Читаем La tajdo полностью

La tajdo

Unusola poemaro de talenta poeto. Plejmulto de la poemoj kantas pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj." [Enciklopedio de Esperanto, p. 328.]Hohlov — eterna nostalgioJe Amo, Justo, Sankta Bel’,Sopir’ kreskanta ĝis ribel’,Kaj tamen — greka harmonio.La Himnon Karnan kun pasioObsede kantis al ĉiel’Hohlov — eterna nostalgioJe Amo, Justo, Sankta Bel’,Kaj kantis li kun iluzioDe rosa ĉarmo de fabel’…Ĉu pasis jam la tajda ŝvel’?Ho, kantu, eĉ kun kruda krio,Hohlov — eterna nostalgio!Kálmán Kalocsay, «Rimportretoj»

Nikolao Hohlov

Поэзия18+
<p>Antaŭparolo</p>

En la jaro de la centa datreveno de la naskiĝo de gravaj pioniroj de Esperanto-kulturo (1991!) Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy, Esperanto-klubo «Koko» deziras memorigi pri ankoraŭ unu pioniro kiu naskiĝis antaŭ cent jaroj: NIKOLAO HOHLOV. Ne tiom konata kiel la du hungaraj verkistoj, ankaŭ ne tiom fruktodona en verka kampo, li tamen ests interesa verkinto, speciale grava por kroatia Esperanto-movado. Ruso laŭdevene, konata sub pseŭdonomo Skito, li vivis kaj laboris dum kelkaj jaroj en kroatia ĉefurbo Zagrebo. Tiel ja okazis, ke en la antaŭ nelonge eldonita „Kroatia Esperanta poemaro” ankaŭ li estas prezentita kiel kroatia Esperanta poeto.

Parolante pri la jaroj dum kiuj li aktivis en Zagrebo, mi povas doni du malsamajn informojn, el du malsamaj fontoj. Antun Šiminuć en sia kroatilingva eseo «Pregled esperantske književnosti u Jugoslaviji» (Trarigardo de la Esperanta literaturo en Jugoslavio), presita kiel aldono de la libro de Marjorie Boulton «Esperantska književnost – jedinstven fenomen» («Esperanta literaturo – unika fenomeno», eldonita de IKS, Zagreb, 1988), parolas pri la periodo inter 1919 kaj 1927, dum la jam menciita «Kroatia Esperanta poemaro» indikas la jarojn 1922–1924.

Indas mencii ke Hohlov estas aŭtoro de la interesa teatraĵo «La morto de la delegito de UEA», kiu en 1924 aperis en Zagreb, kaj kiu amuzis kiel teatraĵo la zagrebajn esperantistojn. Ĝi estis sukcese prezentita ankaŭ dum la Universala kongreso en Vieno. El sola fakto ke la teatraĵo estis surscenigita en Zagrebo videblas, ke Hohlov ne estis minora ĉeestanto de la zagreba Esperanta vivo, sed ke li estis tute male, unu el ĝiaj tiamaj gvidantoj kaj freŝigantoj.

La plej grava verko de Hohlov estas tamen la poemaro «La tajdo», eldonita en 1928 en Germanujo («Heroldo de Esperanto», Horrem bei Köln). Ĝi prezentas al ni Hohlov kiel senteman kaj penseman intelektulon, kiu siajn pensa-dojn pri senco de la homa vivo kaj tajdojn de sentoj scias precize eldiri lirike. Tamen, kiam ni parolas pri sentoj, oni devas diri ke ne temas pri granda bruo, pri varmaj pasioj. Hohlov estas pli filozofiema kaj muelas sentojn en sia racio. Tiel oni povas diri, ke lia pesimismo, heredita de romantikaj poetoj de la 19-a jarcento, estas pli videbla en la penso ol en la sento-fono.

Tamen, «la ondoj de la vivo en la kor’» ne estas nuraj transponaĵoj el la literaturo; oni povas senti ke sub tavoloj de racio kaj ordigitaj sentoj, kiuj ne deziras forbruligi poezion, ekzistas animo kiu peze kaj sincere suferas. Pro kio suferas la poeto? Ĉiu poeto plej bone naĝas en sia gepatra lingvo. Kvankam esperantistoj ofte estas du- aŭ pli-lingvuloj, al Hohlov videble mankas la rusa lingvo: «Aĥ – kial Esperanto ne havas la daktilojn / Dorlotajn rusajn rimojn simbolojn de la am’» (Plendo). Krome, al homo-humanisto, batalanto por pli bona mondo, por mondo de kompreno, kvankam kozmopoliteco estas normala, senhejmeco, neeblo reveni hejmen, estis granda doloro. Tial li lirikas de sur la kruco, krucumita inter la idealoj kaj la realo:

Mi levas mian kapon en ĉielon,Sed per piedoj staras sur la ter’;Nur idealojn vidas kiel celon,Sed nutras min per krudreala ver’.(Mia vojo)

Skribante belsone, belritme kaj fajne metaforike, Hohlov «survoje al iu fatala nenio», kreas vivan kaj tre valoran poezion. Nur bedaŭrindas ke «semo (ne) arbiĝiŝ», ke arbo de lia poezio ne plenkreskis, ĉar Hohlov estis granda talentulo. Li, kiu skribis «La lirikon mi ne kreas – / – min obsedas la liriko», restis flanke de Kalocsay kaj Baghy, al kiuj li dediĉis po unu poemon en sia verko. Feliĉe, eĉ tiu sola poemaro prezentas al ni Hohlov kiel antologian poeton, kiu indus altiri pli da intereso ol ĝis nun al li estis dediĉite, kaj kiu al la legantaro donos profundan ĝuon de vera liriko.

Zdravko Seleš

<p>LA TAJDO</p>

De la musique, avant toute chose…

P. Verlain[1]
<p>La tajdo</p>
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия