Читаем Patroj kaj filoj полностью

Bazarov ridis kaj ridis; sed Arkadio, kiom ajn granda estis lia respekto al la majstro, cxi tiun fojon ecx ne ekridetis.

Cxapitro X

Pasis cxirkaux du semajnoj. La vivo en Marino fluis unutone: Arkadio vivis kiel sibarito, Bazarov laboris. Cxiuj en la domo kutimis al li, al liaj senceremoniaj manieroj, al liaj paroloj mallongaj kaj sekaj. Fenicxka, pli ol la aliaj, tiel kutimis al li, ke foje nokte sxi ordonis, ke oni lin veku: Mitja havis konvulsiojn; Bazarov venis, kiel ordinare, iom sxercante, iom oscedante, restis cxe sxi du horojn kaj helpis al la infano. Sed, aliflanke, Pauxlo Petrovicx per cxiuj fortoj de sia animo ekmalamis Eugenon Vasilicx: li opiniis lin fierulo, bravacxulo, cinikulo, plebano; li suspektis, ke Bazarov ne estimas lin, eble malestimas lin, lin, Pauxlon Kirsanov! Nikolao Petrovicx iom timis la junan "nihiliston", kaj dubis, cxu lia influo estas utila por Arkadio; sed li volonte auxskultis lin, volonte cxeestis liajn fizikajn kaj hxemiajn eksperimentojn. Bazarov alportis kun si mikroskopon kaj dum longaj horoj estis okupata per gxi. Ankaux la servistoj kutimis al li, kvankam li mokis ilin: ili sentis, ke malgraux cxio li estas ilia egalulo, ne sinjoro. Dunjasxa volonte sxercis kun li kaj kasxe, plensignife rigardis lin, preterkurante kvazaux juna koturnino; Petro, homo ekstreme memama kaj malsagxa, cxiam kun sulkigita frunto, homo, kies tuta merito konsistis en tio, ke li havis gxentilajn manierojn, sciis silabi kaj ofte purigis per broso sian surtuton - ecx li ridetis kaj serenigxis, kiam Bazarov turnis sian atenton al li; la buboj de la korto kuris post la "doktoro", kiel hundidoj. Sole la maljunulo Prokoficx ne amis lin, kun malgaja mieno servis lin cxe la mangxotablo, nomis lin "senfeligisto", "vagulo", kaj asertis, ke Bazarov kun siaj vangxaroj estas vera porko en arbetaro. Prokoficx, laux sia maniero, estis aristokrato ne malpli ol Pauxlo Petrovicx.

Venis la plej belaj tagoj de l' jaro - la unuaj tagoj de junio. La vetero estis belega; vere estas, ke de malproksime minacis hxolero, sed la logxantoj de la gubernio N. jam kutimis al sxiaj vizitoj. Bazarov tre frue vekigxis kaj iris du, tri verstojn de la domo, ne por promeni (li ne amis la sencelajn promenojn), sed por kolekti herbojn, insektojn. Iafoje Arkadio akompanis lin. Revenante ili ordinare disputis, kaj Arkadio ordinare estis venkita, kvankam li parolis pli multe ol la amiko. Foje, ili pli longe restis ekstere; Nikolao Petrovicx iris renkonte al ili en la gxardenon kaj atinginte la lauxbon, li subite ekauxdis la rapidajn pasxojn kaj la vocxojn de ambaux junuloj. Ili iris cxe la alia flanko de la lauxbo, kaj ne povis lin vidi.

"Vi tro malmulte konas mian patron", diris Arkadio.

Nikolao Petrovicx restis senmova.

"Via patro estas brava homo", respondis Bazarov, "sed pasis lia tempo, kantita estas lia kanto."

Nikolao Petrovicx etendis la orelon... Arkadio respondis nenion.

La homo, kies tempo jam pasis, staris du, tri minutojn senmove kaj malrapide ekiris hejmen.

"Antauxhieraux mi vidis, ke li legas versajxojn de Pusxkin", dauxrigis dume Bazarov. "Klarigu al li, mi petas vin, ke tio estas absurda. Li ja ne estas plu infano: jam estas tempo jxeti for cxi tiun balaajxon. Kia ideo esti romantikulo en la nuna tempo! Donu al li ian bonan libron."

"Kion doni al li?" demandis Arkadio.

"Oni povus komenci per 'Stoff und Kraft' de Bilcxner."

"Jes. Tia estis ankaux mia intenco", rimarkis aprobe Arkadio. "'Stoff und Kraft' estas skribita en populara lingvo..."

"Jen kiel, mi kaj vi", diris en la sama tago Nikolao Petrovicx al la frato, sidante en lia kabineto, "...ni estas jugxitaj: pasis nia tempo, kantita estas nia kanto. Eble Bazarov estas prava; sed unu afero, mi konfesas, doloras min: mi esperis gxuste nun intime kaj amike proksimigxi al Arkadio kaj jen mi restas malantauxe, li preterpasis min, ni ne povas kompreni unu la alian."

"Kial li estas antauxe? Per kio li tiel diferencas de ni?" malpacience ekkriis Pauxlo Petrovicx. "Cxion cxi metis en lian kapon tiu sinjoro, la nihilisto. Mi malamas cxi tiun doktoracxon; laux mia opinio, li estas simple cxarlatano; mi estas certa, ke malgraux cxiuj siaj ranoj li ne multe scias, ecx en la fiziko."

"Ne, frato, tion vi ne diru: Bazarov estas inteligenta kaj klera."

"Kaj kia memamo abomena", ree interrompis Pauxlo Petrovicx.

"Jes", diris Nikolao Petrovicx, "li estas memama. Sxajnas, ke tio estas neevitebla; sed jen kion mi absolute ne povas kompreni. Sxajnas al mi, ke mi faras cxion, por ne resti malantauxe de la tempo: mi arangxis moderne miajn rilatojn kun la kamparanoj, mi fondis farmbienon, en la tuta gubernio oni nomas min rugxulo; mi legas, mi lernas, entute mi penas esti sur la nivelo de la moderna tempo, - kaj ili diras, ke mia kanto estas kantita. Jes, frato, mi mem komencas pensi, ke gxi estas kantita."

"Kial?"

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза