“Mi povus mencii kelkajn. Vi devas konfesi ke estas kurioza kaj sugesta ke ĉi tiu incidento devus okazi je la antaŭtago de ĉi tiu grava matĉo, kaj devus temi pri la sola ulo kies partoprenado ŝajnas nepre deviga por sukcesigi la teamon. Estu, kompreneble, koincido, sed estas interesa. Amatora sporto estas libere de veto, sed iom multe da ekstera vetado okazis ĉe la publiko, kaj estas eble peninda forkapti teamanon kiel la kruduloj de la ĉevalkurejo forkaptis kurĉevalon. Jen estas unu klarigo. Dua tre evidenta estas ke la junulo estas heredonto de grandaj havaĵoj, kiom ajn malgranda liaj nuntempaj propraĵoj, kaj estas eble ke komploton oni fabrikis teni lin kontraŭ elaĉeta mono.”
“Ĉi tiuj teorioj ne prenas en konsideron la telegramon.”
“Tute vere, Vatsono. La telegramo ankoraŭ restas la sola solida evidentaĵo, pri kiu ni devas trakti, kaj ni devas ne permesi ke nia atento forvagu de ĝi. Por gajni lumon pri la celo de la telegramo ni devas nun vojaĝi Kembriĝen. La pado de nia enketo nuntempe estas mallume, sed mi ne surpriziĝus se antaŭ vespero ni klarigos tion, aŭ progresos konsiderinde.”
Estis jam mallume kiam ni atingis la malnovan universitatan urbon. Holmso luis kabon ĉe stacidomo kaj ordonis al la kabisto veturi al la domo de d-ro Lezlio Armstrongo. Post kelkaj minutoj ni haltas antaŭ granda domego en la plej okupata trairejo. Nin oni enkondukis, kaj post longa atendado fine oni enlasis nin en la konsultejon, kie ni trovis la kuraciston sidanta malantaŭ lia tablo.
Montras la gradon al kiu mi perdis kontakton kun mia profesio, ke la nomo de Lezlio Armstrongo estas nekonata al mi. Nun mi konstatas, ke li estas ne nur estro de la universitata medicina kolegio, sed pensulo de eŭropa reputacio en pli ol unu scienca fako. Tamen, eĉ se oni ne sciis pri lia imponega registro, oni ne povas ne imponiĝi nur per lia aspekto, la kvadrata, masiva vizaĝo, la meditemaj okuloj sub la pajlaj brovoj, kaj la granita muldaĵo de lia nefleksebla makzelo. Viro de profunda karaktero, viro kun vigla menso, insista aspekto, sendependa, timiga — tiele mi taksis d-ron Lezlion Armstrongon. Li tenis la vizitkarton de mia amiko kaj suprenrigardis per neplaĉa mieno.
“Mi jam aŭdas pri via nomo, s-ro Ŝerloko Holmso, kaj mi konscias pri via profesio — profesio, kiun mi tute ne aprobas.”
“Kaj tiele, doktoro, vi akordas kun ĉiuj krimuloj ĉi-landaj,” diris mia amiko kviete.
“Ĝis la punkto ke viaj penadoj kondukas al la subpremado de la krimo, sinjoro, ĉiu respondeca civitano devas subteni ilin, kvankam mi ne povas dubi, ke la oficiala polico estas tute sufiĉa tiucele. Vian profesion oni povas kritiki, kiam vi enŝovas vin mem en la sekretojn de privataj individuoj, kiam vi malkaŝas familiajn aferojn pli bone kaŝitajn, kaj parenteze kiam vi malŝparas la tempon de homoj, kiuj estas pli okupataj ol vi. Nuntempe, ekzemple, mi devas verki referaĵon anstataŭ babili kun vi.”
“Sendube, doktoro, kaj tamen la interparolo pruvu pli grava ol la referaĵo. Parenteze, mi diru al vi ke ni agas male rilate al tio, kion vi ĝuste kulpigas, kaj ke ni penas malebligi ĉiun ajn publikan eksponon pri privataj aferoj, kiu devas necese sekvi kiam la kazo estas en la manoj de la oficiala polico. Vi taksu min kiel neregulan pioniron, kiu antaŭas la regulan policon de la lando. Mi venas por demandi de vi pri s-ro Godfreo Staŭntono.”
“Kion pri li?”
“Vi konas lin, ĉu ne?”
“Li estas intima amiko mia.”
“Ĉu vi konscias, ke li malaperis?”
“Ho, vere!” Ne ŝanĝis la fortika mieno de la kuracisto.
“Li foriris sian hotelon lastan nokton — oni ne jam aŭdas pri li.”
“Sendube li revenos.”
“Morgaŭ estas la futbala matĉo de la universitata ĉefteamo.”
“Mi ne simpatias kun ĉi tiuj infanecaj ludoj. Mi profunde interesiĝas pri la sorto de la junulo, pro tio ke mi konas kaj ŝatas lin. La futbala matĉo tute ne koncernas min.”
“Mi depostulas vian simpation, do, en mia enketo pri la sorto de s-ro Staŭntono. Ĉu vi scias kie li estas?”
“Certe ne.”
“Ĉu vi ne vidas lin de post la hieraŭa tago?”
“Ne.”
“Ĉu estas s-ro Staŭntono sana?”
“Tutcerte.”
“Ĉu vi scias ĉu li estis iam malsana?”
“Neniam.”
Holmso metas paperaĵon antaŭ la okuloj de la kuracisto. “Do eble vi klarigos ĉi tiun fakturon por dek tri gineoj, pagita de s-ro Godfreo Staŭntono al d-ro Lezlio Armstrongo de Kembriĝo. Mi elprenis ĝin el inter la paperoj sur lia tablo.”
La kuracisto ruĝiĝis pro kolero.
“Mi ne sentas ke mi devas klarigi tion al vi, s-ro Holmso.”
Holmso remetas la fakturon en sian notlibron. “Se vi preferas publikan klarigon, tio devas okazi pli-malpli baldaŭ,” diris li. “Mi jam diras al vi ke mi povas silentigi tion, kion aliaj devos publikigi, kaj vere vi estus pli saĝa konfidi tute en mi.”
“Mi scias nenion.”
“Ĉu s-ro Staŭntono kontaktis vin el Londono?”
“Certe ne.”
“Ho ve — la poŝtkontoro denove!” Holmso suspiris lace, “plej urĝan telegramon ekspedis Godfreo Staŭntono en Londono je 6:15 hieraŭan vesperon — telegramon, sendube ligitan al lia malapero — kaj tamen ĝin vi ne ricevis. Tre kulpa. Mi devos certe iri al la kontoro kaj plendi.”