"Mezmezan," mi diris.
"Lastan jaron," diris Frank, "mia loĝejo ĉi tie havis bankuvon tiel malgrandan ke, kiam mi eniris, la akvo elverŝiĝis. Ĉi-foje mi elektis loĝejon kun granda bankuvo; sed domaĝe - mi eltrovis, ke la akvo el la varma krano estas pli malvarma ol tiu el la malvarma krano. Kaj la dommastrino havas manion pri avizoj. Ĉie, kien mi turnas la okulojn, mi vidas admonojn. Senfinaj ili estas:
"Ho Frank, mi denove turnas min al vi por komplezo. Ĉu vi konas iun taŭgan helponton por ni? Estas multaj, kiuj serĉas laboron; sed mi ne konas ilin kaj mi timas elekti sentaŭgulon."
"Bone, Vik, mi klopodos. Kaj la numero de via stando?"
"328, sed kial nomi min "Vik"?"
"Vi laboras por la V.I.K.Kompanio, ĉu ne? Do "Vik! Tiu nomo estas pli bona ol Jock, estas tro da Jock'oj."
"Kial ne mia baptonomo, Cezaro?"
"Cezaro? Tio estas nomo de hundo."
"Ĉu ne ankaŭ de imperiestro?"
"Jes, sed la popolo estas tro malklera por scii tion."
"Mi ŝatas "Vik". Ĝi estas mallonga kaj senpretenda," aprobis Anjo.
"Bone," mi diris, "Vik ĝi estu. Fakte mi neniam ŝatis "Cezaro", ĉar mi ne bone prononcas la siblajn sonojn."
"Nu," diris Anjo, "provizore ni ĝisas vin, Frank. Ni volas rigardi la foiron kaj poste ni devas pretigi nian standon." Ni laŭiris senfinajn vicojn da standoj kaj gapis interesite. Estis grandegaj standoj de mondfamaj firmaoj, standoj de fabrikistoj kiuj prezentis per funkciantaj maŝinetoj la fabrikprocedojn de la kruda stato ĝis la preta artiklo. Estis maŝinoj, kiuj estis pretaj por montri ŝufaradon, la meĥanikan senostigon de fiŝoj, la enskatoligon de varoj, la presadon de gazetoj, la faron kaj pentron de porcelanaj vazoj, kaj tiel plu senfine. Estis granda, lukse drapirita halego, kie reĝine majestaj sinjorinoj montrocele portos laŭmodajn robojn. En unu halego staris plenampleksaj domoj, konstruitaj speciale por montri la plej modernajn planojn. En alia halo estis granda ĝardeno kun herbejoj, fontanoj, arte dismetitaj ĝardenfloroj, ĉiuspecaj kaj grandaj, plenkreskaj arboj. Ŝajnis nekredeble, ke oni konstruis ĉion ĉi tion por nura daŭro de malpli ol unu monato. Fine ni revenis al nia stando.
Junulo venis al mi kaj diris kun forta irlanda akcento:
"Ĉu vi deziras laboranton?"
"Efektive jes," mi respondis. "Ĉu iu sendis vin al mi?"
"Ne, mi nur demandas."
"Kia estis via lasta laboro?"
"Mi laboris en magazeno dum iom da tempo, sed trovis la laboron tro teda. Antaŭ tio mi estis emajlisto en fabriko, sed la laboro malutilis mian sanon."
"Ĉu vi iam ajn eksponis aŭ laboris en foiroj?"
"Ne, nur tiujn du laborojn mi faris. Antaŭe mi studis ok jarojn por fariĝi katolika pastro, sed ŝanĝis la ideon, antaŭ ol mi faris la finan voton."
Mi staris penseme kaj sendecide. Li estis juna, seriozmiena kaj modeste vestita. Li ŝajnis tre sincera kaj ema labori.
"La laboro en foiroj estas tre streĉa," mi avertis. "Oni ofte eĉ ne havas tempon manĝi; mi ne pensas, ke vi estas tipo taŭga por foiro."
"Donu al mi la ŝancon! Mi certas, ke mi ŝatos tian laboron. Mi ne multon pretendas salajre en komenco kaj mi konscience laboros."
Mi rigardis demande al Anjo, kaj ŝi kapjesis.
"Bone," mi diris. "Ĉu vi povas komenci nun helpi al mi ordigi la standon?"
"Volonte."
Ni diskutis la laboron kaj la salajron, kaj ĉio estis aranĝita.
"Ho, kio estas via nomo?"
"Michael 0Hara."
"Bone, Micky, ni komencu."
15. LI VORTON EN LA POŜO NE SERĈAS.