— Mi estis ekzekutita en la kvardek-kvara, — konfesis li. Tiel sinĝenema knabino povus konfesi pri sia amo. Mi ne interrompis. Li paŭzis. — Himmler decidis, ke la patro estas tro sendependa, tro influas al Hitler… La patron li ne kuraĝis atenci, sed oni prenis min, por bridi la patron, se aperos neceso… Kaj poste la maŝino ekfunkciis per si mem. La patro eĉ ne sciis, li eksciis nur en la kvardek-sesa! Kaj mortigis sin… Sed ĉi tie li ne aperis. Verŝajne, ne troviĝis analogo. Amuze, ja li estis ankaŭ ĉi tie, li mem ankoraŭ estis en Alvico, naskita en la mil-okcent-sesdek-naŭa Karlo Haushoffer, ĉi tie li mortis je tri jaroj poste, ol tie — sed ne estis analogo por si mem. Kaj eĉ la morton de sia malgranda kristalo li ne sentis. Eble, mortigante sin, la patro estis tro trankvila. Li ĉion jam delonge travivis.
Mi silentis.
— Ili ne dividis la stablon, Trubeckoj! — elkriis li, kaj deŝirinte la manon de la regpanelo, kaptis min ĉe la ŝultro. — Tiel ĉiam okazas al banditoj! Iajn ajn belajn vortojn ili diru! Tio estas kriterio! — li, hastante, glutis el la botelo. — Kiam du homoj luktas por altaj celoj, kaj tiuj celoj estas diversaj… se la celoj vere estas direktitaj al bono, tiuj homoj ĉiam trovos kompromison. Strebo ne malutili ilin devigos! Sed se ili komencas buĉi unu la alian, ĉar ĉiu ĝuste sian celon opinias la sole alta — do, ilia celo estas mensogo, trompo de homoj, kaj vera celo estas, kiel de trogloditoj: depreni fremdan manĝaĵon kaj ŝtopi per ĝi sian ventron, — li paŭzis por restarigi spiron. — Rascke decidis, ke li ricevis idealan eksperimentan standon. Li eĉ ne komprenis, ke tiuj polveroj malsupre estas homoj, ke ili revas kaj suferas same kiel ni. Li volis provi sur tuta planedo jen unu drogon, jen alian… Stupak decidis, ke li ricevis bienon por kreskigo de neflekseblaj revoluciuloj, eĉ je groŝo ne taksantaj kaj vivojn de malamikoj, kaj vivojn de amikoj. Li estis certa, ke pereante tie sur barikadoj, ili venos ĉi tien kaj tiam aranĝos inferon por ekspluatantoj. Nu, kaj la avo… Li decidis, ke la sorto donacis al li ŝancon iĝi reĝo de la mondo. Necesas nur aranĝi masakron. Necesas nur, ke kiel eble plej multe da homoj tie, — li montris al la kaldrono, kaj, perdinte balancon, denove kaptis mian ŝultron; ni ambaŭ iomete ŝanceliĝis, — mortu kun krio «Vivu Haushoffer!» Tiam ili rekonsciiĝos ĉi tie kun la sama krio. Estas tre simple, havante kontakton kun ĝemelo ĉe jen tiu regpanelo! Jam en la dekkvara jaro la juna generalo, ricevinta iam malgrandan kesteton donace de la patro, famiĝis per siaj militaj kaj politikaj antaŭdiroj. Germanio malvenkis. Sed Haushoffer jam famiĝis kiel granda mago. Li trovis kaj trejnis Hitler-on. Li elpensis por li svastikon, cetere… Ha, vi ja ne scias, kio estas svastiko…
— Budaisma simbolo, — singarde diris mi. — Kiom mi scias, eĉ budaismaj monaĥejoj sur mapoj estas signataj per svastiko.
— Jes, — mediteme diris Haushoffer. — La patro trompis ilin per Tibeto, Ŝambalo… Ja ne povis li diri, de kie li reale ricevas informon! Tio ŝajnis eĉ pli oportuna — ĝis certa tempo riskigi en politika ludo peonon Adolfon, dum li mem tenas ĉiujn fadenojn. Sed denove ĉio malsukcesis. La informo estis, sed la reala potenco elglitis…
Li finfine deŝiriĝis de mia ŝultro kaj, necerte turniĝinte sur kalkanumoj, turnis sin al la kaldrono kaj denove apogiĝis sur la regpanelon. Li ebriiĝis. Sed mi jam sciis la ĉefan: li ne deliris.
— Kaj ja ne nur la informo, — balbutis li, kaj tiam mi kun teruro kaj kompato komprenis, ke li ĝis nun suferas pro la malsukceso de la patro, kaj sekve, ankaŭ de si; kaj se li havus fortojn, se li scius, kiel — li rekomencus ĉion. — Ankaŭ rimedoj de influo ekzistis… nu, almenaŭ la sondiloj, per kiuj oni observas eventojn tie. Dum lasta tempo ili komencis ilin rimarki, tamen… ili atribuas ilin, — li malgaje subridis, — al aliplanedanoj. Ni-fo! — nekompreneble elkriis li kun plena triumfo. — Kaj ĉu vi scias, kial? — li malfeliĉe ekskuis la kapon. — Malsukcesis ili — kial? Tial, ke la drogo de Raschke efikis tro bone. Vi eĉ ne povas imagi, ruso, kiaj nun ili tie estas bastardoj, kiel maldigne kaj fie tiras ĉion nur al si, al si, al si… Eĉ Hitler ne sukcesis vere unuigi ilin, eĉ Stalin, ĉiuj nur serĉis, kie akapari por si… ha, vi eĉ ne scias, kio estas Stalin, — li per jam nefirma mano ŝovis en la buŝon la gorĝeton de la botelo, sed iomete mistrafis, kaj strieto de konjako ekfluis laŭ lia mentono. — Rusa oficiro! — patose kriis li kaj ekridegis. Kaj poste, ĵetinte la balanciĝantan kapon malantaŭen, denove glutis, ĉi-foje pli sukcese. Viŝis la lipojn per maniko de ĵerzo.
— Kaj tial mi nun nur petolas, — diris li, subridinte kaj palpebruminte al mi kun ebria ruzeco. Li almetis unu manplaton al la buŝo kiel duonon de sontubo, same kiel mi antaŭnelonge ĉe la enirejo, kaj balbutis per tomba voĉo: — Ne moviĝu. Ne timu. Kun vi parolas reprezentanto de galaksia humanoida centro…