Influate de la germana
, Z ofte misuzis kun en la senco per aŭ pri. La plej okulfrapa ekzemplo estas la germana kaj la angla versioj de la Fundamenta gramatiko (§2), kie kun uzurpas la lokon de per, aperanta en la aliaj 3 versioj nacilingvaj kaj en la esperanta versio de FK:La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de
, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).… l’ablatif
par per (par, au moyen de) ou par d’autres prépositions, selon le sens. Ex.: … per la patr·o·j ― par les pères ou au moyen des pères…… the instrumental (ablative) bykun
, “with”, or other preposition as the sense demands. E.g. … kun la patr·o, “with the father”; …… der Ablativ durchkun
(mit), oder andere, dem Sinne entsprechende, Präpositionen.… для творительнаго ― per
(посредствомъ) или другіе предлоги соотвѣтственно смыслу.… dla narzędnika (instrumentalis) ― per
(przez), lub inne przyimki odpowiednio do znaczenia.Do, la frazo
«Kiel vi min turmentas kun Alfred!» havas alian signifojn laŭ la gramatiko germana-angla (kun = per), ol laŭ la gramatikoj ceteraj (kun = kaj, do «vi turmentas {min kaj Alfredon}» aŭ eble «{vi kaj Alfredo} turmentas min»).
Nacilingve estas
→
.Kaj tiel en multaj lokoj:
Clemency, kiu {kun
¦ } libroj ne multe sin okupas.nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ {kun
¦ } sia forflugo{Kun
¦ } tiu ĉi rimarko li kontentigis sin …Nun tia uzo de kun
estas subnorma: PAG ĝin malaprobas (§206 B Rim. III, pĝ. 277); PV kaj la PIV-oj mencias ĝin nur en rimarko kiel «severe/nepre evitenda»n.kuneveni, kuneesti …
La prefikso kun-
, uzata en verbo, povas indiki kunecon kiel celon
(kunveni = veni kunen) aŭ staton (kunesti = esti kune). Ĉe kelkaj aliaj prefiksoj oni tiajn signifoj distingas, ekz‑eantaŭeniri
(iri, celante antaŭen) — antaŭiri (iri antaŭ iu aŭ io)tamen pri kun-
oni nun normale tion ne faras. PAG tamen rimarkigas (§391):Rim. I.
La dusencecon de kun- (x-e kaj x-a) Z. rigardis difekto de la lingvo, pri kiu oni devus helpi. Kelkfoje li uzis kune- anstataŭ kun-, tamen — strange! — li ne utiligis tiujn du formojn por meti diferencon inter la du sencoj, sed aplikis kune- sendistinge (kunesido, kunevivado, kuneeduki; kunekroĉi, kunekalkuli, kunepreni), verŝajne sub la influo de la germana, kiu havas mit- (x-e) kaj zusammen (x-a), sed uzas ofte la lastan en la senco de mit-. En la “neologismaj” projektoj, Z. proponis por la dua senco diversajn solvojn (ko-, kum-), fine, en la dua volumo de la Andersen-fabeloj lanĉis kunkun- (kunkunvoki). Neniu el tiuj iniciatoj estis imitata.Verdire, mi ne vidas koheran sistemon en la Zamenhofa uzado de kune-/kun-. Jen ekzemploj pri kune-
:¶ nian longan kaj amikan kunevivadon
— ¶ esceptinte la kuneservantan
Clemency N. — ¶ malrapide kunesilabis
la surskribon: … — ¶ kunebatis
la manojn — ¶ Mi kunevenis
kun sinjoro Warden — ¶ tiu ĉi ĉiutaga kuneestado
— Kaj jen simplaj kun-
: