Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Oni devas planti cxi tie pli da argxentaj poploj kaj abioj kaj tilioj, se vi volas, submetinte fruktodonan teron. Jen la lauxbo bele kreskas", aldonis li, "cxar la akacio kaj siringo estas bonuloj, ili ne bezonas zorgojn. Halt! iu estas tie." En la lauxbo sidis Fenicxka kun Dunjasxa kaj Mitja; Bazarov haltis kaj Arkadio salutis Fenicxkan per kapmovo, kiel malnovan amikinon.

"Kiu estas tio?" demandis Bazarov tuj, kiam ili preterpasis. "Kiel beleta sxi estas!"

"Pri kiu vi parolas?"

"Stranga demando: nur unu estas beleta."

Arkadio, ne sen konfuzo, klarigis al li en kelke da vortoj, kiu estas Fenicxka.

"Hm!", diris Bazarov, "via patro, oni vidas, amas la bonajn pecojn. Li placxas al mi, via patro. Li estas bravulo. Sed oni devas konigxi", aldonis li kaj sin direktis al la lauxbo.

"Eugeno!" kun timo kriis al li Arkadio, "pli singarde, mi petas vin."

"Ne ekscitigxu", respondis Bazarov, "ne hodiaux mi naskigxis, mi konas la mondon."

Proksimigxinte al Fenicxka, li demetis la cxapon. "Permesu, ke mi min prezentu al vi", komencis li kun gxentila saluto: "Mi estas amiko de Arkadio Nikolaicx kaj homo kvieta."

Fenicxka levigxis de la benko kaj silente rigardis lin.

"Kia bela infano!" dauxrigis Bazarov. "Ne estu maltrankvila, mia rigardo al neniu ankoraux alportis malfelicxon. Kial liaj vangoj estas tiel rugxaj? Cxu li ricevas dentojn?"

"Jes", respondis Fenicxka, "li jam havas kvar dentojn, kaj nun la dentkarno ree sxvelis."

"Montru lin al mi... ne timu, mi estas kuracisto." Bazarov prenis la infanon sur la manojn. La etulo, je la miro de Fenicxka kaj Dunjasxa, tute ne kontrauxstaris kaj ne ektimis.

"Mi vidas, vidas... Ne grava, cxio estas en ordo: li havos fortajn dentojn. Se io okazos, alvoku min. Kaj vi mem, cxu vi estas sana?"

"Sana, dank'al Dio."

"Kaj vi?" aldonis Bazarov, sin turnante al Dunjasxa. Dunjasxa, knabino tre modesta en la logxejo kaj ridulino ekster la pordo, anstataux respondi eksplodis per rido. "Tre bone. Jen, mi redonas al vi vian heroon."

"Kiel trankvila li estis sur viaj manoj", diris Fenicxka duonvocxe, repreninte la infanon.

"Cxiuj infanoj estas trankvilaj, kiam mi prenas ilin", respondis Bazarov, "mi konas sekretan rimedon por tio."

"La infanoj sentas, kiu amas ilin", rimarkis Dunjasxa.

"Tute vere", jesis Fenicxka. "Same Mitja ne al cxiu permesas, ke oni lin prenu sur la manojn."

"Kaj al mi, cxu li permesos?" demandis Arkadio, kiu iom da tempo staris flanke, sed fine proksimigxis al la lauxbo. Li logis al si Mitjan, sed la infano jxetis la kapon posten kaj komencis krii; Fenicxka konfuzigxis.

"Alian fojon, kiam li kutimos al mi", diris Arkadio amike.

Ambaux amikoj foriris.

"Kia oni nomas sxin?" demandis Bazarov.

"Fenicxka... Feodosia", respondis Arkadio.

"Kaj laux la nomo de sxia patro... Ankaux tion oni devas scii."

"Nikolavna."

"Bene. Al mi placxas en sxi, ke sxi ne estas tro konfuzita. Ekzistas personoj, kiuj kondamnus tion. Kia sensencajxo? Kial sxi devas konfuzigxi? Sxi estas patrino, do sxi estas prava."

"Sxi estas prava", rimarkis Arkadio, "sed mia patro..."

"Ankaux li estas prava", interrompis lin Bazarov.

"Ne... ne tia estas mia opinio."

"Sxajnas, ke vi preferus ne dividi la heredajxon."

"Kiel vi ne hontas supozi cxe mi tiajn pensojn!" fajre ekkriis Arkadio. "Ne de tiu vidpunkto mi mallauxdas mian patron; mi opinias, ke li devus edzigxi kun sxi."

"He, he!" trankvile diris Bazarov. "Kia grandanimeco! Vi do ne neas la gravecon de la edzigxo; tion mi ne supozus pri vi."

La amikoj kelke da pasxoj iris silente.

"Mi vidis la tutan bienon de via patro", rekomencis Bazarov. "La brutaro estas mizera, la cxevaloj tauxgas plu por nenio. La konstruajxoj ankaux ne multe valoras, la laboristoj sxajnas teruraj drinkuloj; la intendanto estas aux malsagxulo aux fripono, - la afero ne estas por mi ankoraux tute klara."

"Severa vi estas hodiaux, Eugeno Vasilicx. "

"La bravaj kamparanoj certe, certe trompos vian patron. Vi konas la proverbon: 'La rusa kamparano trompos ecx la bonan Dion."

"Mi komencas konsenti kun la onklo", rimarkis Arkadio, "vi havas tre malaltan opinion pri la rusoj."

"Ne grave! La sola merito de la rusoj estas, ke ili pri si mem havas plej malaltan opinion. Grave estas, ke dufoje du estas kvar, kaj cxio alia estas sensignifa."

"Ankaux la naturo estas sensignifa?" demandis Arkadio, medite rigardante la multkolorajn kampojn, bele kaj dolcxe lumigitajn de la subiranta suno.

"Ankaux la naturo estas sensignifa, en tiu senco, kiel vi gxin komprenas. La naturo ne estas templo, sed laborejo, kaj la homo estas en gxi laboristo."

En la sama momento de la domo alflugis al ili malrapidaj sonoj de violoncxelo. Iu ludis sentplene, kvankam per nelerta mano, la "Atendon", de Scxubert, kaj kvazaux mielo disfluis en la aero la dolcxa melodio.

"Kiu ludas?" demandis Bazarov mirigita.

"Mia patro."

"Via patro ludas violoncxelon?"

"Jes."

"Kian agxon havas via patro?"

"Kvardek kvar."

Bazarov subite eksplodis per rido.

"Kial vi ridas?"

"Kial? homo kvardekkvarjara, pater familias, en la distrikto N. ludas la violoncxelon!"

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза