Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Kredeble en la urbon. En drinkejon", aldonis li malestime kaj iom sin klinis al la kocxero, kvazaux esperante de li konfirmon. Sed la kocxero faris neniun signon: li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn.

"Mi havas grandajn klopodojn kun la kamparanoj en la nuna jaro", dauxrigis Nikolao Petrovicx, sin turnante al la filo. "Ili ne pagas al mi la luopagon."

"Cxu vi estas kontenta pri viaj dungataj laboristoj?"

"Jes", murmuretis Nikolao Petrovicx tra la dentoj, "sed oni delogas ilin, jen la malbono. Krom tio, ili ne laboras kun vera diligenteco. Ili difektas la ilojn. Cetere ili plugis ne malbone. Kun la tempo cxio akordigxos. Cxu la terkulturado nun interesas vin?"

"Ombro mankas cxe vi; bedauxrinda afero", rimarkis Arkadio, ne respondante la lastan demandon.

"Cxe la norda flanko mi faris grandan markezon super la balkono", diris Nikolao Petrovicx, "oni povas nun tagmangxi en libera aero."

"Gxi iom tro similas somerlogxejon... cetere, cxio cxi ne estas grava. Sed kian aeron oni spiras cxi tie! Kia bonodoro! Vere sxajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! Kaj la cxielo..." Arkadio subite haltis, jxetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis.

"Certe", rimarkis Nikolao Petrovicx, "vi naskigxis cxi tie, cxio devas sxajni al vi tie cxi io eksterordinara..."

"Ne, patro, tio estas indiferenta, kie oni naskigxis."

"Tamen..."

"Ne, tio estas tute indiferenta."

Nikolao Petrovicx nerimarkate ekrigardis la filon. La kalesxo veturis ne malpli ol duonon de versto, antaux ol la interparolo rekomencigxis.

"Mi ne memoras, cxu mi skribis al vi, ke via maljuna vartistino Jegorovna mortis."

"Vere? Kompatinda maljunulino! Kaj Prokoficx, cxu li vivas ankoraux!"

"Li vivas kaj tute ne sxangxigxis. Cxiam la sama murmurulo. Entute, vi ne trovos grandajn sxangxojn en Marino."

"Cxu vi havas la saman intendanton?"

"Tio estas eble la sola sxangxo, kiun mi faris. Mi decidis, ne havi plu en mia servo liberigitajn servutulojn, antauxajn hejmservistojn, aux almenaux ne konfidi al ili oficojn, kie estas respondeco. (Arkadio montris Petron per la okuloj). "Il est libre en effet", rimarkis Nikolao Petrovicx duonvocxe, "sed li ja estas lakeo. Mia nuna intendanto estas burgxo, li sxajnas brava homo. Li ricevas salajron de ducent kvindek rubloj jare. Cetere", aldonis Nikolao Petrovicx, frotante la frunton kaj brovojn per la mano, kion li faris cxiam, kiam li estis konfuzita, "mi jxus diris al vi, ke vi ne trovos grandajn sxangxojn en Marino... Tio estas ne tute gxusta. Mi devas antauxsciigi vin, kvankam..."

Li haltis por unu momento kaj dauxrigis france.

"Severa moralisto trovos mian sincerecon nekonvena, sed unue tion oni ne povas kasxi, kaj due, kiel vi scias, mi cxiam havis miajn proprajn principojn pri la rilatoj inter patro kaj filo. Cetere, vi certe havos la rajton kondamni min... En mia agxo... Unuvorte cxi tiu... cxi tiu knabino, pri kiu vi kredeble jam auxdis..."

"Fenicxka?" sengxene demandis Arkadio.

Nikolao Petrovicx rugxigxis.

"Ne diru sxian nomon lauxte, mi petas vin... jes... sxi logxas nun cxe mi. Mi lokis sxin en la domo... tie estis du malgrandaj cxambroj. Cetere, cxion cxi oni povas sxangxi..."

"Kial, kara patro, mi petas vin..."

"Via amiko gastos cxe ni... gxene estos..."

"Pro Bazarov vi ne bezonas maltrankviligxi. Li estas super tio."

"Pro vi, fine", diris Nikolao Petrovicx. "Bedauxrinde la flankdomo ne estas en bona stato."

"Mi petas vin, patro", interrompis Arkadio - "vi kvazaux konfesas kulpon, hontu."

"Certe mi devus honti", respondis Nikolao Petrovicx, pli kaj pli rugxigxante.

"Lasu, patro, mi petas vin!" Arkadio amike ekridetis. "Pri kio li senkulpigas sin!" pensis la juna homo, kaj sento de indulgo kaj amo al la bona kaj malforta patro, miksita kun sento de sekreta supereco, plenigis lian animon. "Lasu, mi petas vin", ripetis li, nevole gxuante la konscion pri la propraj progresemo kaj sendependeco.

Nikolao Petrovicx ekrigardis lin el sub la fingroj de l' mano, per kiu li frotis sian frunton, kaj io pikis lian koron... Sed li tuj akuzis sin mem.

"Jen komencigxas jam niaj kampoj", ekparolis li post longa silento.

"Kaj rekte antaux ni estas nia arbaro, sxajnas al mi?" demandis Arkadio.

"Jes, nia. Sed mi gxin vendis. En la nuna jaro oni hakos gxin."

"Kial vi vendis gxin?"

"Mi bezonis monon; krom tio cxi tiu tero apartenos baldaux al la kamparanoj."

"Kiuj ne pagas al vi la luopagon."

"Tio estas ilia afero: cetere venos ja iam tempo, kiam ili pagos."

"Bela arbaro, domagxe estas", rimarkis Arkadio, kaj komencis cxirkauxrigardi.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза