Читаем Patroj kaj filoj полностью

Pauxlo Petrovicx Kirsanov estis komence edukata en la patra domo, same kiel lia pli juna frato, Nikolao, poste en la Instituto de l' pagxioj. De la plej junaj jaroj li estis rimarkinde bela; li estis memfida, iom sxercema kaj iel kokete kolerema - li ne povis ne placxi. Li komencis aperi cxie, kiam li fari gxis oficiro. Cxie oni akceptis lin kun malfermitaj brakoj, li estis dorlotata, trouzis sian sukceson, faris diversajn frenezajxojn, sed ecx tio ne malutilis lin. La virinoj perdis la kapon pro l' amo al li, la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin. Li logxis, kiel ni jam diris, kune kun la frato, kiun li amis sincere, kvankam li tute ne similis lin. Nikolao Petrovicx iom lamis, havis malgrandan vizagxon kun agrablaj, sed iom malgxojaj trajtoj, malgrandajn nigrajn okulojn, kaj molajn maldensajn harojn; li ne estis diligenta, sed volonte legis kaj evitis la societon. Pauxlo Petrovicx neniun vesperon pasigis hejme, estis fama per siaj kuragxo kaj korpa lerteco (li estis la unua, kiu enkondukis la modon de la gimnastikaj ekzercoj inter la eleganta junularo) kaj tralegis ne pli multe, ol kvar, kvin francajn librojn. Dudekok-jara li jam estis kapitano; brila kariero estis malfermita al li. Subite cxio sxangxigxis.

Oni memoras ankoraux hodiaux en Peterburgo la princinon R. En la tempo, pri kiu ni parolas, sxi sin montris iafoje en la peterburga societo. Sxi havis bone edukitan kaj bonmanieran edzon, sed iom malsagxan, kaj ne havis infanojn. Sxi subite for vojagxadis eksterlandon, subite revenadis Rusujon, entute vivis strangan vivon. Sxi havis famon de senpripensa koketulino, kun fervoro sin donis al cxiuj plezuroj, dancis gxis falo, ridis kaj sxercis kun junuloj, kiujn sxi akceptis antaux la tagmangxo en la duonlumo de sia salono, kaj nokte sxi ploris kaj pregxis, ne povante ie ajn trovi trankvilon. Ofte gxis la mateno sxi kuris en sia cxambro, malespere tordante la manojn, aux sidis, pala kaj tremanta antaux psalmaro. Venis la tago, kaj jen subite sxi ree farigxis eleganta sinjorino, ree faris vizitojn, ridis, babilis kaj sin jxetis renkonte al cxio, kio povis doni al sxi plej malgrandan distrajxon. Sxia korpo estis admirinde gracia; sxia harligo de ora koloro kaj peza kiel oro, falis gxis la genuoj, sed neniu povus sxin nomi belulino. En sxia tuta vizagxo belaj estis nur la okuloj, kaj ecx ne la okuloj mem - ili estis ne grandaj kaj grizaj - sed ilia rigardo rapida kaj profunda, senzorga gxis braveco kaj meditema gxis malespero - enigma rigardo. Io eksterordinara brilis en sxi ecx tiam, kiam sxia lango babilis vortojn plej sensignifajn. Sxi sin vestis tre elegante.

Pauxlo Petrovicx renkontis sxin en balo, dancis kun sxi mazurkon, dum kiu li ne diris ecx unu prudentan vorton, kaj pasie ekamis sxin. Kutiminta al la venkoj, li ankaux tie cxi rapide atingis la celon; sed la facileco de la triumfo ne malvarmigis lin. Kontrauxe: li ankoraux pli dolore, pli forte krocxigxis al cxi tiu virino, en kiu, ecx en la momento, kiam sxi sin donis tuta, cxiam restis ankoraux io kasxita kaj ne atingebla, kien neniu povis penetri. Kio estis sur la fundo de cxi tiu koro? Dio sola povas tion scii. Sxajnis, ke sxin regas iaj sekretaj kaj de sxi mem ne konataj fortoj; ili ludis kun sxi, kiel ili volis; sxia malgranda inteligenteco ne povis kontrauxstari iliajn kapricojn. Sxia tuta konduto prezentis vicon de nekonsekvencaj agoj; la solajn leterojn, kiuj povus veki la suspekton de sxia edzo, sxi skribis al homo, preskaux fremda al sxi; kiam sxi amis, sxia amo spiris malgxojon: sxi ne ridis kaj ne sxercis plu kun tiu, kiun sxi elektis, auxskultis kaj rigardis lin kvazaux kun miro. Iafoje, plej ofte subite, cxi tiu miro farigxis malvarma teruro; sxia vizagxo prenis senvivan sovagxan esprimon; sxi sin sxlosis en la dormocxambro kaj la cxambristino, almetinte la orelon al la seruro, povis auxdi sxiajn haltigatajn ploregojn. Pli ol unu fojon, revenante hejmen de amkunveno, Kirsanov sentis en la koro la mordantan maldolcxon, kiu naskigxas post definitiva malsukceso. "Kion plu mi deziras?" demandis li sin mem, kaj lia koro cxiam sopiris al io. Foje li donacis al sxi ringon kun sxtono, sur kiu estis gravurita sfinkso.

"Kio gxi estas!" demandis sxi, "sfinkso?"

"Jes", respondis li, "kaj la sfinkso estas vi."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза