Golo [Angle, goal] Ĉe ĉiu fino de la rugbea ludejo estas du fostoj ligitaj per transstango (la golejo). Oni faras golon kiam la pilkon oni piedbatis super la transstangon kaj inter la du fostoj.
Peno [Angle, try] Teamano faras penon kiam la pilko aŭ estas portita en la finzonon [Angle, In-goal] de la kontraŭteamo aŭ estas jam en la finzono, kaj la teamano tuŝis la teron per la pilko.