Mian versaĵon leginte, vi nomis ĝin ultraviola,Kun serpentuma metriko, afekta kaj nude-frivola,En la parol’ epikura vi trovis kaŝitan pozemon,Kaj malkonfide tralegis al vi dediĉitan poemon …Sed mi nevole rimarkis, ke io influis vin tamen,Ke la okuloj legantaj ekbrilis, simile al: amen,Tuŝis la ultraviolaj daktiloj la sentojn transcendajn,Kiam la penso jam forĝis la vortojn duone-ofendajn.Ne – ne hodiaŭ montriĝos de l’ strofoj mistera efiko,Kaj ne hodiaŭ penetros vin flustra ilia muziko,Semo, hodiaŭ ĵetita, arbiĝos, proklamos la vivon,Super la koro kaptita formante ensorĉan ogivon.Kaj la frivolo de l’ senco nudiga kaj malhipokritaEstos nur guto amara en dolĉo senreste solvita,Tono, portanta rafinon al sono abstrakta, netera,Vibron de l’ ritmo kreanta en la pra-metriko etera.
Vintra fabelo
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,Kun tintila sonorad’Ni veturas aventuras, la ĉevaloj fluge kurasSub la stela miriad’.En sereno de l’ ebeno malaperas la fadenoDe la glata vintra voj’ …Mia Nita am’ subita, de la frost’ ebriigitaAlpremiĝas en la ĝoj’.En fabelo kaj sen celo rotacias karuseloDe la sentoj en la kor’,Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fideKun favoro de Amor’!Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbalojPor dancanta ciganin’,Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranuPer freneza takto nin!Brila neĝo – vintra reĝo – ĉion tenas en sieĝo,Gaje ĉirpas en la knar’,La survoja vento ĝoja en malklara gam’ hobojaVokas, logas al kampar’.Unu suno – unu juno … la unua febra kunoKaj magia stelpoem’ …Mia Nita, am’ subita, de la frosto rozkisitaĈion kronas per alprem’!
Nia lingvo
Nia lingvo ĉerpu belon el la amo,Belon, oferitan de la ĝoja kor’ –Estu ĝiaj lumaj vortoj la balzamo,Kiu viŝas sulkojn de la frunto for.Nia lingvo ĉerpu forton el la kredoJe la unueco de la homa gent’,Kiu ĝin akceptos danke por heredoKaj ekuzos iam en paciga sent’.Nia lingvo estu ilo de la ago,Kiun kreas vole bono aŭ malbon’;Viva energio – sed ne sarkofago,Lerte elĉizita el rigida ŝton’.Nia lingvo estu lingvo, sed ne ludo,Nek maŝina uzo de la radikar’En ŝablonaj dogmoj de la sekta prudo,Kun ridindaj trajtoj de l’ enua star’.