Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— Jes. Stupak kreskigadis tion de la sesdek sesa ĝis la sesdek naŭa. Kaj poste ĉio estis tute simpla. Entute la ideo simplas, kiel a-bo-co. Por prepari necesan por venenigo de almenaŭ unu miliono da homoj kvanton da drogo de Raschke, la tuta ĥemia industrio de tiama Germanio devus labori dum pli ol sepcent jaroj. Sed se tuta planedo Tero havas radiuson dek ok milimetroj, — Haushoffer ŝancelis la gluglintan botelon al la kaldrono, kaj poste, por la movo ne malŝpariĝu vane, en revena ŝancelo alportis la botelon al la buŝo kaj faris gluton, — sufiĉas per ordinara friza disŝprucigilo dispolvigi en la atmosfero unu solan laboratorian guteton, kaj la afero estas farita. Ĉar Stupak pleje revis pri forigo de rusia carismo, do li, nature, ŝprucigis rekte super eŭropa Rusio. Nu, kaj poste ventoj, pluvoj kaj tajdoj disportis laŭ la tuta planedo, certe, laŭ Eŭropo — unuavice… Komenca potenca rezulto de la enŝprucigo, disiginta ilian historion disde la nia, estis Franci-Prusia milito kaj Pariza komunumo, ĝuste ili donis komencan eksplodon de via statistiko… Aĥ jes, ja ĉiuj ĉi nomoj por vi estas sensencaj sonoj. Nu, ne gravas, mi konatigos vin kun ilia historio.

Li eksilentis, iel tre kompreneme kaj tre malgaje rigardante en mian vizaĝon. Mi penis kolekti pensojn. Jen al vi sekreta sekto. Sed tamen…

— Tamen mi ne komprenas.

— Atendu, Trubeckoj, atendu. Mi simple ne scias, kiel mi rakontu al vi pli koncize kaj pli simple. Ĉu vi deziras? — li subite etendis al mi la botelon. Mi preskaŭ rifuzis, sed neatendite komprenis, ke mi sovaĝe deziras. Mi silente prenis de li la botelon kaj faris grandan gluton. Post momento varmega ondo batis mian stomakon, kiel mara ondego apudbordan ŝtonon, kaj la kruroj preskaŭ tuj ĉesis tremi.

— Tio estis ne simple kreo de alternativa mondo. Pro tia celo ili ne malŝparus fortojn kaj monon. Ili kreis stablon, sur kiu ili intencis refari nian mondon. Sed, kiel tio kutime okazas, post la kreo de la stablo ĉiu ekdeziris torni sur ĝi ion sian.

Li postuleme etendis la manon; mi fordonis al li la botelon, kaj li faris gluton. Kaj mi, komencinte post la unua konsternego rimarki detalojn, ekvidis subite sub la regpanelo tutan monton da malplenaj boteloj.

— Do, kiam Gorbiger en Germanio komencis en la dudekaj jaroj instrui, ke Tero kaj Suno troviĝas interne de glacia sfero, kaj ekzistas neniu kosmo, kaj steloj kun galaksioj estas elpensitaj de judaj astronomoj kun celo trompi popolon kaj riĉiĝi, li estis ne tiom malprava. Verŝajne iajn pecetojn da informo li elpremis el la patro… Por ili, — li denove ŝancelis la botelon en direkto de la kaldrono, kaj la botelo denove alvoke gluglis; li pensis dum momento, sed poste decidis ne trinki ĉi-foje, — la kosmo vere ne ekzistas. Simple tiu infera aĵo transsendas al ili en respektiva skalo bildon de tio, kio ĉirkaŭas nin ĉi tie. Ho, Trubeckoj, kiel mi ridegis, kiam usona «Pioneer» — tiuj stultuletoj sendis ĝin en profundan kosmon kun mesaĝo, vidu, al aliaj civilizoj! — komencis, kvazaŭ muŝo kontraŭ vitron, batiĝi kontraŭ muron de la kaldrono. Nur ne zumis… Mi devis meti sur min ĉiujn zorgojn pri tio, kion ĝi sendas al Houston… — Haushoffer, rememorinte, ankaŭ ĉi-foje ekridis; sed liaj konveksaj maljunulaj okuloj ploris.

