Kaj tamen la venontan tagon ni ne estis pli proksimaj al la solvo de la mistero. Post matenmanĝo oni sendis noton, kiun Holmso ridete transpasis al mi.
SINJORO, [ĝi tekstis] — Mi povas sendubigi vin ke vi malŝparas vian tempon spuri miajn movadojn. Kiel vi eltrovis lastan vesperon, mi havas fenestron ĉe la malantaŭo de mia duonkaleŝo, kaj se vi deziras tridek-kilometran rajdon, kiu kondukos vin al la loko mem de kie vi ekiris, vi nur devas sekvi min. Dume, mi povas informi vin ke neniom da spionado pri mi povas iel helpi al s-ro Godfreo Staŭntono, kaj mi certas ke la plej bona servo al li estas via reveno tuj al Londono por raporti al via dunganto ke vi ne povas spuri lin. Vi certe malŝparas vian tempon en Kembriĝo. — Fidele via
LEZLIO ARMSTRONGO.
Kandida, honesta antagonisto estas la kuracisto,” diris Holmso. “Nu, li ekscitas mian scivolemon, kaj mi devas scii antaŭ ol mi forlasos lin.”
“Lia kaleŝo estas ĉe lia pordo nun,” diris mi. “Jen li enkaleŝiĝas. Mi vidas ke li ekrigardas nian fenestron. Eble mi provas la biciklon, ĉu?”
“Ne, ne, mia kara Vatsono! Kun ĉiu deca respekto al via sageco, mi opinias ke vi estas ne tute egala al la kuracisto. Mi opinias, ke eble mi povas atingi mian celon per miaj propraj sendependaj esploroj. Mi timas ke mi devas postlasi vin pro tio ke la apero de du enketantaj fremduloj en tia dormema kampara loko devas eksciti pli da klaĉo ol estas dece. Sendube vi trovu vidindaĵojn en ĉi tiu respektinda urbo, kaj mi esperas ke mi venigos pli favoran raporton ĉi-vesperon.”
Tamen denove mia amiko desapontiĝis. Li vespere revenis laciĝe kaj sensukcese.
“Mi jam havis sensukcesan tagon, Vatsono. Trovante la ĝeneralan direkton de la kuracisto, mi pasis la tagon vizitante ĉiujn vilaĝojn ĉe tiu flanko de Kembriĝo, kaj interparolante kun drinkejmastroj kaj aliaj novaĵaj perantoj. Mi transiris iom da distanco. Ĉestertono, Histono, Vaterbiĉo kaj Okingtono,[16]
ĉiun mi esploris kaj ĉiu desapontis. La ĉiutagan aperadon de duonkaleŝo kaj ĉevalparo oni povus apenaŭ preteratendi en tiaj Dormemaj Valetoj.[17] Denove la kuracisto poentas. Ĉu estas telegramo por mi?”“Jes, mi jam legis. Jen: ‘Petu Pompeon de Jeremia Diksono, Trinitato-Kolegio.’ Mi ne komprenas.”
“Ho, estas sufiĉe klara. Ĝi estas sendita de nia amiko Overtono, kaj respondas al demando mia. Mi ĝuste sendas mesaĝon al s-ro Jeremia Diksono, kaj tiam mi ne dubas ke nia bonŝanco revenos. Parenteze, ĉu estas novaĵo pri la matĉo?”
“Jes, estas bonega raporto en la plej freŝa numero de la tiea vespera ĵurnalo. Oksfordo venkis per unu golo[18]
kaj du penoj.[19] La lastaj frazoj de la priskribo tekstas: ‘La malvenko de la Pala Bluuloj estu tute atribuita al la bedaŭra foresto de la spertega internaciulo, Godfreo Staŭntono, kies mankon oni sentis dum la tuta konkurso. La manko de kombino en la trikvarona linio kaj ilia malforteco en kaj atako kaj defendo pli-malpli neŭtrigis la penadojn de la fortika kaj laborema bando.’”“Do la malbonaŭguroj de nia amiko Overtono pravas,” diris Holmso. “Persone mi konsentas kun d-ro Armstrongo, ke futbalo ne estas ene de mia limo. Ni devas frue enlitiĝi, Vatsono, ĉar mi antaŭvidas ke la morgaŭa tago estos eventplene.”
Mi teruriĝas per mia unua ekrigardo pri Holmso la venontan matenon, ĉar li sidis apud la fajro tenante etan subhaŭtan injektilon. Mi ligis tiun ilon kun la unusola molaĉo en lia naturo, kaj mi timis la plej malbonan, kiam mi vidis ĝin scintila en lia mano. Li ridis pro mia esprimo de konsterno kaj metis ĝin surtablen.
“Ne, ne, mia kara ulo, ne timu. Ĝi ne estas ĉi-foje ilo de fieco, sed male estu tio, kio malŝlosos nian enigmon. Mia espero estas bazita sur ĉi tiu subhaŭta injektilo. Mi ĵus revenas de priskolta ekspedicio, kaj ĉio estas favore. Matenmanĝu bone, Vatsono, ĉar hodiaŭ mi intencas spuri d-ron Armstrongon, kaj ni ne povas halti por ripozi aŭ manĝi ĝis mi trovos lian kaŝejon.”
“Tiuokaze,” diris mi, “ni devus prefere porti nian matenmanĝaĵon, ĉar li foriras frue. Lia kaleŝo estas ĉe la pordo.”
“Ne gravas. Lasu lin foriri. Li ja estus sprita se li povos iri tien, kien ni ne povos sekvi. Kiam vi finmanĝos, venu suben kun mi, kaj mi prezentos vin al detektivo, kiu estas eminenta spertulo en la venonta afero.”
Kiam ni malsupreniris, mi sekvis Holmson en la stalkorton, kie li malfermis la pordon de stalfako kaj elkondukis kompaktan, kurtorelan, blank-kaj-brunan hundon parte biglan kaj parte volphundan.