¶ kunsentanta
amo — ¶ kuntrafiĝo
de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo —
¶ li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj
de lia stato — ¶ kuntiradus
la brovojn — ¶ kunligita —
¶ turni al sia kunsidanto
nur la okulojn — Akuzativa predikativo
Temas pri tiaj frazoj:
oni lin vidis vagantan
kaj insultantan la mondon[B1891] … [INKO]En la moderna lingvo ili estas subnormaj:
Rim. I. Kun tiuj predikativoj, la uzado estis longatempe ŝanceliĝema, kaj en la primitiva literaturo oni trovos multajn ekzemplojn de predikativaj participoj en akuzativo; tio estas severe evitinda. Frazo kiel: ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro
[Z] (1889) ŝajnus hodiaŭ nekorekta kaj devus esti ĝustigita en: leviĝantaj aŭ leviĝi.PAG, §172 Rim.I (pĝ. 235)Tradukaj kuriozaĵoj
La Juna Anglujo
Kelkaj pecoj postulas scion pri la soci-kultura historio, ekz‑e {la loko en la teksto
}:Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain
por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon…Jen la responda peco Dikensa:
Benjamin Britain — sometimes called Little Britain, to distinguish him from Great; as we might say Young England, to express Old England with a decided difference
La triviala kalemburo pri la familinomo
estas netradukebla, kvankam facile divenebla pro la ĝenerala konateco de la anglalingva vorto. Sed ĉi tiu malinĝenie aranĝita (angle mi dirus) vortludo aperas kiel preteksto por multe pli sprita observaĵo pri la Juna Anglujo (fakte, observaĵo tro sprita por la ĝenerala publiko).Juna Anglujo
estis efemera politika grupo (ĉ. 1835–1850) romantikisma (ĝia eminenta membro estis la juna), kiu prezentis al la socio idealan feŭdisman projekton kun absoluta monarko kaj forta eklezio.La nomon inspiris la tiamaj naciismaj movadoj la Juna Irlando, la Juna Italujo, la Juna Germanujo
— malgraŭ ke ĉi tiuj, kontraŭe ol «la Juna Anglujo», estis progresemaj, liberalaj kaj reale popularaj.Unu paradokso pri la Juna Anglujo estas, ke la nova
(juna) generacio strebis revivigi malnovegan (feŭdisman) reĝimon. Alia amuzaĵo estas ŝuldata al la anglalingva konfuzo inter malnova kaj maljuna, kiujn ambaŭ esprimas la adjektivo interalie, la kliŝo, t.e. «la (Feliĉa) Malnova Anglujo», rilatas al tiu antaŭkapitalisma epoko, kiun revis la romantika grupo.Ĉi tiun «malnovan Anglujon» oni povus ankaŭ koncepti kiel junan
nacion, kiel socian organismon en ties juna aĝo; kaj la Anglujo kapitalisma estus tiusence la maljuna Anglujo. Tial la Dikensa kalemburo, ke formale povus signifiLa germana lingvo konfuzas la signifojn malnova
kaj maljuna tute same, kiel la angla, tial la rekta traduko de K1847 formale estas samsignifa:Benjamin Britain — zuweilen Klein-Britannien genannt zum Unterschied von Großbritannien; wie man sagt Jungengland, um Altengland mit einer Variation auszudrücken