D-ro Armstrongo rapide paŝis antaŭen kaj manpremis Holmson.
“Vi estas bona ulo,” diris li. “Mi jam mistaksis vin. Dank’ al la ĉielo ke mia pentosento ke mi postlasis povran Staŭntonon sole en ĉi tiu malfeliĉo igis min reveni kaj do konatiĝi kun vi. Pro tio ke vi scias tiom multe, la aferon oni facile klarigas. Antaŭ jaro Godfreo Staŭntono loĝis en Londono dum mallonga tempo kaj ekamis la filinon de sia luigistino, kaj edzinigis ŝin. Ŝi estis tiel bona kiel belega kaj tiel inteligenta kiel bona. Neniu viro devas honti pro tia edzino. Sed Godfreo estis heredonto de ĉi tiu plendema maljuna nobelo. Estis tutcerte ke la scio pri lia edziĝo finos lian heredaĵon. Mi bone konas la junulon, kaj mi amas lin pro liaj multaj kvalitoj. Mi faris mian plej bonan por helpi al li. Ni faris nian plej bonan forkaŝi la aferon for de ĉiuj, ĉar kiam oni ekflustras pri tiaj aferoj, ne estas longe antaŭ ol ĉiuj scias. Pro tiu soleca dometo kaj lia propra diskreteco, ĝis nun Godfreo sukcesis. Ilian sekreton neniu sciis krom mi kaj bonega servisto, kiu iris Trompingtonen por venigi helpon. Sed fine venis terura bato en la formo de danĝera malsano al lia edzino. Estis la plej virulenta speco de ftizo. La povrulo estis duonfreneza pro doloro, kaj tamen li devis iri Londonen pro ĉi tiu matĉo, ĉar li ne povis ekskuzi sin sen klarigo, kiu rivelus lian sekreton. Per telegramo mi penis ĝojigi lin, kaj li responde telegrafis al mi, petegante ke mi faras ĉion eblan. Tio estas la telegramo, kiun vi ŝajne vidis per iu neklarigebla metodo. Mi ne diris al li kiom urĝe estas la danĝero, ĉar mi sciis ke li ne povas helpi, sed mi sendis la veron al la patro de la junulino, kaj li tre malsaĝe kontaktis Godfreon. Do Godfreo tuj venis preskaŭ freneze, kaj li restis en tia stato, genuante ĉe la fino de ŝia lito, ĝis ĉi-matene la morto finis ŝian suferadon. Jen la fino, s-ro Holmso, kaj mi certas ke mi povas fidi je via diskreteco kaj tiu de via amiko.”
“Venu, Vatsono,” diris li kaj ni eliris tiun domon de lamentado en la palan sunlumon de la vintra tago.
Notoj:
Kelkaj notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes
(La prinotita Ŝerloko Holmso), William S. Baring-Gould.Mi aparte dankas al Simon Henley
ano de la Rugbea Klubo de Oklahomo-urbo pro lia konsilo kaj lia helpo pri la rugbeaj terminoj en ĉi tiu rakonto.[1]
Trikvarono [Angle, Three-Quarter] Rugbea teamano kiu ludas inter la centro kaj la malantaŭa limo de la ludejo. (Dank’ al Fraser Dunbar de Esperanto-Asocio de Britio por tio difino.)
[2]
Oni sugestis ke ĉi tiun rakonton Conan Doyle intencis per la esprimo “La aventuro de la laca kapitano” en “La mararmea traktato”. Legu ĉi tiun rakonton ĉi tie.[3]
Bando [Angle, pack] La bando konsistas el la ok avanuloj kiuj agadas en la ludero (vidu sube).[4]
Driblado [Angle, dribbling] Conan Doyle iomete eraris ĉar oni ne povas dribli en rugbeo.[5]
Ludero [Angle, scrum] En rugbeo kunvicigo ĉirkaŭ la pilko en kiu du avanuloj de ĉiu kontraŭa teamo puŝigis sin kune por peni forpuŝi la kontraŭulojn kaj gajni ekregon de la pilko.[6]
Tuŝlinio [Angle, touch line] unu el la flankaj limoj de la ludejo.[7]
Demetite piedbato [Angle, place kick] Oni metas la pilkon sur surgrunda konuso kaj kurante al ĝi piedbatas.[8]
25-linio [Angle, the 25-line] en la nuna rugbeo tio estas la 22-(metra) linio (22 metrojn for de la golejo).[9]
Demane piedbato [Angle, punt] Oni piedbatas la pilkon de sia propraj manoj.[10]
Defalige piedbato [Angle, drop kick] Oni faligas la pilkon kaj piedbatas ĝin ĵus kiam ĝi tuŝas la grundon.[11]
Podagro estas la koncentrado de ura acido ĉe la artikoj (ĉi-tiuokaze, la fingroartikoj). La acido kaŭzas la malmineraligon de la ostoj. Sur la haŭto formas tofaj abscesoj, kiuj eligas kretosimilan substancon. (Dank’ al d-ro Sam Cornelius, DO pro ĉi tiu priskribo.)[12]
Tranĉvundo en la tibio [Angle, hack] kaŭzita kiam oni piedbatis alian en la tibio, kompreneble, kontraŭleĝe.[13]
Bejzvatero [Angle, Bayswater] kvartalo de Londono.[14]
Grejzena Vojo [Angle, Gray’s Inn Road] “Gray’s Inn” (inn = gastejo) estas unu el la famaj “Inns of Court”, kie oni prepariĝas por la leĝa profesio. Komence ĉi tiuj institucioj estis gastejoj por la studentoj de la leĝo.[15]
Moriarto [Angle, Moriarty] estis la plej danĝera antagonisto de Ŝerloko Holmso, kiun Holmso nomis “La Napoleono de krimo”.[16]
Ĉestertono, Histono, Vaterbiĉo kaj Okingtono [Angle, Chesterton, Histon, Waterbeach, and Oakington] vilaĝoj norde de Kembriĝo.[17]
Dormemaj Valetoj [Angle, Sleepy Hollows] per tio Conan Doyle intencis la faman rakonton “The Legend of Sleepy Hollow” [La legendo de dormema valeto] fare de la usona verkisto Washington Irving (1783–1859).