Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Kial mi devas akcepti ilin? Kaj al kio mi devas kredi? Se oni diras al mi ion sagxan, mi konsentas, jen estas cxio."

"La germanoj do cxiam diras ion sagxan?" demandis Pauxlo Petrovicx, kaj lia vizagxo prenis tiel indiferentan kaj meditan esprimon, kvazaux li tuta dronus en io supertera.

"Ne cxiuj", respondis Bazarov kun haltigata oscedo, kvazaux dezirante montri, ke li ne volas dauxrigi la diskuton. Pauxlo Petrovicx ekrigardis Arkadion, kvazaux por komprenigi al li: Oni ne povas nei, ke via amiko estas gxentila homo.

"Kio koncernas min", rekomencis li, ne sen iom da peno: "mi devas humile konfesi, ke mi ne amas la germanojn. Pri la rusaj germanoj mi ecx ne parolas; oni ja scias, kiaj birdoj ili estas. Sed ecx la germanaj germanoj ne gxuas mian sxaton. Iam ili estis ankoraux tolereblaj: ili havis homojn, kiaj Scxiller, Goethe... Mia frato alte sxatas cxi tiujn verkistojn... Sed nun ili havas nur iajn hxemiistojn kaj materialistojn..."

"Bona hxemiisto estas pli utila, ol plej bona poeto", interrompis Bazarov.

"Vere?" diris Pauxlo Petrovicx kaj kvazaux ekdormante, iomete levis la brovojn. "Do la arto sxajnas al vi tute senvalora?"

"La arto akiri monon, aux ne ekzistas plu la hemorojdoj!" ekkriis Bazarov kun malestima rideto.

"Perfekte. Jen kiel vi bonvolas sxerci. Vi do cxion neas? Bone. Vi do kredas sole je la scienco?"

"Mi jam havis la honoron diri al vi, ke mi kredas je nenio; kaj kio estas la scienco - la scienco gxenerale? Ekzistas sciencoj, same kiel metioj, profesioj; sed la scienco en la senco gxenerala tute ne ekzistas."

"Tre bone. Kaj koncerne la aliajn principojn, akceptitajn en la homaj rilatoj, vi havas la saman nean opinion?"

"Cxu tio estas jugxa esploro?" demandis Bazarov.

Pauxlo Petrovicx iom paligxis... Nikolao Petrovicx opiniis necesa sin miksi en la diskuton.

"Jam ni pli detale parolos pri cxi tiu temo kun vi, kara Eugeno Vasilicx; ni ekscios vian opinion, kaj klarigos nian. Kio koncernas min persone, mi tre gxojas, ke vi okupas vin per la natursciencoj. Mi auxdis, ke Liebig faris rimarkindajn eltrovojn pri la sterkado de la tero. Vi povas helpi min en miaj agronomiaj laboroj: vi povas doni al mi utilan konsilon."

"Mi estas al via dispono, Nikolao Petrovicx: sed dume ni lasu Liebigon. Antaux ol oni prenas libron en la manojn, oni devas lerni legi, kaj ni ne scias ankoraux la abc."

Nu, mi vidas, ke vere vi estas nihilisto, pensis Nikolao Petrovicx. "Tamen, ne rifuzu al mi viajn servojn en okazo de bezono", aldonis li vocxe. "Kaj nun, frato, tempo venis por ni interparoli kun la intendanto."

Pauxlo Petrovicx sin levis de la segxo.

"Jes", diris li, rigardante neniun, "malbone estas travivi kvar, kvin jarojn en la kamparo, malproksime de la grandaj spiritoj! Oni baldaux farigxas malsagxulo. Oni penas ne forgesi tion, kion oni instruis al ni, sed, ho ve, venas tago, kiam montrigas, ke cxio cxi estas malsagxajxo, kaj oni diras al ni, ke la prudentaj homoj ne plu sin okupas per tiaj sensignifaj aferoj kaj ke ni estas malprogresemaj homoj. Kion fari! Sxajnas, ke la junularo estas nun pli sagxa, ol ni."

Pauxlo Petrovicx malrapide sin turnis sur la kalkanumoj kaj malrapide eliris. Nikolao Petrovicx sekvis lin.

"Cxu li cxiam estas tia?" demandis malvarme Bazarov Arkadion, tuj kiam la pordo fermigxis post ambaux fratoj.

"Auskultu, Eugeno, vi estis tro kruda por li", diris Arkadio. "Vi lin ofendis."

"Cxu vere? Eble mi devas dorloti ilin, cxi tiujn provincajn aristokratojn! Cxio estas nur memamo, kutimoj de leono, afekteco. Kial li ne dauxrigis sian rolon en Peterburgo, se tia estas lia naturo... cetere, Dio benu lin! Mi trovis maloftan ekzempleron de dytiscus marginatus, cxu vi konas la specon? Mi montros gxin al vi."

"Mi promesis al vi rakonti lian historion", komencis Arkadio.

"La historion de la skarabo?"

"Lasu, Eugeno. La historion de mia onklo. Vi vidos, ke li ne estas tia homo, kia vi lin imagas. Li meritas kompaton, ne ridon."

"Mi ne kontrauxdiras; sed vi lasu lin."

"Oni devas esti justa, Eugeno."

"De kie tia konkludo?"

"Mi petas vin, auxskultu..."

Arkadio rakontis al li la historion de sia onklo. La leganto trovos gxin en la sekvanta cxapitro.

Cxapitro VII

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза