Morgaŭ vi alvenos pompe, por ŝin preniKaj en la falsa digno gvidi al altar’,Kaj per abomena via kis’ veneniDelikatan buŝon – fonton de l’ nektar’ …Morgaŭ oni poze, kun nobelaj gestoj,Vin gratulos, flatos burĝe kaj sen fin’,El la sinjorinoj en dekoltaj vestojMultaj nur envios, tre envios ŝin …Longe mi rigardis vian invitilonSur papero silka, kun orita rand’,Kiu arlekene fanfaronan brilonDisreklamis kun la parvenua frand’.Sed mi ĝin amare ĵetis en kamenon,Kun kompat’ al ŝia estingita kor’,Kaj al vi emfaze sendis fi-malbenon:Kelkajn virajn vortojn, galajn, tra stertor’.Nur semajno pasis, kiam en la tremoŜi min ĉirkaŭprenis, kun infana lisp’,Dum volupta ardo, kvazaŭ diademoKronis sian kapon supra hara krisp’.Ho, ŝi estis dolĉo kaj fandita belo,Kiam sinforgese dronis en la ĝu’La pasiaj lumoj fulmoj de l’ ĉieloSparkis kaj radiis tra l’ okula blu’.Nun ŝi estos via … Ha ha ha!!! KadavronVi aĉetas, rano, per marĉanda mon’!Vi imitas bufe novan Minotaŭron,Sed ne via estas de la am’ burĝon’ …
Plendo
Ah – kial Esperanto ne havas la daktilajn,Dorlotajn rusajn rimojn – simbolojn de la am’,Kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,Karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam’!Ho kial, kial, Majstro, vi belajn vortojn ligisRacie kaj akcente, en senelira rond’ –Kaj miajn rusajn sentojn sterilis kaj poligisEn via mezurita, horloĝe-ritma mond’!Mi serĉas la simbolojn, palpante kiel blinda,Pri trafaj metaforoj meditas en mallum’,Kaj tion, kion trovas, ne konsideras indaPor la altaro Muza, por la incensa fum’ …Mi kanti, kanti volus; per sorĉa kant’ magiaElvoki la viziojn el alimonda sfer’,Starante genuflekse, atendi korpe-piaLa benon de Venuso, en streĉo kaj mister’.Sed mankas al mi taŭgaj esprimoj kaj simboloj,Mi devas ilin krei per tranĉo kaj kunglu’,Elĉizi novajn sonojn por novaj aŭreolojKaj miksi la iridajn kolorojn kun la blu’.Mi devas plugi funde la virgan human grundon,Ŝvitadi en atendo de la rikolta tag’,La vestojn ĉifonigi, suferi ĉiun vundon,Sarkante la densejon de dorno kaj kratag’.Kaj aŭdi, ke mizera, incita sonoknaro,Anstataŭ melodio, naskiĝas en la kant’,Ĉerpita el profunda, smaragde-verda maroKun nomo tiom dolĉe alloga – Esperant’…Ho kial, Majstro granda, vi ĝiajn ondojn ligisPer monotona tajdo, en samakcenta rond’ –Kaj mian rusan koron katenis kaj poligisEn via mezurita, horloĝe-pulsa mond’!