La vizitantoj komencis enveni bonnombre, kaj mi komencis eksponi. Ni ne vendis tiom, kiom mi atendis. La tri helpantoj bone laboris. Micky laboris kviete, klarigante. Lia sincera maniero trafis. Ankaŭ Martin bone parolis, sed li iom tro parolis kaj li enkondukis apartaĵojn, kiuj ne rilatis al la objekto, sed mi ne estis malkontenta pri li. Mi telefonis al la direktoro de V.I.K. kaj sciigis lin pri la vendoj kaj la dungitoj. Plaĉis al mi, ke la direktoro lasis ĉion en miaj manoj. Tio permesis al mi disponi libere, kvazaŭ mi estus la estro. Mi cedis iom da antaŭpago al Martin, kaj de tempo al tempo li iris al bufedo por trinki iom da biero, sed li ne trinkis tro. Ni kaj Micky ne trinkis alkoholaĵojn krom dum okazoj de societemo. Ni tri ne iris manĝi plenan manĝon sed kuris intertempe aĉeti teon aŭ kafon kaj buterbulkojn. Je la fino de la unua tago ni ĉiuj estis lacaj, escepte de Martin, kiu havis grandan energion, kaj lia babilado kaj intertempaj spritaĵoj tenis nin gajaj.
"Ne multaj vendoj, sed ne malbone," mi diris al ĉiuj.
"Ne turmentu vian pensilon," diris Martin. "La unuaj tagoj en montrejo estas ĉiam malfacilaj; sed ni bone vendos, nur aŭskultu al via onklo, kiu neniam eraras! Kaj vi, Micky, vi estas tre honesta knabo, sed kiam mi demandas vin antaŭ la kliento, kiom da kuiriloj restas, vi devas diri ne "multaj", sed "nur du-tri"! Tio igas la klienton aĉeti pro timo, ke la stoko elĉerpiĝos. Micky, mia filo, vi lernos. Bonulo vi estas sed ne sanktulo. Mi spionis vin senvestigi belan sinjorinon per viai okuloj... Ŝi estis edzino, sed tamen adulto brilis en viaj lampoj!"
Micky ridis iom honte, kaj Anjo admonis:
"Nu Martin, kiaj diroj! Vi ofendos Micky."
"Ne," li respondis, "mi ofendas neniun, ĉar mi nur diras kion mi pensas. For la hipokriton! Cetere moraleco nur dependas de geografio. Kio estas maldeca ĉi tie, estas deca aliloke. La tuta mondo havas apetitojn, sed oni volas doni pli da graveco al unu apetito kompare kun alia."
Evidente Martin ne timis tuŝi iun ajn temon, kaj baldaŭ ni ekvidis, ke sub la blago kaj fanfarono li portas ankaŭ trajton de humana sincero.
Ni foriris el la foirhalo kaj ekiris malsupren sur la ŝtuparo, kie puŝiĝis granda amaso da hejmiranta publiko. Iom antaŭ ni iris virino kun trijara infano, kiu pene stumblis apud la patrino, sin kroĉante al ŝia jupo. En la brakoj la virino portis dorlote hundeton. Senhezite Martin paŝis al la virino kaj diris:
"Pardonu, sinjorino,
Kaj tuj kun konsterna arogo li elprenis el ŝiaj brakoj la hundeton, metis ĝin sur la teron, poste levis la infanon kaj metis ĝin aplombe en ŝiajn brakojn. Kun ĝentila kapklino al la mirfrapita virino li revenis al ni kaj tuj komencis vigle paroli pri indiferentaj aferoj, kvazaŭ por ne lasi al ni la eblon komenti lian donkiĥotan agon.
Kurioza homo, mi pensis. Sed nepre simpatia!
16. MALSAĜULOJ KRESKAS MEM, SEN PLUGO KAJ SEM'
Post du tagoj mi permesis al Martin eksponi. Li multe parolis kaj amasigis grandan aron da personoj, sed li tro deiris de la temo. Li havis bonan spriton kaj ofte ŝercis por distri sin mem. Lia humoro ofte estis cinika aŭ nekomprenebla por la ĉeestantoj. Mi memoras, ke li foje tenis terpomon en mano dum ekspono kaj diris: "Jen terpomo, ordinara terpomo - sed ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin en proleta Whitechapel?... Terpomo! Ha, sed en aristokrata Park Lane, ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin tie?... Terpomo!"
Liaj eksponoj rikoltis mendojn; ĉiuokaze mi ne estus povinta fari mem ĉiujn eksponojn. Ĉiam interesis min la homamasa psikologio. Ofte, kiam mi komencis eksponi, homoj ariĝis, sed je kelkfuta distanco, lasante duoncirklon da spaco antaŭ mi. Nu, estis necese ke la aro staru dense ĉe la servotablo, por ke ili tenu unu la alian kunpreme; alie, se restas libera spaco, unu-du eliros kaj tio komencos ĝeneralan forlason. Mi ne troigas dirante, ke eĉ tusado aŭ rido povus kaŭzi moviĝon, kiu igos ĉiujn foriri de la stando. Sed por logi la homojn pli apuden mi devis elpensi taktikojn.