“Ĉi tiu sinjoro, amiko de s-ro Staŭntono, estis sendita al mi de Skotlandjardo.”
“Kiu vi estas, sinjoro?”
“Mi estas Kirilo Overtono.”
“Do estas vi kiu sendis al mi telegramon. Mia nomo estas lordo Mont-Jakobo. Mi venis tiom rapide, kiom la Bejzvatera[13]
buso povis venigi min. Do vi dungis detektivon, ĉu?”“Jes, sinjoro.”
“Ĉu vi pretas pagi la koston?”
“Mi ne dubas, sinjoro, ke mia amiko Godfreo, kiam mi trovos lin, pretos pagi.”
“Sed se lin oni neniam trovos, ĉu? Respondu al mi, mi petas!”
“Ĉi-kaze, sendube lia familio—”
“Tute ne, sinjoro!” kriegis la eta viro. “Ne anticipu ricevi pencon de mi — ne eĉ pencon! Vi komprenu tion, s-ro Detektivo! Mi estas lia sola parenco, kaj mi diras ke mi ne respondecas. Se li havas vivekspekton, estas pro tio ke mi neniam malŝparis monon, kaj mi ne proponas ke mi nun komencas. Rilate al tiuj paperoj, kiujn vi volas tiel libere forporti; mi devas diri al vi ke okaze ke estu iu valora inter ili, vi respondecas raporti pri tio, kion vi faros.”
“Bonege, sinjoro,” diris Ŝerloko Holmso. “Ĉu mi rajtas demandi, dume, ĉu vi mem havas ian teorion por klarigi la malaperon de la junulo?”
“Ne, sinjoro, tion mi ne havas. Li estas sufiĉe granda kaj sufiĉe aĝa prizorgi sin mem, kaj se li estas tiel malsaĝa perdi sin mem, mi tute rifuzas akcepti la respondecon serĉi por li.”
“Mi tute komprenas vian sintenon,” petoleme diris Holmso. “Godfreo Staŭntono ŝajnas malriĉa. Se oni forkaptis lin, ne povus pro liaj havaĵoj. La famo de viaj riĉaĵoj cirkulas, lordo Mont-Jakobo, kaj estas certe eble ke rabista bando akiris vian nevon por gajni informon pri via domo, viaj kutimoj kaj via trezoro.”
La vizaĝo de la malagrabla eta vizitanto blankiĝis ĝis la koloro de lia kravato.
“Pro l’ ĉielo, sinjoro, kia ideo! Mi neniam pripensas tian fiecon! Kiaj nehomaj kanajloj estas en la mondo! Sed Godfreo estas bona knabo — fidela knabo. Nenio persvados lin perfidi sian maljunan onklon. Mi formovigos la arĝentaĵojn al banko ĉi-vespere. Dume, domaĝu neniun rimedon, s-ro Detektivo! Mi petas ke vi provu ĉion por sekure revenigi lin. Rilate al la mono, vi ĉiam povas dependi de mi por kvin aŭ dek pundoj.”
Eĉ en sia humiliĝa animstato la nobela avarulo povis doni neniun helpeman informon al ni, ĉar li konis nur iomete pri la privata vivo de sia nevo. Nia sola spuro estas en la trunkita telegramo, kaj kun kopio Holmso penis trovi duan eron de sia ĉeno. Ni postlasis lordon Mont-Jakobon, kaj Overtono iris por sciigi la ceterajn teamanojn pri la malfortuno, kiu trafis ilin.
Estis telegrafa kontoro proksime al la hotelo. Ni haltis ekstere.
“Ni povas nur ekprovi, Vatsono” diris Holmso. “Kompreneble, per traserĉa mandato ni povas peti kopiojn, sed ni ne jam atingas tiun etapon. Mi ne supozas ke oni memoras vizaĝojn en tia okupata ejo. Ni kuraĝu.”
“Mi bedaŭras ke mi ĝenas vin,” li diris laŭ la plej milda maniero al la komizino malantaŭ la krado; “estas ia eta fuŝado pri telegramo kiun mi hieraŭ sendis. Mi ne jam ricevis respondon, kaj mi timegis ke mi ellasis mian nomon ĉefine. Ĉu vi povas diri al mi ĉu se jes?”
La komizino traserĉis la aron de kopioj.
“Kioma horo estis?” ŝi demandis.
“Iomete post la sesa.”
“Al kiu?”
Holmso metis la fingron al la lipojn kaj ekrigardis min. “La finaj vortoj estas ‘je l’ ĉielo,’” li flustris konfidence; “mi estas dezira ricevi respondon.”
La komizino disigis unu el la mesaĝiloj.
“Jen. Estas neniu nomo,” diris ŝi glatante ĝin sur la tablo.
“Do kompreneble jen la kialo ke mi ne ricevis respondon,” diris Holmso. “Ho ve, kiom stulta mi estas! Adiaŭ, fraŭlino, kaj multajn dankojn pro via helpo.” Li subridis kaj kunfrotis la manojn kiam ni denove atingis la straton.
“Nu?” mi demandis.
“Ni progresas, mia kara Vatsono, ni progresas. Mi havis sep malsimilajn planojn por ekvidi tiun telegramon, sed mi povas apenaŭ esperi ke mi sukcesas je la unuafojo mem.”
“Kaj kion vi gajnis?”
“Komencopunkton por nia enketo.” li vokis kabon. “Kingzkrasa stacidomo,” diris li.
“Ni devas vojaĝi, ĉu?”
“Jes, mi opinias ke ni devas iri al Kembriĝo kune. Ĉiuj spuroj ŝajne montras tiun direkton.”
“Diru al mi,” mi demandis dum ni klakete veturiĝis laŭ Grejzena Vojo,[14]
“ĉu vi jam havas iun ajn suspekton pri la kaŭzo de la malapero? Mi opinias ke inter ĉiuj niaj kazoj, mi konas neniun en kiu la motivoj estas pli nekonataj. Certe vi ne kredas ke oni forkaptis lin por gajni informon kontraŭ lia riĉa onklo, ĉu?”“Mi konfesas, mia kara Vatsono, ke tio ne ŝajnas al mi tre probabla klarigo. Trafis min, tamen, ke tio estas la plej ebla por interesigi tiun treege malagrablan maljunulon.”
“Vi certe pravas; sed kiuj estas la alternativoj?”