Mi estis malfermonta la buŝon, sed Venĉjo Gusev, komforte duonkuŝanta ĉe unua tablo el maldekstra vico — la brakoj apogiĝis per kubutoj al la malantaŭa tablo, la piedoj, unu super la alia, estis elstarigitaj en trairejon inter la tabloj, la jako estis malbutonumita kaj distirita de potenca brusto — pigre antaŭis min.
— Ni, Aleksandro Petroviĉ, venis diri, ke ni ne plu intencas frekventi viajn lecionojn.
Mi silentis iom. Poste sidiĝis ĉe mian instruistan tablon kaj diris:
— Bone, geknaboj. Donu tiuokaze al mi viajn poent-kajerojn, mi tuj enskribos triojn por la duonsemestro, kaj ni finu kun tio.
— Kia vi estas plaĉulo, — diris Tanjo. — Permesu al mi vin kisi!
— Iomete pli poste, — respondis mi. — Unue ni faru niajn aferojn.
Juĝante laŭ ĉio, ili estis agrable mirigitaj de mia konsentemo. Ŝajne, ili prepariĝis al serioza batalo.
Mi enskribis triojn, kaj indikis ilin ankaŭ en klasa libro. Tanjo, honesta knabino, prenante de mi sian poent-kajeron, kliniĝis, amike alpremiĝis per la busteto al mia ŝultro, kaj ŝmace kisis mian vangon.
— Nur la lipŝminkon viŝu poste, — diris ŝi, revenante al sia loko.
— Dume ĝi restu, — respondis mi. — Al mi tiel pli plaĉas.
Ili komencis nehaste kolekti siajn aĵojn. Koĉjo Gusev ĵetis sur la ŝultron rimenon de sia eluzita cilindra «Pumo».
— Atendu minuton, geknaboj, — diris mi. — Nun, kiam ĉiuj formalaĵoj estas ordigitaj, kaj vi ne povas atendi ian ajn insidon de mi, mi simple volas demandi: kial?
— Aĥ, ja por kio al ni… — komencis Koĉjo, sed Venĉjo interrompis la fraton.
— Atendu, Koĉjo, ĉu vi estas pugo aŭ viro, — diris li. — Ja la instruisto homan konversacion proponas.
Li residiĝis. Tiam eksidis ankaŭ ceteraj.
— Iu el granduloj, kiu ĝuste, vi devas pli bone scii, diris: historio instruas nur pri tio, ke ĝi pri nenio instruas. Ni inklinas opinii tiun aserton vera. Aparte por tiu ĉi feka lando, en kiu instruistoj de historio kaj de ceteraj sciencaj komunismoj de generacio al generacio ricevis salajron eksklude por tio, ke nenion sciis, nenion povis, kaj nur perfortis infanajn cerbojn per sensencaĵo.
— Penson nebuligadis! — konfirmis Koĉjo.
— Ĉu la solan? — demandis mi.
Manjo, la plej inteligenta, komprenis, kaj ekridis.
Mi ĉirkaŭrigardis ilin. Kion mi povis respondi? Li pravis kaj ne pravis. Mi povus diri, ke historio instruas pri multaj veraj aferoj tiujn, kiuj kapablas lerni; ekzemple, pri tio, ke la okazantan nun oni devus ne allasi per ajna prezo, ja tio okazis ankaŭ antaŭe, kaj ĉiam finiĝis same — ĝuste terura malalfabeteco de politikistoj, komparebla, eble, nur kun ilia sintrotakso «Mi ja estas pli saĝa, ol tiuj, kiuj estis antaŭe», malligas iliajn petolemajn manojn. Sed por dekkvinjaruloj la okazanto dum lastaj kvin — sep jaroj estis la sola konata de ili formo de ekzistado, iele ili adaptiĝis al ĝi; se detrui tiun adaptitecon, ili, junaj, pereos. Mi povus skribi sur la nigra tabulo plej elementajn formulojn, priskribantajn dinamikon de socia entropio, kaj ili pruvus, kiel duoble du: ju malplia estas socio, des malpli da variantoj de evoluo ĝi havas kaj des malpliajn, sekve, ĝi havas ŝancojn elvivi — sed la geknaboj malbone memoras, kiom estas duoble du. Kaj mi demandis nur:
— Kion vi deziras lerni?
— Manbatalon, — tuj komencis kalkuli per fingroj Venĉjo. — Tion ni faras, sed necesas pli. Jen, antaŭnelonge ni unu afganiulon[107]
dungis, li nin dresas…Vi diris. Ne «instruas», ne «trejnas» — «dresas». Ho, historio. Kiu diris «Vi diris»?
— Pafadon, — fleksis duan fingron Venĉjo, — tion ni ankaŭ penas, sed katastrofe mankas municio.
— Eksplodan metion necesas studi, — voĉis Koĉjo.
— Midzadon bone ellerni, — zorgeme diris Kokovceva. Koĉjo subridis kaj degne diris:
— Vi, Tanjo, nur pri fikado pensas.
Ŝi, rapide turninte sin al li, ekbrilis per venka rideto.
— Algebro necesas, bedaŭrinde, — diris Mjakiŝeva, — alie en vendejoj ajna kanajlo trompos — vi ne sukcesos eĉ furzi.
— Jes, eble, — penseme konsentis Venĉjo.
— Kaj ĉu vi opinias, ke tio sufiĉas por vivo? — demandis mi.
— Por vivo ĝuste tio necesas.
— Tio sufiĉas por morto, Venĉjo, — diris mi. — Nur por morto. Unue, eble, ne via. Poste, tutegale, ĉu pli, ĉu malpli frue, — por via. Tio sufiĉas nur por mallongtempa elvivado.
— Scienca komunismo estas ĉio ĉi, Aleksandro Petroviĉ, — respondis Venĉjo. — En la realo ĉio estas simpla. Kiu elvivas — tiu vivas. Alian manieron vivi ankoraŭ neniu elpensis.
Li ekstaris, kaj tuj, kun bruo deŝovante seĝojn, leviĝis ĉiuj. Kiel vera gvidanto, li tralasis ĉiujn ceterajn antaŭen, kaj kiam la ĉambro, iel adaptita por klaso, malpleniĝis, li denove rigardis al mi kaj kuraĝige ridetis.