Читаем La tajdo полностью

Malhele rebrilas la montoj en pala, printempa mateno,Serpente zigzagas la vojo tra glitaj kaj krutaj ŝtonblokoj,Kaj sub juniperaj arbustoj lacertoj sur seka likenoSusuras, rampante en timo, kaj kaŝas sin inter la rokoj.La suno ripozas post nuboj, grizete lumigas la maron,Sur ĝi, kvazaŭ kanto sen vortoj, fiŝista veliŝipo sin movas,Kaj la Aj-Danil’a pintaĵo similas ciklopan altaron,De kie la fumon oferan la vento matena disblovas.Granito nun ŝanĝas kalkŝtonon kaj brilas ridete la glimo,La kronon frizitan jam montras unua malalta pinio …Mi sentas la montan aeron penetri ĝis mia animo,Dum sonas ĉirkaŭe misteraj akordoj de belsimfonio.Kaj ankaŭ ĉi tie mi legas batalon de l’ viv’ senkompata,En nigraj skeletoj de bestoj, ĵetitaj al fendoj kavernaj,Sed tiu batalo natura, de l’ suno dorlote benata,Animon en mi ne incitas ĝi pasas laŭ leĝoj eternaj.Migrimpaskaj revas kaj serĉas de l’ tempo pasinta pejzaĝon:Ĉu tiu elipsa altaĵo, kovrita de vitoj rubusaj,Ne kaŝas en si iun miton, de libro antikva la paĝon,En lingvo jam morta por ĉiam, en signoj jam pratumulusaj?Ĉu estas ĝi tombo dezerta de iu bravul’ ĝenovano,Embuske murdita survoje de vilaj krimeaj nomadojAŭ la ripozejo de iu volupta ludilo de ĥano,Kaptita en land’ Moskovia dum rabaj, frenezaj invadoj?Aŭ estas ĝi nur fantazio de l’ cerbo senlime ravita,Kaj tiu altaĵo nenion sub si rimarkindan enhavas…Do estu … Mi tamen tre ĝuas en tiu revado ekscita,Ĝi, kiel aero la korpon, l’ animon karesas kaj lavas.Gurzuf (Krimeo) 1919

Lia amo

Ŝi sola estis indulgitaEl tuta lia sklavinar’,Ne fali al la ĝua lito,Ne iri post triumfa ĉar’.Al ŝi donacis li honoronKonservi floron de la viv’Kaj ne estingis ŝian koronKun ĝiaj kredo kaj naiv’.Li mem ne sciis, kia fortoLin gardis de l’ kutima ag’;Li pensis – ludo de la sortoKaj ŝia tro feliĉa tag’.Sed tiel staris en la libroDe l’ homa sorto kaj destin’:Ke nur en ĉasta ekvilibroLi povu mire vidi ŝin.Iama brila Donĵuano,La korkonkera kavalir’,Por siaj venkoj de l’ tiranoHumile pagis per sopir’.Kaj la sklavino de l’ iamoNun sidis sub juvela kron’ –Reĝino bela de la amo –Sur sia blindiganta tron’,Dum li, benante novajn ĝuojn,Pro iu nekonata sent’Ĉe l’ trono fleksis la genuojn,Kun la infane-pura pent’.

Transcendo

Перейти на страницу:

Похожие книги

Шицзин
Шицзин

«Книга песен и гимнов» («Шицзин») является древнейшим поэтическим памятником китайского народа, оказавшим огромное влияние на развитие китайской классической поэзии.Полный перевод «Книги песен» на русский язык публикуется впервые. Поэтический перевод «Книги песен» сделан советским китаеведом А. А. Штукиным, посвятившим работе над памятником многие годы. А. А. Штукин стремился дать читателям научно обоснованный, текстуально точный художественный перевод. Переводчик критически подошел к китайской комментаторской традиции, окружившей «Книгу песен» многочисленными наслоениями философско-этического характера, а также подверг критическому анализу работу европейских исследователей и переводчиков этого памятника.Вместе с тем по состоянию здоровья переводчику не удалось полностью учесть последние работы китайских литературоведов — исследователей «Книги песен». В ряде случев А. А. Штукин придерживается традиционного комментаторского понимания текста, в то время как китайские литературоведы дают новые толкования тех или иных мест памятника.Поэтическая редакция текста «Книги песен» сделана А. Е. Адалис. Послесловие написано доктором филологических наук.Н. Т. Федоренко. Комментарий составлен А. А. Штукиным. Редакция комментария сделана В. А. Кривцовым.

Поэзия / Древневосточная литература