"Ni bone konsideris la problemon de ĉiuj flankoj, kaj post plena enketo ni venis al la konkludo, ke la miloj, kiuj eklernis, estas granda gajno por la Esperanta movado. Nome ili naŭziĝis tiel funde pri Esperanto kaj universalaj lingvoj, ke ni povas resti certaj ke ne estas danĝero, ke iu alia internacia lingvo povos varbi ilin. Sekve ni konstruis fortegan digon kontraŭ Ido, Bolak, Volapük, Interglossa, Solresol ktp. Krom tio ni povas fieri (kaj mi diras tion en plena modesteco), ke miloj da homoj en Plurtown scias diri "tabloŭ", "sejĝoŭ", "tasoŭ" kaj "libroŭ", kiuj estas (kiel vi ĉiuj certe konsentos) tre utilaj vortoj."
Ĉiuj laŭte kaj longe aplaŭdis, kaj mi vekiĝis, Necesis al mi iom da tempo por igi naturforma mian buŝon, kiu estis tute tordita.
14. SPERTO SAĜON AKRIGAS.
"Rigardu la standon," mi diris fiere al Anjo. "Vidu, kiel mi desegnis ĝin. Majesta, ĉu ne?"
"Je-e-s," ŝi diris hezite, "sed ĉu ĝi ne povus esti iom pli bela... pli ornamita?"
"Eble, sed mi priatentis nur la praktikan flankon. Ornamaĵoj kaj floroj estas belaj, sed ili ne vendas kuirilojn. Vidu la servotablon! Ĝi estas tridek futojn longa kaj nur kvar futojn for de la malantaŭa muro. Tio donos lokon antaŭ ĝi por la publiko," mi klarigis. "Kaj la eniro ĉe la dekstra fino de la tablo estas nur sufiĉe larĝa por enlasi nin flank-ire. Tio donas maksimuman longecon al la servotablo."
"Mi esperas, ke mi povos ĉiam pasi tra tiu eniro," ŝi diris alude.
"Ho, mi estos singarda; mi ne volas perdi bonan helpantinon, eĉ provizore."
"Egoisto," ŝi riproĉis. "Sed serioze: se kliento formoviĝos de la tablo sen decidi aĉeti, ni eble devos kuri tridek futojn por lin kapti kaj konvinki."
"Ne, Anjo, mi pensis ankaŭ pri tio. Vidu tiun kurtenon, kiu pendas de la servotablo al la planko: tiun en la mezo, kaj tiun alian ĉe la maldekstra fino. Tiuj kurtenoj kovras truojn, kaj se ni volas atingi homon rapide, ni povos trarampi sub la tablo."
"La supro de la tablo estas mallarĝa. Kial?"
"Por ke ni povu esti pli proksime al la kliento kaj imponi lin. Kaj la planko niaflanke de la tablo estas iom pli alta. Tio donos al la vendistoj iom pli da alto, kii helpos ilin superregi la klientojn."
"Mi ŝatas la altigitan parton en la mezo de la servotablo kaj la podion malantaŭ ĝi," Anjo diris. "Tie vi povas kuiri en plena vido kaj bone deklami. Ankaŭ la reklamojn mi ŝatas. Ili ja estas okulfrapaj."
"Jes," mi diris. "Grandaj, dikaj literoj, minimumo da vortoj sen ia ornamaĵo aŭ artismo. Oni aŭtomate legas ilin dum preterpaso. Pensu, Anjo, ke por vidi kaj legi ĉion en ĉi tiu grandega foiro necesus semajnoj; do la reklamoj devas esti klaraj kaj elstaraj."
"Kial vi nomas ĉi tion stando?" gajis Anjo. "Mi nomus ĝin kaptilo."
"Kaptilo aŭ ne, ĉi tiu stando kostas pli ol kvincent pundojn, kaj ni devas montri profiton en la daŭro de malpli ol unu monato, alie V.I.K. ne plu entreprenos."
"Kaj la seĝoj por la rigardantoj?"
"Ne, se ili staros, ili okupos malpli da loko. Cetere, per seĝoj ni logos ne interesitojn, sed sole homojn, kiuj estas lacaj pro la longa promenado tra la foiro. Teni la intereson dum pli ol unu horo estos malfacile; sed mi estas certa, ke mi povos. Mi taŭge spicos la deklamon per humoro."
"Mi povus ja aĉeti ŝnuron."
"Por kio?"
"Por kaptoligi la homojn. Nur tio mankas," ŝi ŝercis. "Sed venu, ni iom rigardu la foiron, ĉar morgaŭ tempo mankos por tio."
Ni iris laŭ senfinaj aleoj da standoj. Ĉiu laboris pretigante la propran standon. Kelkaj ĵusalvenintoj serĉis sian "parcelon". Tie kaj tie bazaruloj ĝoje renkontis aliajn kaj fratece blasfemis komplimentojn aŭ gratulis per insultoj. Aliaj bazaruloj serĉis laboron aŭ havis mizeran stokon en valizo kaj volis aranĝi luon de parteto de stando por tie vendi siaĵon. Armeo da laborantoj senĉese balais la aleojn, kien la standpretigantoj ĵetadis kartonon, paperon, pajlon ktp. Ni vidis unu-du bazarulojn, kiujn ni konis, kaj interŝanĝis kelkajn vortojn.
"Jen Frank Potter!" subite diris Anjo.
"Hej, Frank!" mi kriis. "Mi ĝojas revidi vin. Kiel iras ĉio?
"Anne! Jock! Kiel vi fartas, fripono? La manon al vi, kison al la bela Anne!"
Anjo ridis kaj forskuis la kapon de lia atenco.
"Nu, diru," ŝi demandis, "ĉu vi jam riĉiĝis?"
"Nenio nova sur tiu kampo. Mi manĝas, do tio sufiĉas."
"Kie estas via stando?" mi demandis.
"Ĉi tie jen ĝi. Nun mi vendas meblociraĵon. Estas bone ŝanĝi. Proverbo diras, ke ŝanĝo egalas ripozon, do mi decidis forlasi la gluaĵon por kelka tempo."
"Oni povas aĉeti meblociron ĉie. Ĉu via marko estas speciala?" mi interesiĝis.
"Ne, ĝi estas bona, sed ne pli bona ol aliaj markoj."
"Hm, mi ne pensas, ke vi multon vendos. Homoj ne volas porti pakaĵojn de varoj, kiujn ili povas aĉeti apudhejme."
"Estu trankvila! Mi vendos multon. Klientoj ne aĉetas la varon, ili aĉetas la "fabelon", Kiam ili vidos, kiel facile mi poluras kaj deprenas ŝajne neforigeblajn makulojn, kaj aŭdos la fabelon, ili aĉetos... ne timu. Kai la ciraĵo ne aspektas ordinara. Ĉi estas verda, do ĝi nepre devas esti io speciala, ĉu ne? Ĉu vi trovis bonan loĝejon?"