Читаем Patroj kaj filoj полностью

Pauxlo Petrovicx ne longe cxeestis la interparolon de la frato kun la intendanto, alta kaj malgrasa homo, kun dolcxa vocxo de ftizulo kaj kun ruzaj okuloj, kiu cxiujn rimarkojn de Nikolao Petrovicx respondis per: "Kompreneble, konata afero!" kaj penis prezenti la kamparanojn kiel drinkulojn kaj sxtelistojn. La nova maniero administri la bienon knaris kiel nesxmirita rado, krakis kiel meblo, farita de kampara lignajxisto el malseka ligno. Nikolao Petrovicx ne perdis la kuragxon, sed ofte sopiris kaj meditis: li sentis, ke sen mono la afero ne iros bone, kaj monon li preskaux ne havis plu. Arkadio diris la veron: Pauxlo Petrovicx pli ol unu fojon helpis la fraton; pli ol unu fojon, vidante kiel li vane rompas al si la kapon, sercxante rimedon sin savi el embaraso, Pauxlo Patrovicx malrapide proksimigxis al la fenestro kaj, metinte la manojn en la posxojn, murmuretis tra la dentoj: "Mais je puis vous donner de l'argent", kaj donis al li monon; sed cxi tiun fojon li mem havis nenion, li do preferis foriri. La disputoj pri la administrado de la bieno cxiam enuigis lin; cetere, al li cxiam sxajnis, ke Nikolao Petrovicx malgraux tutaj siaj fervoro kaj diligenteco, alpasxas al la afero ne de la gxusta flanko; sed montri, en kio estas la eraro de Nikolao Petrovicx, li ne povus. "Mia frato, ne estas suficxe praktika", diris li al si mem, "oni trompas lin." Nikolao Petrovicx, kontrauxe, havis altan opinion pri la praktikaj kapabloj de Pauxlo Petrovicx kaj cxiam petis de li konsilon. "Mi estas homo mola, malforta, la tutan vivon mi pasigis malproksime de la mondo", ofte diris li, "vi, kontrauxe, tiel multe vivis kun la homoj, vi bone konas ilin: vi havas aglan rigardon." Pauxlo Petrovicx, responde al tiaj vortoj, nur deturnis sin, sed li ne senigis la fraton de la iluzio.

Lasinte Nikolaon Petrovicx en la kabineto, li iris en la koridoron, kiu apartigis la antauxan parton de l' domo de la posta, kaj atinginte malaltan pordon, haltis sxanceligxante, tordis la lipharojn kaj ekfrapis.

"Kiu estas tie? Eniru!" eksonis la vocxo de Fenicxka.

"Tio estas mi", diris Pauxlo Petrovicx kaj malfermis la pordon. Fenicxka salte levigxis de la segxo, sur kiu sxi sidis kun sia infano; sxi transdonis gxin sur la brakojn de knabino, kiu tuj elportis gxin el la cxambro, kaj rapide ordigis sian tukon.

"Pardonu, se mi malhelpis vin", komencis Pauxlo Petrovicx, ne rigardante sxin, "mi volis nur peti vin... hodiaux, sxajnas, oni sendas en la urbon... ordonu acxeti por mi verdan teon."

"Verdan teon", ripetis Fenicxka, "kiom da gxi vi deziras!"

"Duona funto suficxas. Sed mi vidas cxe vi cxi tie sxangxon", aldonis li, jxetante rapidan rigardon, kiu glitis ankaux sur la vizagxo de Fenicxka. "Jen, la rulkurtenoj", diris li, vidante, ke sxi ne komprenas lin.

"Jes. Nikolao Petrovicx donacis ilin al mi; sed jam longe ili estas cxi tie."

"Jam longe mi ne estis cxi vi. Nun vi havas cxi tie belan logxejon."

"Dank'al la boneco de Nikolao Petrovicx", murmuretis Fenicxka.

"Vi logxas cxi tie pli komforte, ol en la flankdomo?" demandis Pauxlo Petrovicx gxentile, sed sen plej malgranda rideto. "Kompreneble, pli komforte."

"Kiu estas nun en la cxambroj, kiujn vi okupis?"

"Nun tie estas la lavistinoj."

"A!" Pauxlo Petrovicx eksilentis.

"Nun li foriros", pensis Fenicxka; sed li ne foriris, kaj sxi staris antaux li, kvazaux sxtonigita, malforte movante la fingrojn.

"Kial vi ordonis elporti vian etulon?" ekparolis fine Pauxlo Petrovicx. "Mi amas infanojn, montru gxin al mi."

Fenicxka tuta rugxigxis pro konfuzo kaj gxojo. Sxi timis Pauxlon Petrovicx: li preskaux neniam parolis kun sxi.

"Dunjasxa", vokis sxi, "alportu Mitjan, mi petas vin (Fenicxka al neniu en la domo diris "ci"). Ne, atendu; oni devas vesti lin."

Fenicxka sin direktis al la pordo.

"Ne grave", diris Pauxlo Petrovicx.

"Mi tuj", respondis Fenicxka kaj rapide eliris.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза