Auf die Berge will ich steigenWo die frommen Hütten stehen,Wo die Brust sich frei erschliessetUnd die freien Lüfte wehen …H. HeineFragoj, framboj, ciklamenoj,Mentoj, kvastoj malvaj,Inter alnoj kaj fraksenoj –Grizaj rokoj kalvaj … Fringoj, fringeloj, Pepaj kvereloj … Zumeta bruo – Paruo! Eti bluo Torenta fluo, Sub la pruneloj Floraj ombreloj,Trans baretoj valvajSaltas akvo per fadenojKun sonoroj salvaj,Kaj aromas ciklamenoj …Tra la arbara kampeto lumaZefiro pasas dolĉe parfuma,En mozaika, kolora gamoSternigas foren la panoramo … Spiri, spiri La aeron - Kaj admiri La liberon …Ah, kia ĝojo – tiu vojo tra la val’Al la lazura, sonvelura pastoral’!
La luna ebrio
Jen – ĝi brilas, mia luno,Virgomaska amlucerno,Nuda mamo el latuno,Iritilo de l’ eterno …Jen –ĝi trenas, pala torĉo,Tra l’ cipresoj ombran langon –Kaj la tero sub la sorĉoParoksisme verŝas sangon.Jen – ĝi paŝas, noktulinoPlej alloga, rafinita –La komenco kaj kulminoDe l’ pasio senevita.Jen – ĝi tiklas kaj sufokas,Estingante ĉiun honton,Jen – gi vokas, laŭte vokas:Serĉu, kaptu kunĝuonton!Kaj subiĝas la animoj,Kaj triumfe batas koroj,Estas for la tagaj limoj,Kaj ne gardas la honoroj …Vivajn koroj ligas pareLa magia lumsonatoPor oferi suraltareAl Eroso kaj Hekato.Per la flamaj rozkolorojJuna virgo amburĝonas,Kaj anstataŭ la parolojLongaj, longaj kisoj sonas …Ah, – dronante en inspiroDe la tenta nokta disko,Estas ĝoje – esti viroKaj facile – odalisko …
En malsereno
Venas minutoj nubaj, malhelaj,Kiam la vivo ŝajnas ruin’,Kaj de la morto grincaj makzelojKlake tamburas kanton de l’ fin’.Venas minutoj al la spirito,Kiam ĝi ŝlosas sin per serur’Kaj erinace pikiligitaPacon ermitan deziras nur.Venas momentoj al la animo,Kiam ĝin lasas ĉiu esper’Kaj jam videbla strias la limoInter la esto kaj la eter’.Tiuj momentoj vokas al kvitoKun ĉiu celo, kun ĉiu ĝoj’ –Ĉar post la limo, froste signita,Ĉesas subite la nuna voj’…Ha, se almenaŭ estus ĝi pacoKaj estingiĝo de l’ vana brul’,Vera ripozo por ĉiu lacaKaj dispremita sklava terul’!