Ivan Turgenev
Patroj kaj filoj
tradukis Kazimir Bein (Kabe)
Cxapitro I
"Nu, Petro? Vi vidas ankoraux nenion?" demandis la 20-an de majo de l' jaro 1859a viro cxirkaux kvardekjara, en palto, kovrita de polvo kaj en pantalono el kvadratita sxtofo, elirante sen cxapo sur la malaltan peronon de gastejo cxe la sxoseo N. La demandita servisto estis plenvanga junulo kun senkolora lanugo sur la mentono kaj kun malgrandaj senbrilaj okuloj.
Cxe la servisto cxio: la turkisa orelringo, la pomaditaj haroj, la edukitaj gestoj, cxio unuvorte montris homon de la nova progresema generacio. Li ekrigardis indulge la vojon kaj respondis kun memestimo:
"Nenion, absolute nenion!"
"Nenion?" diris la mastro.
"Nenion absolute!" ripetis la servisto.
La sinjoro eksopiris kaj sidigxis sur malgranda benko. Ni konigos lin al la leganto, dum li sidas, krucinte sub si la krurojn kaj medite cxirkauxrigardante.
Oni nomas lin Nikolao Petrovicx Kirsanov. Li posedas, dek kvin verstojn de la gastejo, belan bienon de ducent kamparanoj, aux farmbienon de dumil "desiatinoj", kiel li nomas gxin de l' tempo, kiam li arangxis siajn rilatojn kun la kamparanoj laux la moderna maniero. Lia patro, unu el niaj generaloj de l' jaro 1812a, duonklera, vulgara, sed ne malbona homo, pursanga ruso, grizigxis en la uniformo. Li komandis unue brigadon, poste divizion, vivis konstante en la provinco, kie li ludis suficxe gravan rolon dank'al sia rango. Nikolao Petrovicx naskigxis en la sudo de Rusujo, same kiel lia pli agxa frato Pauxlo, pri kiu ni parolos poste; li estis edukata hejme gxis la agxo de dek kvar jaroj, cxirkauxata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo. Lia patrino, naskita frauxlino Koliazin, nomata, kiel knabino, Agato, kaj kiel generaledzino - Agatokleo Kuzminisxna Kirsanov, diferencis en nenio de la tiamaj edzinoj de l' superaj oficiroj, portis luksajn kufojn kaj bruajn silkajn vestojn, en la pregxejo unua proksimigxis al la kruco, parolis lauxte kaj multe, etendis cxiumatene sian manon al la infanoj por kiso, por la nokto benis ilin, - unuvorte vivis plene por sia plezuro.