— Ne ĉagreniĝu, Aleksandro Petroviĉ, — diris li. — Ni persone vin eĉ estimas. Sed via fako nin naŭzas. Antaŭe almenaŭ unufoje dum ĝenerala sekretario ŝanĝiĝis programo, sed nun — entute ĉiu la sian propagandas. Kaj ja al ĉiuj jam delonge estas klare, ke aliajn li insultas, ĉar por si, amata, lokon purigas. Jen, dum Miĉjo[108]
kiel oni Stalin-on damnis. Diris al la popolo longe atenditan veron! Kaj kio rezultis? Denove por tiu Stalin homoj pereas. Patro mia somere iris al demonstracio por tiu feka USSR — do, batis oni lin per «demokratigilo»[109] al la kolo mallerte — li tuj mortis, nur sukcesis diri: flagon nian, ruĝan, levu pli alte, ili vidu… Kiu vidu, por kio — diablo lin scias. Eble, al Dio sur ĉieloj li rakontos, sed eĉ tio — apenaŭ.Li ankoraŭ iomete staris apud la pordo — mirinde, sed li min kompatis! Bonega tamen knabo kreskas.
— Ĝis revido, — diris li.
— Ĝis revido, Venĉjo, — kun simpatio diris mi. — Se en estonta duonsemestro vi ŝanĝos vian opinion — mi, kiel juna pioniro, ĉiam pretas.
— Kion vi diras, Aleksandro Petroviĉ! Vintre ĉi tie tiaj aferoj komenciĝos! — kaj li eliris.
Tio, juĝante laŭ ĉio, estis vero. Metinte la manojn malantaŭ la dorson, mi nehaste aliris fenestron. En griza lumo de malhela malfrua mateno tra nudaj branĉoj de betuloj el la dua etaĝo klare videblis plumba strio de Oredeĵo kaj laborantaj homoj sur nia bordo. La bildo klare rememorigis pri konataj laŭ kronikfilmoj bildoj de sindonema laboro de sovetiaj malfrontaj virinoj en la kvardek unua jaro.[110]
Fosaĵoj, kontraŭtankaj bariloj, pafaj punktoj…Dum la somero feraj kohortoj de sovĥozo[111]
«Lensoveta», fortigitaj per du dekoj da ĉeĉenaj profesiaj murdistoj, kiujn la direktoro de la sovĥozo dungis en tiel nomata Sankt-Peterburgo, promesinte fordoni al regataj de Ĉeĉenio brokantistoj tutan rikolton de sovĥoza brasiko, premis kaj premis niajn gvardianojn, ĝis tiuj ne deiris al la rivero. Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo[112] — jen ĝi, la vilaĝo, la hejmoj malantaŭ la dorsoj. Sed estis klare, ke, tuj kiam Oredeĵo kovriĝos per glacio, lensovetanoj penos konkeri la riverlimon.Unue dolĉe kantanta Gorbaĉov dum unua Karabaĥa puŝo,[113]
anstataŭ peni defendi tiujn, kiuj, sendepende de politika orientiĝo, bezonis defendon, komencis ludon, kalkulante, ke tiu osto en gorĝo de du landoj devigos ilin eterne turni sin al Moskvo, kiel al arbitraciulo — kaj per tio demonstris, ke la centro, komencinte perdi sencon kun forigo de milita timigilo, definitive degeneris, kaj «kiu kuraĝos, tiu ĉion manĝos». Poste iĝis klare, ke la ŝtato eĉ en plej eta grado ne respondecas pri siaj impostopagantoj, kaj sekve — politike ne ekzistas, zorgante nur pri si, kiel ajna strata spekulisto, kaj lasante ceterajn savi sin, kiel ili povas; tio nomiĝis longe atendita disponigo de ekonomia memstareco. Poste, dum Boĉjo[114] elpremante Miĉjon, petegis ĉiujn preni tiom da suvereneco, kiom ili povos,[115] fine krevis la ekonomio, kaj evidentiĝis, ke ricevi ion necesan eblas nur ŝanĝinte tion kontraŭ io, necesa al aliaj; kaj por tia natura interŝanĝado minimume necesas ion posedi. Kaj la plej mallonga vojo al plena posedo de tio, kio estas ĉe viaj manoj, jam estis montrita — sindetermino ĝis plena apartiĝo. Kaj kiam ĉiuj samtempe akaparis, kion sukcesis, kun infanece sadista malica ĝojo penante ankoraŭ pli dolorigi najbarojn kaj demonstri al ili sian neceson: Jen, provu vivi sen niaj terpomoj! kaj jen, veturu sen benzino! kacon en vian buŝon, anstataŭ nia ligno, se vi malbone kondutos! Sebastopolon konstruis ukrainaj kozakoj, kaj fino! — sur ĉiuj niveloj komenciĝis, disvolviĝante de tago al tago ĉiam pli furioze, senfina, pure imperiisma redivido de la mondo.Historio…
Tremetante kaj eĉ frapante per la dentoj pro humida trapenetranta vento, mi ekiris hejmen. Evidente estis falonta neĝo. Ja ĝi jam falis kelkajn fojojn, kaj denove degelis. Koto, koto, koto…
Kaj hejme mi ne povis trovi varmon. Nur eble ĝistrinki ŝparitajn antaŭhieraŭ cent kvindek gramojn da surogata spekulista vodko.
Malrapide paŝante tien-reen laŭ la ĉambreto kaj rigardante al ŝvelintaj, defalintaj en anguloj tapetoj, mi suĉetis ĝin el glaso. La likvaĵo estis dolĉeta kaj naŭza. Kaj tute ne varmigis.