Ne sub tondra bruo de l’ tamburojKaj ne kun bravuraj marŝaj vortoj, –Sen vendema flato de l’ aŭguroj,Sen armila brilo kaj eskortojMi vin vidas, kara Patrolando.Vi aperas antaŭ mi dolora,Sed en via plena, sankta grando:Bonanima kaj serene-kora.Viajn manojn kovras kaloj krustaj,Sur la ŝultroj – vesto memfarita,Kaj la vortoj simplaj, vortoj justajSigeliĝis sur la buŝ’ fermita.Vian tutan belon de l’ okulojMi sen larma roso ne eltenas;La animo dronas en la bruloj,Kaj la koro, sopirante, svenas.Vi renkontas min kun vort’ riproĉa,Kun patrinaj fido kaj admono,Sed en ĉiu diro severvoĉaSonas mildaj notoj de l’ pardono.Alte kronas vin unika suno,En la klaraj larmoj freŝlavita –La Fenikso de la monda juno,Renesanco de la viv’ civita.Sed kun via nova kredo flamaJe la venko de la bravaj koroj,De ekstere restis vi la sama,En pejzaĝoj, bildoj kaj koloroj:Buklaj pinoj, poploj kaj tilioj,Kaj sekalaj kampoj kiel maro,La ĉielo en paletaj striojĜis la denta rando de l’ arbaro;En majesta fluo la riverojLarĝe siajn disetendas bordojnKaj kolosaj montoj en fieroMute gardas kontinentajn pordojn …
– – – –
Ofte, ofte havas mi minutojnDe malĝojo, tremas kaj sopiras,Tiam sentas mi la salajn glutojnKaj la brusto tre profunde spiras:Tiam ĵetas sin sur la genuojnAl piedoj viaj peka filo,Ĉirkaŭprenas la truitajn ŝuojnKaj la teron kisas en humilo …Varsovio, 14. 4. 1925
Fragmentoj de l’ revoj
Vidi la bluan BosforonDe l’ alta turo Galata …Veni la maron MarmoranDum sunsubiro skarlata …Kiel fabelan renkontonKun ensorĉita princinoDoni al kor’ – HelespontonŜipe tramiri senfine …
Karnavala romanco
Kiel digna kaj pala vi aspektis hieraŭ,Kun la brovoj belformaj de la korva kolor’ –Mi rigardis, sorĉita de l’ triumfa apero,Kun la mano tremanta ĉe l’ kor’.Estis brila salono de la bal’ karnavala,Estis brua amuzo de la gajurbanar’,En susuro de l’ paŝoj sub ĵazband’ trivialaFlekse movis sin paro post par’.Kaj vi, kvazaŭ antikva, plej majesta diino,De svenige-alloga kaj belkreska figur’,Pasis meze de l’ svarmo, en la lustrilumino,Tra la flustra virina murmur’.Ĝuavide-mienaj vin salutis la viroj,Sub mizera knarado de l’ usona fokstrot’,Kaj el ĉiu angulo vin minacis konspirojAŭ senforta, kaŝita komplot’.Sed vi restis dieca, malintima fiero,Konservinta malvarmon de l’ statua marmor’ …Mi vin sekvis rigarde sen dezir’, sen espero,Kun la mano rigida ĉe l’ kor’.