"Esperanto, Malesperanto!" li diris. "Ni provis starigi leĝon kontraŭ ĝi; sed oni decidis, ke ĝi estas tro ridinda por meriti konsideron. Vi ja volas iri al la kunveno? La kunvenejo estas tie, vidu: kie tiu esperantisto sidas sur la trotuaro."
"Kion li faras?" mi demandis.
"Ĉu vi ne scias? Li konstruas ian bazan Esperanton. Antaŭ li, sternita sur la trotuaro, estas teksto el la Originala Verkaro, literita per grandaj, disaj, lignaj literoj. Li deprenas ĉiujn esprimplenajn vortojn kaj ĵetas ilin flanken; sed se vorto aspektas kiel neologismo, li elprenas ĝin per tenajlo. Nun li prenas la
Alarmite mi kuris al la lingvofuŝanto.
"Vi ne devas fari tion, la afero ne estas pardonebla," mi kriis.
"Ha, vi paroŭlas pe nejpaadoŭnebla fremda-r-akcentoŭ. Vi ĉiam proŭnoŭncas la
Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. "Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r-esperantistoŭ, kiju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kvadek jaroj. Sidiĝu enter ni."
Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estis maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dekdu viroj.
"Kiuj ili estas?"
"Ele estas la juĝantoj, kijuŭi prizogas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ."
Mi prezentis min.
"Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale?"
Mi kapjesis. Miaj gepatroj ja estas itallingvaj svisoj el kantono Tiĉino. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: "Parolu Esperante!" La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:
"Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri la stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj..."
La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: "Ne estas permesite paroli pri politiko."
"Padoŭnu men... Viroj konstruas la stratojn. En li stratoj estas doŭmoj, le'nejoj, preĝejoj..."
La juĝantaro leviĝis kaj diris: "Ne estas permesite paroli pri religio."
"Padoŭnu men... Estas doŭmoj, le'nejoj, sed ne preĝejoj..."
"Bonege," diris la juĝantaro.
"Kaj en la stratoj estas lumfostoj, kaj ĉijuvespere venas lante..."
La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: "Ve, fi - vi diraĉis neologismon!
"Sed mi celis diri: venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn", defendis la parolanto.
La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la juĝantaro, akuzis: "Vi faris nepadoneblan pekon, vi diris neologismon."
Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis, kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de la benko, ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego. La parolanto daŭriĝis:
"Nu ĉiju doŭmoŭ estas faritaj el... el... el CEMENT kaj el... el... BRICKS kaj la... la... la... e... Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pemesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle."
La knabeto protestis: "Mi bone komprenas."
La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris:
"Jes, vi pensas, ke vi komprejnas, sed vi nej komprejnas pri la Interna-r-Ideo de nia kara lengvoŭ."
Post la fino de la parolado la prezidanto komencis paroli angle. Li diris:
"Kiel vi scias, ĉiu lernoklaso fiaskis. Ordinare la lernantoj ĉeestas dum du-tri vesperoj kaj forlasas, antaŭ ol ni povas klarigi al ili pri la Interna Ideo. Dum la lastaj kvardek jaroj ni komencis la instruadon de miloj da lernantoj, sed pro ia nekomprenebla kaŭzo oni ne interesiĝis. Nu, ĉu iu povas sugesti kiel venigi ilin denove?"
Neniu respondis.
La prezidanto daŭrigis:
"Bedaŭrinde ni ne povas revenigi ĉiujn, sed tio ne estas nia kulpo, ĉar dum la daŭro de kvardek jaroj multaj mortis. Mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis ilin per "Boŭnan tagon" aŭ "Boŭnan vesperon" por interesigi ilin, sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto, eĉ pli ol tiuj, kiuj ne eklernis. La problemo estas ja malfacila, kaj mi proponas ke ni lasu la solvon al la juĝantaro."
La juĝantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj kaj iris en apudan ĉambron. Ĉiuj atendis. Post tri horoj ili revenis al la benkoj, kaj la gvidanto klarigis angle: