Tro malplene estis hejme. La filo, unuajara soldato, en antaŭa aŭtuno pereis en Ugliĉo, kiam partio «Carido Dimitro» deklaris ĉefurbigon de la urbo kaj provis aranĝi puĉon; eksa instrukciisto de Jaroslavla urba komitato de komunisma partio Roberto Neĉiporenko, nun prezidento de Jaroslavla regiono, rilatanta treege negative al ĉiuj elmontroj de naciismo kaj separatismo sur sia teritorio, decideme dronigis la puĉon en sango, per unua ondo sendinte al pereo junajn soldatojn. Kaj la edzino foriris jam antaŭ kvar jaroj. Kiam ĉe ŝi oni trovis triĥomonadojn, ŝi deklaris, ke mi ŝin infektis; dio scias, en tiu somero mi vere fikadis kleran senedzan somerloĝantinon, enuantan ĉi tie duope kun filo, ŝaka miraklinfano, iel tiel okazis, sed fakte, kiam mi vizitis kuraciston, kun granda peno ne vominte pro konversacioj de atendantaj sian vicon gejunuloj, oni nenion trovis ĉe mi — tamen mi obeeme glutadis triĥopolon, pro kiu mi ial terure deziregis dormi, kaj ankaŭ la edzino ŝajne elkuraciĝis, sed post tri monatoj ĉio, krom la somerloĝantino, ripetiĝis; tiam ŝi, dirinte al mi ĉion, kion oni diras en tiaj okazoj, kolektis miajn aĵojn, kaj elpelis el la loĝejo…
Ĝuste tiam malaperis ĉiuj paperoj, rilataj al la lasta scienca laboro, kiun mi penis fari, — hastante, mi ilin ne kunprenis, kaj poste, esperante, ke ĉio iel normaliĝos kaj donante al la edzino tempon resobriĝi, ne hastis veni por forpreni ilin. Al mi, tromemfida stultulo, ŝajnis, ke dum tie konserviĝas io mia, almenaŭ paperujo, almenaŭ raza ŝmirilo, ne ĉiuj fadenoj estas ŝiritaj, kaj kiam mi decidis, ke atendis sufiĉe, evidentiĝis, ke tie jam estas alia viro kaj ĉiuj miaj restaĵoj jam delonge estas forĵetitaj… Kvankam tio estas tro laŭte nomita: scienca laboro. Ne por scienco — por mi mem mi penis respondi al la demando, dum jaroj turmentanta min: kial evoluo de Eŭropo kaj Rusio, pli-malpli egalmezure iranta en direkto de ĝenerala humaniĝo, subite en la sepdekaj jaroj de la antaŭa jarcento abrupte rompiĝis, komencinte doni ĉiam pli kaj pli kriplajn eksplodojn de krueleco, kiuj kroniĝis poste per la milito, kaj pro ĝi — per la Oktobra Revolucio, kaj pro ĝi — per la Tria Imperio, kaj pro ĝi — per la termonuklea kontraŭstarado kaj tiel plu? Eĉ militojn oni nun faras tute alie, eĉ politikaj murdoj iĝis aliaj — ne por io konkreta, sed pro ĝeneralaj, principaj ideoj, ne en vivan homon ni pafas, sed en simbolon de tio aŭ ĉi tio… Kvazaŭ la diablo elĉeniĝis.
Ĉu ĝuste tiam trovis unu la alian, kiel du nudaj elektrodratoj, elpensita, spekulacia perforto el teoriaj marksismaj libroj kaj praktika, volupta perforto de duonkrimuloj, duonfrenezuloj — trovis kaj komencis disŝuti fajrerojn, bruligante ĉion ĉirkaŭe? Ĉu pro evoluo de demokratioj ĝuste tiam unuafoje en historio iĝis socie gravaj vastaj amasoj de malsupraj tavoloj, kresko de kies graveco evidente antaŭis kreskon de ilia kultureco; sentinte sian novan pezon, ili, malsame de antaŭaj tempoj, ĉesis peni imiti la eliton kaj primokis ĝiajn ĉefajn valorojn kaj zorgeme elsarkis ilin el propra konscio, kaj inter tiuj valoroj estis tiaj dum jarcentoj kultivataj nocioj, kiel honoro kaj estimo al kontraŭulo… Mi ne scias. Da respondoj estis dekoj — kaj neniu. Historio…
En la pordon oni memfide frapis. Ne fintrinkinte, mi metis la glason sur la tablon kaj ekiris por malfermi.
Tie staris du fortikaj viroj en jakoj de metalistoj kaj kun frizaĵoj de pankoj.
Interne de mi ĉio ŝiriĝis. Kaj, tre stulte, — mi ĝislarme domaĝis nefintrinkitan vodkon.
Sed fintrinkos jam ili.
— Sinjoro Trubnikov? — seke kaj tre korekte demandis unu el la metankoj.
— Jes, tio estas mi, — senvive konfirmis mi. La dua metanko ekridis:
— Estis Trubnikov, iĝis Truikov!
La unua ne atentis lin. Deŝovinte min, ili eniris. La unua komencis ion serĉi en siaj poŝoj, la dua kiel mastro ĉirkaŭiris mian ĉambreton. Ekvidis la glason; prenis, kirlis, flaris abomene, kaj per unu movo renversis en sian buŝon. La unua eĉ tion tute ne atentis. Li finfine trovis sian notlibreton kaj foliumis kelkajn paĝojn.
— En la lecionoj vi kelkajn fojojn asertis, ke en plenumo de la oktobra renverso de la mil-naŭcent-deksepa jaro krom judoj, kartveloj kaj latvoj partoprenis ankaŭ kelkaj reprezentantoj de la rusa nacio?
— Jes, — diris mi. — Tio estas historia fakto.
Li ĉagrenigite balancis la kapon. Kraĉis al la fingro kaj foliumis ankoraŭ unu paĝon. Ili foliumiĝis ne flanken, sed supren.
— Vi ankaŭ eldiris dubon pri eblo konstrui justan socian ordon en unu aparta Virico?
Tiel damni bolŝevistojn kaj tiel ripeti la plej frenezajn iliajn idiotaĵojn…
— Eldiris, — kiel Giordano Bruno, konfirmis mi.
Li enŝovis la notlibreton reen en la poŝon kaj faris per la mano senesperan geston: se tiel, nenion eblas fari.
— Vi atencas al ĉefaj sanktaĵoj de la popolo, — diris li kun mola riproĉo. — Vi subfosas ĝian kredon je denaska bonkoreco de rusa nacia karaktero kaj ĝia certeco pri morgaŭo. Vi devos veturi kun ni.