suna sistemo, malgranda kristalo, — raŭke diris Haushoffer kaj denove glutis el la botelgorĝeto.

Interne de mi ĉio ŝiriĝis. Sekundon poste kvazaŭ paralizanta veneno ekfluis laŭ miaj vejnoj, unu mia mano, kuŝinta sur la tubo de la periskopo, senforte deglitis de ĝi kaj ekpendis. Post ankoraŭ momento ĝin sekvis la alia. Mi freneze ekdeziris sidiĝi.

— Do, ĉu li tamen sukcesis?..

Перейти на страницу:

Похожие книги

Прийти в себя
Прийти в себя

Украинский журналист Максим Зверев во время гражданской войны в Украине оказывается в армии ДНР и становится командиром диверсионной группы «Стикс». Попав под артобстрел, он внезапно перемещается в прошлое и попадает в самого себя — одиннадцатилетнего подростка. Но сознание и опыт взрослого Максима полностью сохраняется. Пионер Зверев не собирается изменить свою жизнь и страну, но опыт журналиста и мастера смешанных единоборств невозможно скрыть. Вначале хрупкий одиннадцатилетний мальчик ставит на место школьных хулиганов и становится признанным лидером сначала в своем классе, а потом и в школе. Однако такое поведение очень сильно выделяет советского школьника среди его товарищей. Новые таланты Зверева проявляются на спортивном поприще — в боксе и в самбо. И вот однажды одиннадцатилетний пионер, который в школе получил красноречивое прозвище «Зверь», привлекает к себе внимание сначала милиции, а потом и всесильного КГБ. Причина в том, что, случайно столкнувшись с вооруженными бандитами, Максим вступает в неравную схватку и выходит победителем, убивая одного бандита и калеча другого. После знакомства с необычным пионером, которому присвоен псевдоним «Зверь», в управлении «Т» проявили к феноменальному мальчику, который продемонстрировал уникальные бойцовские качества, особое внимание…

Александр Евгеньевич Воронцов , Александр Петрович Воронцов

Фантастика / Альтернативная история / Попаданцы