La sekvintan matenon, dum Anjo kaj mi alproksimiĝis al la enirejo de la foiro, viro venis rekte al mi kaj etendis la manon. Surprizite mi akceptis la manpremon. Li tutkore skuis mian manon, metis la alian manon amikeme sur mian ŝultron, kaj diris: "Vi laboras en la montrejo, amiko, ĉu ne? Jes, mi sciis tion, sed vi ne ŝvitis tiom longe, kiom mi ha! Mi povas vidi tion, mia kapo ne servas nur kiel apogilo por mia ĉapo. Jes, videble vi estas nova bazarulo, ĉar vi ne kalkulis la fingrojn post manpremo. Ĉiam faru tion post manpremo kun bazarulo, kam'rado. Eblas, ke vi ne konas min. Ĉiuj bazaruloj konas Martin Vernon: la plej sperta bazarulo kiun la montreja mondo iam havis la ŝancon - ne, la
Mi rigardis lin. Li radiis de bonhumoro, estis iom fremdaspekta, diketa kun lipharoj kaj tufeto da barbo. Li portis biretoĉapon, buntan kravaton, sportjakon, veluran pantalonon kaj brunajn ŝuojn. Li parolis per granda miksaĵo de slango, en kiu estis la bazarula, la usona kaj slangoj el diversaj regionoj kune kun fremdaj vortoj. Kiel multaj bazaruloj, li diris efektive ne "bazarulo", sed "barzulo" (lange oportuna kripligo).
Je lia tumulta alparolo Anjo kaj mi ekridis.
"Ha, la gaja koro!" patosis Martin. "Kia mizera mondo estus ĉi tiu globo, se mankus la rido! Venu, Romeo kaj Julieta, ni eniru, vi ne pentos la donotajn groŝojn, vi vidos min labori, vi vidos min tondi la ŝafojn. Antaŭen, estimataj, al la giĉeto!"
"Ĉu mi estas via unua ŝafo hodiaŭ?" mi ridis.
"Nu kiaj paroloj, samsortano! Vi ĵetas semojn por rikoltegi, saĝulo! Neniu jam bedaŭris renkonti Martin Vernon: vi vidos. Per la vortoj de Julio Cezaro, kiam li ĉarpentis la Trojan ĉevalon:
Mi pagis por li, montris niajn enirbiletojn kaj eniris. Ni kune iris al la stando.
"Ha, kuiriloj," diris Martin. "Mi povus vendi tiujn. Bona varo kun bona
"Ĉu vi iam ajn vendis kuirilojn?" mi interesiĝis.
"Kuirilojn? Certe. Mi vendis ĉion. Ne kreskas fungoj sur Martin Vernon. Se vi volas helpanton, mi prezentas al vi la unuan ŝancon profiti per mi. Kion vi diras? Mi 'sponos tiujn kuirilojn, kaj vi bezonos nur krajonaĉi mendojn en la libro tiel fulme, ke via krajono brulos."
"Sed ĉu vi iam 'sponis
"Mi 'sponis multajn kuirilojn, do ĉu gravas, se ĉi tiuj estas iom aliformaj? Kio estas formo? Ili kuiras sen akvo, do kio? Ne timu, mi 'sponis ĉion - de virinaj korsetoj ĝis dentbrosoj por hundoj... Momenton!"
Kaj li forlasis nin kaj kuris al du preterpasantaj mezaĝaj virinoj.
"Matenon, sinjorinoj! Ĉu vi vidis ĉi tiun kuirilon? Jen la plej nova, la plej interesa kuirilo en la tuta foiro. Ĝi kuiras sen akvo. Eĉ por kuiri supon, akvo ne necesas. Tre facile uzeblaj ili estas. Mi bezonus nur momenton por montri al vi unu. Tiuj kuiriloj estas nepre necesaj al ĉiu homo, kiu manĝas!"
Li parolis flue, kaj manko de scio ne detenis lin. Li sciis nenion pri la kuirilo kaj klarigis tute malĝuste, sed tamen en persvada maniero, kaj fine li eligis mendon, kiun mi skribis en la libron.
"Do," li diris, "ĉu tio konvinkas vin? Ĉu necesas plu buŝaĉi?"
"Jes, sed estis iom da bonŝanco tie," mi komentis. "Tamen mi dungos vin, sed mi devas instrui vin pri la kuirilo, ĉar kelkaj el viaj diroj hirtigis miajn harojn!"
"Eĉ Kolumbo ne konstruis Amerikon en unu tago, sed detaloj estas ja nur detaloj: ne zorgu."
Micky envenis, kaj mi prezentis Martin al li. Ili parolis iomete, kaj Martin diris: "Vi estas irlandano? Honoron al vi: vi venas de la Lando de Shaw. Jen cinikulo, kiu scias ridi pri ĉi tiu straba mondo! Mi tranazis ĉiujn liajn verkojn. Micky, knabo, mi estas kontenta nomi vin kam'rado."