Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Ne, ne la samo. Nihilisto estas homo, kiu klinas la kapon antaux neniu auxtoritato, kiu akceptas neniun principon sen esploro, kiel ajn granda estas la respekto, kiun gxuas cxi tiu principo."

"Kaj vi trovas, ke tio estas bona?" interrompis Pauxlo Petrovicx.

"Tio dependas de la persono, onklo. Por unu tio estas bona, kaj por alia, kontrauxe, tre malbona."

"Jen kio. Nu, mi vidas, ke tio estas ekster nia kompreno. Ni, homoj de la malnova tempo, ni opinias, ke sen principoj (Pauxlo Petrovicx elparolis cxi tiun vorton mole, laux la franca maniero; Arkadio, kontrauxe, malmole, forte akcentante la unuan silabon), sen principoj, akceptitaj, kiel vi diras, blinde, sen esploro, oni ne povas fari unu pasxon, ekspiri. Vous avez cxange tout cela, donu al vi Dio sanon kaj la rangon de generalo, kaj ni nur admiros vin, sinjoroj... kiel vi diras!"

"Nihilistoj", respondis Arkadio, akcentante cxiun silabon. "Jes. Iam estis hegelistoj, kaj nun nihilistoj. Ni vidos, kiel vi ekzistos en malplenajxo, en senaera spaco; kaj nun sonorigu, mi petas vin, frato Nikolao Petrovicx, jam estas tempo por mi trinki la kakaon."

Nikolao Petrovicx sonorigis kaj ekkriis: "Dunjasxa!"

Sed anstataux Dunjasxa sur la terason venis Fenicxka mem. Tio estis juna virino, dudektrijara, blanka kaj rondeta, kun malhelaj haroj kaj okuloj, kun rugxaj kaj plenaj lipoj, kiel tiuj de infano kaj kun malgrandaj delikataj manoj. Sxi portis puran perkalan veston; blua nova tuko malpeze kusxis sur sxaj rondaj sxultroj. Sxi portis grandan tason da kakao kaj metinte gxin antaux Pauxlo Petrovicx, rugxigxis: varma sango disfluis kiel rugxa ondo sub la maldika hauxto de sxia aminda vizagxo. Sxajnis, ke sxi riprocxas al si, ke sxi venis, kaj samtempe, sxi kvazaux sentis, ke sxi havas la rajton veni.

Pauxlo Petrovicx severe sulkigis la brovojn, kaj Nikolao Petrovicx konfuzigxis.

"Bonan tagon, Fenicxka", diris li tra la dentoj.

"Bonan tagon", respondis sxi per nelauxta, sed sonora vocxo, kaj foriris malrapide, jxetinte ne rimarkate rigardon al Arkadio kiu amike ridetis al sxi. Sxi pasxis iom balancigxante, sed ankaux tio estis beleta cxe sxi.

Sur la teraso dum kelke da minutoj regis silento. Pauxlo Petrovicx trinkis sian kakaon, kaj subite li levis la kapon. "Jen la sinjoro nihilisto kompleze iras al ni", diris li duonvocxe.

Efektive, en la gxardeno iris Bazarov, transpasxante la florbedojn. Lia tola palto kaj pantalono estis malpurigitaj de koto; marcxa krocxa vegetajxo serpente cxirkauxis la supron de lia malnova, ronda cxapelo; en la dekstra mano li tenis malgrandan sakon; en la sako movigxis io vivanta. Li rapide proksimigxis al la teraso, iom klinis la kapon kaj diris:

"Bonan tagon, sinjoroj; pardonu, ke mi venas malfrue; mi tuj revenos; mi devas loki ien miajn kaptitojn."

"Kion vi havas, hirudojn?" demandis Pauxlo Petrovicx.

"Ne, ranojn."

"Cxu vi mangxas aux edukas ilin?"

"Ili servas al mi por eksperimentoj", indiferente diris Bazarov kaj iris en la domon.

"Li trancxos ilin", diris Pauxlo Petrovicx. "Li ne kredas je la principoj, sed kredas je la ranoj."

Arkadio kompate rigardis la onklon; Nikolao Petrovicx levis kasxe la sxultrojn. Pauxlo Petrovicx mem rimarkis, ke lia spritajxo malsukcesis kaj komencis paroli pri la terkulturaj aferoj kaj pri la nova intendanto, kiu plendis al li, ke la servisto Foma "dibocxas", kaj tauxgas por nenio. "Tia Ezopo li estas", diris la intendanto, "cxie li akiris malbonan famon, servas ne longe kaj foriras kun sia malsagxeco."

Cxapitro VI

Bazarov revenis, sidigxis cxe la tablo kaj komencis rapide trinki teon. Ambaux fratoj silente rigardis unu la alian, kaj Arkadio kasxate rigardis jen la patron, jen la onklon.

"Cxu vi estis malproksime?" demandis fine Nikolao Petrovicx.

"Cxe la marcxo, apud la tremola arbaro. Mi fortimigis kvin, ses skolopojn; vi povas mortpafi ilin, Arkadio."

"Kaj vi ne cxasas?"

"Ne".

"Cxu vi vin okupas speciale per la fiziko?" demandis siavice Pauxlo Petrovicx.

"Per la fiziko, jes. Gxenerale per la natursciencoj."

"Oni diras, ke la gxermanoj en la lastaj jaroj faris grandajn progresojn en tiuj cxi sciencoj."

"Jes, la germanoj estas niaj instruantoj en ili", respondis indiferente Bazarov.

La formon "gxermanoj", malofte uzatan en la rusa lingvo, Pauxlo, Petrovicx uzis en ironia senco, sed neniu rimarkis la spritajxon.

"Vi tiel alte sxatas la germanojn?" diris Pauxlo Petrovicx kun afektita gxentileco. Li komencis senti sekretan inciton. Lia aristokrata naturo ne povis toleri la plenan indiferentecon de Bazarov. Cxi tiu filo de kuracisto ne sole ne sentis sin gxenata, li ecx respondis seke kaj nevolonte, kaj en la sono de lia vocxo estis auxdebla io kruda, preskaux malrespekta.

"La tieaj scienculoj estas bravaj homoj."

"Jes, jes. Pri la rusaj scienculoj via opinio ne estas kredeble same flata?"

"Vi eble estas prava."

"Via senpartieco estas tre lauxdinda", diris Pauxlo, Petrovicx, sin rektigante kaj jxetante la kapon iom posten... "Sed Arkadio Nikolaicx jxus rakontis al ni, ke vi akceptas neniun auxtoritaton? Vi ne kredas je ili?"

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза