Kiu provis, kiu povis spiti al okulojNigre-brilaj kaj similaj al cindrigaj bruloj?Kies koro en adoro ne ekflamis arde,Aŭ sin bridis, se ŝin vidis vole aŭ hazarde?Provu veni, provu preni floron de la sudoEl la rita, trasentita, rondodanca ludo!Ĉe la sino de l’ aglino nur por agloj loko –Por la molaj kaj senvolaj – ruiniga moko …
Kroatino
Via beleco estas serena, kiel somera kampa vesper’,Via gracio estas feina, vian naturon kronas sincer’,Viaj okuloj lumas varmige – el la profundo de la anim’,Viajn parolojn ombra kontraldo dolĉe vualas por la intim’.Kiom da ĉarmo en ĉiu movo, de spontanea, virina dec’!Kiom da noblo en la elmontro de bonvolemo kaj amikec’!Kiom da fajra, sveniga febro en la alpremo de l’ flama buŝ’!Kiom da silko, fabela silko, en la pasia ĝuarda tuŝ’!
Slovenino
En la montoj vi konkuras ĉamon,En la kampoj ĉarmas kiel flor’,Via koro scias kulti amon,Via kanto fluas kun ador’.En laboro estas vi abelo,En la danco – tre malnova vin’,En pasioj – fajro kaj mielo,En kolero – bela diablin’!
Serenado
En la nokto de la floroj kaj mallum’Venu, venu al unua amindum’,Donu vangojn al la kis’ de l’ Orient’ –Mentodora kaj karese-dolĉa vent’!De la kampo, de la lago kaj ĝarden’,De la blanka aromejo el jasmen’Blovas spiro, kiel ondoj de nektar’,Kiel rita incensaĵo ĉe l’ altar’.Tra la nokto de stelaro kaj novlun’Sonas horo, kiun koro benas nun –Kaj jam trilas kiel fluto tra la val’Muzikisto de la amo – najtingal’.Jam vibretas ĉiu herbo kaj arbust’En la plendo monotona de lokust’,Kaj la amo – bakhanino kun amfor’ –Nevideble teksas retojn por la kor’.Venu fide – sub la kaŝa nokta tog’Ni nin donos al senvorta dialog’,Kaj atentos en adoro kaj admir’,Kion flustras niaj koroj tra l’ ekspir’.Kion diros via mano en la trem’,Agordante min al kiso kaj poem’ …En la nokto de la floroj kaj mallum’Ne hezitu pri l’ unua amindum’!