“Lasu min prezenti Pompeon.” diris li. “Pompeo estas la plej eminenta el la tieaj ĉashundoj — ne tre rapida, kiel montras lia formo, sed lojala en la spurado. Nu, Pompeo, eble vi ne estas tre rapida, sed mi anticipas ke vi estas tro rapida por paro de mezaĝaj Londonanoj, do mi ĝuste fiksas ĉi tiun ledan rimenon je via kolringo. Nu, knabo, venu kaj montru kiel vi kapablas.” Li kondukis la hundon al la pordo de la kuracisto. La hundo ĉirkaŭflaris momente, kaj plorante akre pro ekscito li ekiris laŭ la strato, tirante la rimenon por plirapidi. Post duona horo, ni estis ekster la urbo kaj hastante laŭ kampara vojo.
“Kion vi faris, Holmso?” mi demandis.
“Fadenmontran kaj malnovan rimedon, sed fojfoje utilan. Ĉi-matene mi iris en la korton de la kuracisto kaj perinjektile ŝprucis anizon sur la malantaŭan radon. Spurhundo sekvis anizon de ĉi tie ĝis Johano de Groto,[20]
kaj nia amiko, Armstrongo, devus veturi tra la Kem-rivero antaŭ ol li igus Pompeon perdi la spuron. Ho, la ruza fripono! Jen tiele li ŝtelevitis min hieraŭ.”Subite la hundo forturniĝis de la ĉefvojo en gresan vojeton. Post kilometro tiu kondukis en alian larĝan vojon, kaj la spuro turniĝis rekte dekstren en la direkto de la urbo, kiun ni ĵus postlasis. La vojo kurbiĝis sude de la urbo, kaj daŭris en la kontraŭa direkto al tio en kiu ni komence iris.
“Ĉi tiu ĉirkaŭiro estas tute por ni, ĉu?” diris Holmso. “Jen la kialo, ke miaj enketoj inter la vilaĝanoj montris nenion. La kuracisto certe konkuras per ĉiuj siaj fortoj, kaj oni deziras scii la kialon por tia komplika trompo. Jen devas esti la vilaĝo Trompingtono dekstraflanke. Kaj, je Jovo! jen la duonkaleŝo alproksimiĝas al ni. Ek, Vatsono — ek, aŭ li vidos nin!”
Li saltis tra barilpordo en kampon, tirante la malvolantan Pompeon. Ni estis apenaŭ sub la heĝo kiam la kaleŝo klakete preterruliris. Mi ekvidis d-ron Armstrongon kun ŝultroj klinitaj, kapo sinkita en la manojn — la bildo mem pri aflikto. Mi sciis per la pli grava vizaĝo de mia kunulo ke li ankaŭ ekvidis.
“Mi timas ke nia serĉo havas sinistran finon,” li diris. “Ne estas longe antaŭ ol ni scios. Venu, Pompeo! Ha, estas la dometo en la kampo!”
Oni ne povis dubi ke ni atingis nian celon. Pompeo ĉirkaŭkuris kaj avide ploris ekster la barilpordo, kie la markojn de la radoj de la duonkaleŝo oni ankoraŭ vidis. Pado kondukis al la soleca dometo. Holmso alligis la hundon al la heĝo, kaj ni hastis antaŭen. Mia amiko perkutis sur la eta kampara pordo, kaj ree perkutis sen respondo. Kaj tamen la dometo ne estis senhoma, ĉar mallaŭtan sonon ni aŭdis — sonon mizeran aŭ malesperan, nepreskribeble melankolian. Holmso paŭzis nedecideme, kaj tiam ekrigardis la vojon, kiun ni ĵus transiris. Duonkaleŝo alproksimiĝis, kaj oni ne povis ne rekoni la grizan ĉevalparon.
“Je Jovo, la kuracisto revenas!” kriis Holmso. “Tio findecidas. Ni devas vidi, kio okazis antaŭ ol li alvenos.”
Ni malfermis la pordon, kaj eniris la koridoron. La mallaŭta sono kreskis pli laŭte ĝis ĝi iĝis unu longa plorado de aflikto. Ĝi estis de supre. Holmso sagis supren kaj mi sekvis. Li malferme puŝis duonapertan pordon, kaj ni ambaŭ staris konsterne pro la vidaĵo antuaŭ ni.
“Virino, juna kaj belega, morte kuŝis sur lito. Ŝia trankvila pala vizaĝo kun malbrilaj tute malfermitaj bluaj okuloj rigardis supren de inter granda implikaĵo da oraj haroj. Ĉe la fino de la lito, duonsidante, duongenuante kun vizaĝo enterigita en la littukoj, estis juna viro kies formo ŝanceliĝis pro lia ploroj. Li estis tiel absorbata per sia amara lamentado, ke li neniam suprenrigardis, ĝis Holmso permane tuŝis lian ŝultron.
“Ĉu vi estas s-ro Godfreo Staŭntono?”
“Jes — jes, mi estas — sed vi tromalfruas. Ŝi estas morta.”
La viro estis tiom stupora ke oni ne povis komprenigi lin ke ni ne estas kuracistoj senditaj por helpi al li. Holmso penis konsoli lin kaj klarigi la zorgon spertitan de liaj amikoj pro la subita malapero, kiam surŝtupajn paŝojn oni aŭdis, kaj aperis la peza severa demandanta vizaĝo de d-ro Armstrongo ĉe pordo.
“Do, sinjoroj,” diris li, “vi jam atingis vian celon kaj certe vi elektis tre delikatan momenton por via entrudo. Mi ne kverelegus antaŭ la mortinto, sed mi povas certigi vin ke se mi estus pli juna via monstra konduto ne pasus senpunece.”
“Pardonu, d-ro Armstrongo, mi opinias ke ni nur iomete malsame intencas,” digne diris mia amiko. “Se vi povus malsupreniri kun ni, ni ĉiuj povas doni lumon al la alia pri ĉi tiu mizera afero.”
Post momento, la malĝoja kuracisto kaj ni estis en la salono malsupre.
“Nu, sinjoro?” li diris.
“Unue mi deziras sciigi vin, ke mi ne estas dungato de lordo Mont-Jakobo, kaj ke mia simpatio en la afero estas tute kontraŭ tiu nobelo. Kiam iu malaperas mi devas certigi min pri ties sorto, sed tiele farinte, la afero finiĝis kiel koncernas min, kaj se estas nenio krima mi deziras silentigi privatajn skandalojn anstataŭ publikigi. Se, kiel mi kredas, estas nenio kontraŭleĝa en tiu ĉi afero, vi nepre povas dependi de mia diskreteco kaj mia kunhelpo forteni la faktojn de la gazetaro.”