— Ĉu Teron eblas vidi grandskale?

— Certe. Nur filtrilon ŝanĝu. La periskopoj estas moveblaj… sed poste, poste! — senpacience kriis li, vidinte, ke mi penas movi dikan pezan tubon. — Vi ankoraŭ sukcesos satvidi. Aŭskultu, Trubeckoj, ja mi baldaŭ mortos. Ĉu vi volas, mi testamentu al vi Alvicon? Se vi deziros — fordonu al Rusio, aŭ donacu al UNo, aŭ vi mem ludu ĉi tie, kiel mi ludas jam dum duonjarcento. Tio allogas… — mediteme aldonis li.

Mi ne respondis. Li movetis haŭton de la frunto, sulkigante kaj malsulkigante ĝin; la brovoj tiriĝis, kiel sur gumfadenoj. Verŝajne li jam iomete ebriiĝis.

— Ili eĉ kreivan menson havas tute alian, — plendis li. — Ekzemple, gravitilojn ili povus malkovri samtempe kun ni — post la laboroj de Einstein pri kampo. Sed en iliajn kapojn eĉ ne venis ideo fosi en tiu direkto. Kaj mi diros al vi, kial. Tial, ke tiuokaze ĉiuj landoj dum flugoj devas uzi komunan reton, ĝi estas unu por ĉiuj. Eĉ dum konfliktoj en nenies kapo venus penso malutili al ĝi — ĉar li mem suferos ĝuste en sama grado, kiel la malamiko. Sed tie oni konstruas grandegajn muĝantajn flugilhavajn ŝtipojn, pli kaj pli grandajn kaj terurajn, ili forbruligas amason da brulaĵo, de tempo al tempo falas kaj pereigas amason da senkulpaj homoj, trabrulas per ĉiu flugo je-en tiajn, — li dismovis la manojn kaj preskaŭ faligis la botelon, — mortajn koridorojn en oksigena parto de la atmosfero, ne atingas, krom maloftaj esceptoj, eĉ mil kilometrojn dum horo, — sed ĉiu el ili flugas memstare! Dependante de neniu! Suverene!!

Li etendis al mi la botelon; mi negative balancis la kapon. Li tuj glutis mem.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Прийти в себя
Прийти в себя

Украинский журналист Максим Зверев во время гражданской войны в Украине оказывается в армии ДНР и становится командиром диверсионной группы «Стикс». Попав под артобстрел, он внезапно перемещается в прошлое и попадает в самого себя — одиннадцатилетнего подростка. Но сознание и опыт взрослого Максима полностью сохраняется. Пионер Зверев не собирается изменить свою жизнь и страну, но опыт журналиста и мастера смешанных единоборств невозможно скрыть. Вначале хрупкий одиннадцатилетний мальчик ставит на место школьных хулиганов и становится признанным лидером сначала в своем классе, а потом и в школе. Однако такое поведение очень сильно выделяет советского школьника среди его товарищей. Новые таланты Зверева проявляются на спортивном поприще — в боксе и в самбо. И вот однажды одиннадцатилетний пионер, который в школе получил красноречивое прозвище «Зверь», привлекает к себе внимание сначала милиции, а потом и всесильного КГБ. Причина в том, что, случайно столкнувшись с вооруженными бандитами, Максим вступает в неравную схватку и выходит победителем, убивая одного бандита и калеча другого. После знакомства с необычным пионером, которому присвоен псевдоним «Зверь», в управлении «Т» проявили к феноменальному мальчику, который продемонстрировал уникальные бойцовские качества, особое внимание…

Александр Евгеньевич Воронцов , Александр Петрович Воронцов

Фантастика / Альтернативная история / Попаданцы