Читаем Patroj kaj filoj полностью

Eniris homo sesdekjara, blankhara, malgrasa kaj alta, en kasxtankolora frako kun kupraj butonoj kaj kun roza tuko sur la kolo. Li ekridetis, kisis la manon de Arkadio, kaj salutinte la gaston, reiris al la pordo kaj metis la manojn sur la dorso.

"Jen li, Prokoficx", komencis Nikolao Petrovicx. "Fine li venis al ni... Kia vi trovas lin?"

"En plej bona stato", respondis la maljunulo kaj ree ekridetis, sed tuj li sulkigis siajn densajn brovojn. "Cxu vi ordonas prepari la tablon?" demandis li, kun grava mieno.

"Jes, mi petas vin. Sed cxu vi ne iros antauxe en vian cxambron, Eugeno Vasilicx?"

"Ne, mi dankas. Ordonu nur porti tien mian valizon kaj cxi tiun vestacxon", aldonis li, demetante sian kitelon.

"Tre bone. Prokoficx, prenu la mantelon de l' sinjoro."

Prokoficx, ne sen miro, prenis per ambaux manoj la "vestacxon", de Bazarov kaj alte levinte gxin super la kapo, foriris sur la pintoj de la piedfingroj.

"Kaj vi, Arkadio, cxu vi ne volas por unu momento iri en vian cxambron!"

"Jes, mi devas min iom purigi", respondis Arkadio kaj sin direktis al la pordo, sed en la sama momento eniris en la salonon homo de meza kresko, vestita per longa angla suit, malalta kravato laux la lasta modo kaj lakitaj duonsxuoj. Tio estis Pauxlo Petrovicx Kirsanov. Li sxajnis kvardekkvinjara: liaj mallonge tonditaj grizaj haroj havis la brilon de nova argxento; lia vizagxo, iom galkolora, sed sen sulkoj, ekstreme regula kaj pura, estis kvazaux cxizita de lerta artisto. Oni tuj konstatis, ke iam li certe estis tre bela: precipe rimarkindaj estis liaj brilaj, nigraj ovalaj okuloj. La tuta aspekto de la onklo de Arkadio konservis ankoraux la harmonion de la juneco kaj tiun emon supren, for de la tero, kiu ordinare malaperas post la dudeka jaro.

Pauxlo Petrovicx eltiris el la posxo de la pantalono sian belan manon kun longaj rozaj ungoj, manon, kiu sxajnis ankoraux pli bela de la negxa blanka manumo, butonumita per granda opalo, kaj etendis gxin al la nevo. Plenuminte antauxe la europan "sxake hands", li trifoje, ruse, kisis lin, tio estas trifoje tusxetis liajn vangojn per siaj parfumitaj lipharoj kaj diris:

"Bonvenon al vi!"

Nikolao Petrovicx prezentis lin al Bazarov: Pauxlo Petrovicx iom klinis sian flekseblan korpon kaj ekridetis, sed la manon li ne etendis kaj ecx remetis gxin en la posxon.

"Mi jam komencis pensi, ke vi ne venos hodiaux", ekparolis li per agrabla vocxo, afable balancigxante, movante la sxultrojn kaj montrante la belegajn dentojn... "Cxu io okazis dum la vojo?"

"Nenio", respondis Arkadio, "ni simple ne tre rapidis. Nun ni estas malsataj kiel lupoj. Rapidigu Prokoficxon, kara patro, kaj mi tuj revenos."

"Atendu, mi iros kun vi", ekkriis Bazarov, subite salte levigxante de la kanapo. Ambaux junuloj eliris.

"Kiu li estas!" demandis Pauxlo Petrovicx.

"Amiko de Arkasxa, tre inteligenta homo, laux lia diro."

"Cxu li gastos cxe ni?"

"Jes, jes."

Pauxlo Petrovicx frapis la tablon per la ungoj:

"Mi trovas, ke Arkadio s'est degourdi", rimarkis li, "mi estas kontenta, ke li revenis."

Cxe la vespermangxo oni malmulte parolis. Precipe Bazarov diris preskaux nenion, sed mangxis multe. Nikolao Petrovicx rakontis diversajn okazojn el sia farmvivo, kiel li nomis gxin, esprimis sian opinion pri la reformoj, projektataj de la registaro, pri la komitatoj, deputatoj, pri la neceso de terkulturaj masxinoj k. t. p. Pauxlo Petrovicx malrapide promenis tien kaj reen en la mangxocxambro (li neniam vespermangxis), de tempo al tempo trinkante kelke da gutoj el pokalo, plenigita per rugxa vino, kaj ankoraux pli malofte komunikante sian rimarkon aux, pli gxuste, ekkrion, kiel - "a, eh, hm!." Arkadio rakontis kelke da peterburgaj novajxoj, sed li sentis sin iom gxenata, kiel ordinare juna homo, kiu antaux nelonge cxesis esti infano kaj revenis en la lokon, kie oni rigardas lin kiel infanon kaj kondutas kun li, kiel kun infano. Li senbezone plilongigis la frazojn, evitis la vorton "pacxjo", kaj ecx unufoje anstatauxigis gxin per "patro", kion li tamen elparolis, tra la dentoj: kun afektita indiferenteco versxis al si en glason multe pli da vino, ol li deziris da gxi, kaj trinkis cxiom. Prokoficx ne deturnis de li la okulojn kaj ne cxesis movi la lipojn, kvazaux macxante ion. Post la vespermangxo cxiuj tuj disiris.

"Ia strangulo estas via onklo", diris al Arkadio Bazarov sidante en negligxa vesto cxe lia lito kaj fumante mallongan pipon. Kia eleganteco en kamparo! Kaj la ungoj, ungoj! Oni povus sendi ilin en ekspozicion!"

"Vi ne scias", respondis Arkadio, "li estis leono en sia tempo, mi iam rakontos al vi lian historion. Li estis belulo, turnis la kapojn al la virinoj."

"Jen la kauxzo! Li rememoras ankoraux la bonan tempon. Bedauxrinde, neniun li povas cxarmi cxi tie. Mi sencxese rigardis lin: kiajn kolumojn li havas, kvazaux marmorajn, kaj la mentono, kiel bele gxi estas razita. Arkadio Nikolaicx, tio ja estas ridinda?"

"Eble. Sed, vere, li estas tre bona homo."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза