Читаем Patroj kaj filoj полностью

Arkadio rapide turnis la okulojn al la patro. "Senkauxze sxi hontas. Unue, vi ja konas mian pensmanieron (al Arkadio agrable estis diri cxi tiujn vortojn), kaj due, mi tute ne volas ecx en plej malgranda bagatelo gxeni vian vivon, viajn kutimojn. Krom tio, mi estas certa, ke vi ne povis fari malbonan elekton; se vi permesis al sxi vivi sub la sama tegmento, sekve sxi meritas tion; en cxiu okazo, filo ne estas jugxanto de sia patro kaj precipe de tia patro, kia, kiel vi, neniam kaj en nenio gxenis mian liberecon."

La vocxo de Arkadio en la komenco tremis: li sentis sin grandanima, sed samtempe li komprenis, ke li kvazaux donas lecionon al sia patro; sed la sono de la propraj vortoj forte impresas la homon, kaj Arkadio diris la lastajn vortojn firme, ecx kun iom da deklamo.

"Dankon, Arkasxa", diris Nikolao Petrovicx per surda vocxo, kaj ree frotante la frunton kaj brovojn per la fingroj. "Viaj supozoj efektive estas bravaj: certe, se la knabino ne meritus... Tio ne estas simpla kaprico. Ne facile estas al mi paroli kun vi pri tio; sed vi komprenas, ke malfacile estis al sxi aperi cxi tie antaux vi, precipe en la unua tago post via veno."

"En tia okazo mi mem iros al sxi", ekkriis Arkadio kun nova afluo de grandanimaj sentoj, kaj salte levigxis de la segxo. "Mi klarigos al sxi, ke sxi tute ne bezonas honti antaux mi."

Ankaux Nikolao Petrovicx levigxis.

"Arkadio", komencis li, "mi petas vin... ne eble estas... tie... Mi ne antauxsciigis al vi..."

Sed Arkadio ne auxskultis plu kaj forkuris de la teraso. Nikolao Petrovicx sekvis lin per la okuloj kaj konfuzita falis sur la segxon. Lia koro ektremis... Cxu prezentis sin en tiu momento antaux liaj okuloj la neevitebla strangeco de la estontaj rilatoj inter li kaj la filo, cxu li konsciis, ke eble pli grandan estimon al li montrus Arkadio, se li tute ne tusxus la aferon, cxu li riprocxis al si mem sian malfortecon? - malfacile estas diri; cxiuj cxi sentoj neklare aperis en lia konscio, la rugxo ne forlasis lian vizagxon kaj lia koro tremis.

Eksonis rapidaj pasxoj, kaj Arkadio suriris la terason.

"Ni konigxis, patro!" ekkriis li kun esprimo de amika kaj bonkora triumfo sur la vizagxo. "Fedosia Nikolavna efektive ne tute bone fartas hodiaux kaj venos iom poste. Sed kial vi ne diris al mi, ke mi havas fraton? Jam hieraux vespere mi kisus lin, kiel mi kisis lin hodiaux."

Nikolao Petrovicx volis ion diri, volis sin levi kaj malfermi la brakojn... Arkadio sin jxetis al lia kolo.

"Kio? Vi ree kisas unu la alian?" eksonis post ili la vocxo de Pauxlo Petrovicx.

La patro kaj la filo egale ekgxojis, vidante lin en tiu momento; ekzistas kortusxantaj situacioj, kies finon tamen oni deziras vidi plej baldaux.

"Kio mirigas vin?" gaje diris Nikolao Petrovicx. "Arkasxa fine revenis al mi... Mi ne havis ankoraux suficxe da tempo, de la hierauxa tago, sate rigardi lin."

"Mi tute ne miras", rimarkis Pauxlo Petrovicx, "mi ecx mem volonte cxirkauxprenus lin."

Arkadio proksimigxis al la onklo kaj ree eksentis sur la vangoj la tusxon de liaj bonodoraj lipharoj. Pauxlo Petrovicx sidigxis cxe la tablo. Li portis elegantan matenan kostumon laux la angla gusto; lian kapon ornamis malgranda fezo. Cxi tiu fezo kaj nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo; sed la rigida kolumo de la cxemizo kun ordinara senkompateco sin apogis je razita mentono; estas vere, ke la cxemizo ne estis blanka, sed multkolora, kiel konvenas por la matena tualeto.

"Kie estas via nova amiko?" demandis li Arkadion.

"Li ne estas hejme; li ordinare frue levigxas kaj promenas. Sed mi petas vin, tute lin ne atentu; li ne amas ceremoniojn."

"Jes, tion oni vidas." Pauxlo Petrovicx komencis, ne rapidante, sxmiri panon per butero. "Cxu li longe gastos cxe ni?"

"Mi ne scias. Li haltis cxe ni survoje al la patro."

"Kie logxas lia patro?"

"En nia gubernio, okdek verstojn de tie cxi. Li havas tie malgrandan bienon. Li estis iam regimenta doktoro."

"Te... te... te... Mi sencxese demandis min mem, kie mi auxdis cxi tiun nomon: Bazarov?... Nikolao, cxu vi rememoras, en la divizio de nia patro estis kuracisto Bazarov!"

"Sxajnas, jes."

"Certe, certe. Do tiu kuracisto estas lia patro. Hm!" Pauxlo Petrovicx ekmovis la lipharojn. "Kaj sinjoro Bazarov mem, kio li estas?" demandis li malrapide.

"Kio estas Bazarov?" Arkadio ekridetis. "Se vi deziras, onklo, mi diros al vi, kio li estas efektive."

"Mi petas vin, nevo."

"Li estas nihilisto."

"Kio!" demandis Nikolao Petrovicx, kaj Pauxlo Petrovicx levis la trancxilon kun peco da butero sur gxia ekstremo kaj restis senmova.

"Li estas nihilisto", ripetis Arkadio.

"Nihilisto", diris Nikolao Petrovicx. "La vorto devenas de la latina nihil, nenio, kiom mi povas jugxi; do gxi signifas homon, kiu... nenion sxatas!"

"Diru: kiu nenion respektas", interrompis Pauxlo Petrovicx kaj rekomencis sxmiri la panon.

"Kiu rigardas cxion de kritika vidpunkto", rimarkis Arkadio.

"Cxu tio ne estas la samo?" demandis Pauxlo Petrovicx.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза