Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Mi?" demandis sxi kaj malrapide levis al li enigman rigardon. "Cxu vi scias, ke tio tre flatas min?" aldonis sxi kun delikata rideto, kaj sxiaj okuloj rigardis same strange. Pauxlo Petrovicx suferis ecx tiam, kiam la princino R. lin amis; sed kiam sxi farigxis malvarma por li, kaj tio okazis baldaux, li preskaux frenezigxis. Jxaluzo mangxegis lin, li ne lasis sxin trankvila, kaj cxie sekvis sxin; lia sencxesa persekuto sxin tedis kaj sxi forveturis eksterlandon. Pauxlo Petrovicx eksigxis el la armeo malgraux la petoj de la amikoj, malgraux la admonoj de la superuloj, kaj forveturis por sekvi la princinon; kvar jarojn li pasigis en fremdaj landoj jen sekvante sxin, jen forlasante sxin kun la intenco ne plu sxin revidi. Li hontis antaux si mem, li indignis pro la propra malforteco... sed nenio helpis. Sxia bildo, cxi tiu nekomprenebla, preskaux sensenca, sed cxarma bildo tro profunde enigxis en lian koron. En Badeno iliaj rilatoj rekomencigxis preskaux kiel antauxe. Antauxvidante neeviteblan disigxon, li deziris almenaux resti sxia amiko, kvazaux amikeco kun tia virino estus ebla... Sxi sekrete forlasis Badenon, kaj de tiu tempo cxiam evitis Pauxlon. Li revenis Rusujon, penis ekvivi la antauxan vivon, sed ne povis reveni sur la iaman vojon. Kvazaux venenita li vagis de loko al loko; li ankoraux faris vizitojn, konservis cxiujn kutimojn de eleganta sinjoro; li povis sin glori per du, tri novaj venkoj; sed li esperis plu nenion de si mem, de aliaj, kaj nenion entreprenis. Li maljunigxis, grizigxis; bezono farigxis por li sidi vespere en la klubo, kie, mangxata de la galo kaj enuo, li indiferente disputis en societo de frauxloj, - cxio cxi, kiel oni scias, estas malbona signo. Pri edzigxo li kompreneble ne pensis. Dek jaroj pasis tiamaniere, unutone, senfrukte kaj rapide, terure rapide. Nenie la tempo kuras tiel rapide, kiel en Rusujo; en la malliberejo, oni diras, gxi kuras ankoraux pli rapide. Foje, dum tagmangxo en la klubo Pauxlo Petrovicx eksciis pri la morto de la princino R. Sxi mortis en Parizo en stato proksima de frenezo. Li levigxis de la tablo kaj longe pasxis en la cxambroj de la klubo, haltante kvazaux sxtonigita apud la tabloj de la kartludantoj, sed ne revenis hejmen pli frue, ol ordinare. Post iom da tempo li ricevis paketon, adresitan al lia nomo: en gxi estis la ringo, kiun li donis al la princino. Sxi trastrekis la sfinkson per krucforma linio kaj petis, ke oni diru al li, ke la kruco estas la solvo de la enigmo. Tio okazis en la komenco de la jaro 1848a, en la sama tempo, kiam Nikolao Petrovicx, perdinte la edzinon, venis Peterburgon. Pauxlo Petrovicx preskaux ne vidis la fraton de la tempo, kiam Nikolao Petrovicx eklogxis en la kamparo: la edzigxo de la lasta koincidis kun la unuaj tagoj de la rilatoj de Pauxlo Petrovicx kun la princino. Reveninte de la fremdaj landoj, li vizitis Nikolaon Petrovicx kun la intenco gasti cxe li du, tri monatojn kaj gxui lian felicxon, sed li restis de li nur unu semajnon. La diferenco en la situacio de ambaux fratoj estis tiam tro granda. En la jaro 1848a la diferenco malgrandigxis: Nikolao Petrovicx perdis la edzinon, Pauxlo Petrovicx la rememorojn; post la morto de la princino li penis ne pensi pri sxi. Sed Nikolao Petrovicx havis la senton de regule pasigita vivo: lia filo kreskis antaux liaj okuloj; Pauxlo, kontrauxe, malgxoja frauxlo, komencis la krepuskan periodon de la vivo, periodon de bedauxroj, similaj al esperoj, de esperoj similaj al bedauxroj, kiam la juneco jam pasis kaj la maljuneco ankoraux ne komencigxis. Cxi tiu tempo estis pli malfacila por Pauxlo Petrovicx ol por iu ajn: perdinte sian estintecon, li perdis cxion. "Mi ne invitas vin nun en Marinon", diris al li foje Nikolao Petrovicx (li donis cxi tiun nomon al sia bieno por honori la edzinon), "vi enuis tie, kiam Mario vivis ankoraux, kaj nun?" "Mi tiam estis ankoraux malsagxa kaj vanta", respondis Pauxlo Petrovicx, "nun se ne pli sagxa, mi estas pli trankvila. Kontrauxe, se vi permesas, mi estas preta nun resti de vi por cxiam."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза