En vintra, frosta, prujna tag’Sur ĉefa strato de Ljubljano,Al mi per venenita sag’Minacis la Amora mano …Kaj ne mirinde: – la glaci’Ne ĉion kovras dum la frosto –Eĉ sub la pelto la graci’Pensigas pri la Pentekosto.La viro ofte estas bov’En remburita vintra pelto;Kontraŭe, la virina mov’Nur gajnas pro kaŝita svelto.Okul’ cejana, roza naz’,Papavaj lipoj – jen bukedo!Eĉ lana ŝtrumpo dum trapas’Ne multe rabas de l’ piedo.Kaj se aldoni ke ridet’(Rideto de ljubljananino!)Direktis sin al la poet’ –Danĝero estis ĉe kulmino!Nur pro la frosta trem’ Amor’Hazarde ne rikoltis trafon,Kaj tre mirakle mia kor’Evitis la venenan pafon.Kaj ŝi, svingante per jupet’En danca ritmo de ĉarlstonoTrapasis preter la poet’Per paŝo klaka kaj lakona …Aldonus plua falsa perl’Ne tro en ŝian kol-ornamon…Sed la moderna charleston-girl[5]Piprigus forte mian amon…
1905 (Moskvo)
Mi memoras: fenestroj flamantajSub la suno subira sangadis,Kaj la stratoj, ebriaj pro kantoj,Al la ruĝa liber’ serenadis.Iu forta la brakojn muskolajnDisetendis por fojo unuaKaj elĵetis malnovajn idolojnEl la templo per bato forskua …Flirtis gaje skarlataj rubandoj,Oron semis la suno vespera,Kaj respondis al ĉies demandojJuna voĉo: libero, libero! …Sed ekkrakis la pafoj – de kie? –Ekbruegis eksplodoj tertremaj,Kaj kun fajfoj de l’ kugloj, orgie,Ĉien flugis malbenoj kaj ĝemoj.Freneziĝe, la homoj sin ĵetisPost la niĉojn, al strataj anguloj,Puŝis en la tumulto, faletis,Kun teruro en larĝaj okuloj.Sub la boro de l’ plumbaj hajlerojMultaj falis kun raŭka stertoro –Nekonataj, sennomaj oferojAl la blinda, despota teroro.Per fluetoj la sango martiraKolorigis la tonojn pavimajnDum viciĝis en kurba spaliroBajonetoj, serĉantaj viktimojn.Kaj okazis la murdo plej bruta:La vunditojn trapikis la ŝtalo,Kaj post unu freneza minutoVenis kruda, ĉesiga finalo …Kaj ankoraŭ post unu momentoĈion regis kadavra silento,Nur ŝiritan kantadon kun pentoĈiam portis de ie la vento …
Diamanto
(Libera soneto)
Sur via broĉo diamanto brilis,Refrakte semis lumon de la bal’Kaj en nuanco spektra ĵus similisIntense-flaman ruĝon de l’ koral’.Jam pensis mi, ke sangas la juvelo,Ke agoni’ de l’ morto kaptis ĝin –Sed pasis vi – la nimba karuseloReludis gamon de la ilumin’.Simile al la sparka diamantoSub amradioj brilas la poet’Kaj spektre ŝanĝas sin en rima kanto:Jen sangas li pro rifuzita pet’,Jen li rikoltas laŭrojn de l’ amanto,Por lumajn vortojn plekti en sonet’.