"Jen kial. Hodiaux mi sidis kaj legis versajxojn de Pusxkin... Tio estis 'ciganoj'... Subite Arkadio proksimigxas al mi kaj silente, kun karesa kompato delikate, kvazaux de infano, prenis mian libron kaj metis antaux mi alian, germanan... ekridetis kaj foriris, kunprenante la libron de Pusxkin."
"Jen kio! Kaj kian libron li donis al vi!"
"Jen cxi tiun."
Nikolao Petrovicx elprenis el la posta posxo de la surtuto la faman brosxuron de Bucxner, la nauxan eldonon. Pauxlo Petrovicx turnis gxin en la manoj.
"Hm!" murmuris li, "Arkadio Nikolaicx sin okupas per via eduko. Cxu vi provis legi la brosxuron?"
"Mi provis."
"Kaj?"
"Au mi estas malsagxa, aux tio cxi estas sensencajxo. Kredeble mi estas malsagxa."
"Vi ne forgesis la germanan lingvon?" demandis Pauxlo Petrovicx.
"Mi bone komprenas germane."
Pauxlo Petrovicx ree turnis la brosxuron en la manoj kaj kasxe rigardis la fraton. Ambaux silentis.
"Apropos", komencis Nikolao Petrovicx, videble dezirante sxangxi la temon. "Mi ricevis leteron de Koliazin."
"De Mateo Iljicx."
"Jes, de li. Li venis en M. por revizii la gubernion. Li estas nun alta persono. Li skribas al mi, ke li deziras, kiel parenco, vidi nin kaj invitas nin kaj Arkadion en la urbon."
"Vi veturos?" demandis Pauxlo Petrovicx.
"Ne; kaj vi?"
"Ankaux mi ne veturos. Mi tute ne vidas la neceson sin treni kvindek verstojn pro liaj belaj okuloj. Mathieu volas sin montri al ni en sia tuta gloro; la diablo lin prenu. Suficxos por li la incenso de la oficistaro. Io eksterordinara, sekreta konsilisto! Se mi dauxrigus mian servadon, tiun cxi malsagxan kaj mizeran vivon, mi estus nun generalo-adjutanto. Cetere, vi kaj mi... nia kanto jam estas kantita."
"Jes, frato; evidente venis jam la tempo mendi cxerkojn kaj kruci la manojn sur la brusto", rimarkis Nikolao Petrovicx kun sopiro.
"Ne, frato; mi ne kapitulacos tiel facile", murmuris Pauxlo Petrovicx. "Ni ankoraux batalos kontraux la doktoro, mi tion antauxsentas."
La batalo okazis en la sama tago cxe la vespera teo. Pauxlo Petrovicx venis en la salonon jam batalpreta, incitita kaj sensxanceligxa. Li atendis nur pretekston, por sin jxeti kontraux la malamiko, sed preteksto longe ne venis. Bazarov gxenerale parolis malmulte en la cxeesto de la "maljunuloj Kirsanov" (tiaj li nomis ambaux fratojn), kaj en tiu vespero li ne estis bonhumora kaj silente trinkis teon, unu glason post alia. Pauxlo Petrovicx brulis pro malpacienco; fine lia deziro plenumigxis. Oni parolis pri unu el la najbaraj bienuloj. "Sentauxgulo, aristokratacxo", indiferente diris Bazarov, kiu renkontadis lin en Peterburgo.
"Permesu al mi demandi vin", komencis Pauxlo Petrovicx, kaj liaj lipoj tremis, "laux via opinio la vortoj "sentauxgulo" kaj "aristokrato" signifas la samon!"
"Mi diris: "aristokratacxo", respondis Bazarov, malrapide sorbante sian teon.
"Jes; sed mi supozas, ke vi havas la saman opinion pri la aristokratoj kaj aristokratacxoj. Mi opinias mia devo deklari al vi, ke mi ne konsentas kun vi. Mi kuragxas diri, ke cxiuj konas min kiel homon liberalan kaj amantan la progreson; sed gxuste tial mi estimas la aristokratojn, la verajn. Rememoru, estimata sinjoro (de tiuj cxi vortoj Bazarov levis la okulojn al Pauxlo Petrovicx), rememoru, estimata sinjoro", ripetis li per akra vocxo, "la anglajn aristokratojn. Ili ne cedas ecx minimume de siaj rajtoj, kaj tial ili respektas la rajtojn de la aliaj; ili postulas la plenumon de la devoj rilate al ili; kaj tial ili mem plenumas siajn devojn. La aristokrataro donis la liberecon al Anglujo kaj subtenas gxin."
"Ni auxdis multfoje cxi tiun rakonton", diris Bazarov, "sed kion vi volas pruvi per tio?"
"Estimata sinjoro, mi volas pruvi per tio (Pauxlo Petrovicx elparolis la lastan vorton laux la popola dirmaniero; kiam li koleris, li faris tion intence, kvankam li bone sciis, ke tio estas kontraux la reguloj de la gramatiko. Tiu cxi stranga kutimo estos heredajxo de la tempoj de Aleksandro I. La tiamaj altranguloj, en la maloftaj okazoj, kiam ili parolis la gepatran lingvon, uzis kelkajn tiajn popolajn vortojn, kvazaux por komprenigi, ke ili estas pursangaj rusoj, sed samtempe altranguloj, al kiuj estas permesite malsxati la regulojn, faritajn por la lernantoj) - mi volas pruvi per tio, ke sen la sento de la memestimo - en la aristokrato cxi tiu sento estas tre forta - ekzistas nenia firma fundamento por la socia... bien public... por la socia konstruajxo. La individuo, estimata sinjoro, jen la cxefa afero; la homa individuo devas esti fortika, kiel sxtonego, cxar sur gxi cxion oni konstruas. Mi tre bone scias, ekzemple, ke vi trovas ridindaj miajn kutimojn, mian kostumon, mian amon al pureco, sed cxio cxi estas rezultato de la sento de l' memestimo, de la sento de la devo, jes sinjoro, de la devo. Mi vivas en la kamparo, en provinca angulo, sed mi ne malzorgas mian personon, mi estimas en mi la homon."
"Permesu, Pauxlo Petrovicx", diris Bazarov, "vi estimas vin kaj sidas kun krucitaj brakoj; kian utilon tio donas al bien public? Se vi ne estimus gxin, vi farus la samon."