"Kaj poste ni konvinkigxis, ke sole babili, cxiam babili pri niaj ulceroj kondukas nur al senutilajxoj, al doktrinismo; ni rimarkis, ke ankaux niaj prudentuloj, tiel nomataj progresemaj homoj kaj akuzantoj valoras nenion, ke ni nin okupas per sensencajxoj, diskutas pri ia arto, senkonscia krea kapablo, parlamentismo, neceso havi advokatojn kaj la diablo scias pri kio, kiam oni devus zorgi pri la cxiutaga pano, kiam plej kruda supersticxo sufokas nin, kiam cxiuj niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio, ke mankas honestaj homoj, kiam ecx la libereco, pri kiu klopodas la registaro, alportos kredeble neniun utilon, cxar la kamparano volonte sxtelus de si mem, por sin veneni en la drinkejo."
"Jes", interrompis Pauxlo Petrovicx, "jes: vi pri cxio cxi konvinkigxis kaj decidis mem entrepreni nenion seriozan."
"Kaj decidis entrepreni nenion", malgaje ripetis Bazarov. Li subite ekkoleris kontraux si mem, ke li tiel multe parolis kun la aristokrato.
"Kaj nur insulti?"
"Kaj insulti."
"Kaj tion oni nomas nihilismo!"
"Kaj tion oni nornas nihilismo", ree ripetis Bazarov kaj tiun cxi fojon per intence provokanta tono.
Pauxlo Petrovicx iom palpebrumis.
"Jen kio!" diris li per strange trankvila vocxo. "La nihilismo devas resanigi cxion, kaj vi, vi estas niaj savantoj kaj herooj. Sed kial vi insultas la aliajn, ekzemple tiujn akuzantojn? Cxu vi ne same babilas, kiel cxiuj?"
"Eble alia, sed cxi tiu peko ne sxargxas nian konsciencon", diris Bazarov tra la dentoj.
"Kio do? Vi pretendas, ke vi agas? Vi vin preparas al agado!"
Bazarov respondis nenion. Pauxlo Petrovicx ektremis, sed tuj ekregis sin mem. "Hm!... Agi, rompi...", dauxrigis li. "Sed rompi, se vi ecx ne scias, kial?"
"Ni rompas, cxar ni estas forto", rimarkis Arkadio.
Pauxlo Petrovicx ekrigardis sian nevon kaj ekridetis. "Jes, la forto, ne bezonas rajtigon", diris Arkadio kaj sin rektigis.
"Malfelicxa!" ekkriis Pauxlo Petrovicx; li ne povis plu regi sin. "Pripensu, kion vi subtenas en Rusujo per via ridinda sentenco! Ne, ecx angxelo perdus la paciencon! La forto! Ankaux la sovagxa kalmuko kaj mongolo posedas forton, sed por kio gxi povas servi nin? Ni sxatas la civilizacion, jes, estimata sinjoro, ni sxatas gxiajn fruktojn. Ne diru al mi, ke cxi tiuj fruktoj estas sensignifaj: la plej mizera cxambrokoloristo, un barbouilleur, dancludisto, al kiu oni pagas kvin kopekojn por vespero, ecx ili estas pli utilaj ol vi, cxar ili estas reprezentantoj de la civilizacio, ne de la vulgara mongola forto! Vi imagas, ke vi estas progresemaj homoj, kaj la plej tauxga loko por vi estus kalmuka veturilo. La forto! Ne forgesu, fine, sinjoroj fortaj, ke via tuta nombro estas kvar kaj duono, kaj la aliaj estas milionoj kaj ne permesos al vi piedpremi iliajn plej sanktajn kredojn; ili frakasos vin!"
"Se ili frakasos nin, kion fari?" diris Bazarov. "Sed via kalkulo estas malproksima de la vero. Ni ne estas tiel malmultenombraj, kiel vi opinias."
"Kio? Vi do serioze esperas venkon en la batalo kontraux la tuta popolo?"
"Unukopeka kandelo, vi scias, bruligis Moskvon", respondis Bazarov.
"Jes, jes. En la komenco fiereco preskaux satana, kaj poste moka ironio. Jen kio delogas la junularon, jen kio venkas la nespertajn korojn de la buboj! Rigardu, unu el ili sidas apud vi, li estas preskaux en ekstazo antaux vi, gxuu lian adoron. (Arkadio sin deturnis kaj sulkigis la brovojn). Kaj cxi tiu infekto disvastigxis jam malproksimen. Oni rakontis al mi, ke en Romo niaj pentristoj ne metas plu piedon en Vatikano. Rafaelon ili opinias preskaux malsagxulo, cxar li estas auxtoritato, kiel ili diras; kaj ili mem estas senfortaj kaj senfruktaj; ilia fantazio suficxas apenaux por 'Knabino de fontano', por nenio alia! Kaj la knabino estas abomene pentrita. Laux via opinio ili estas bravuloj, cxu ne vere?"
"Laux mia opinio", respondis Bazarov, "Rafaelo ne valoras unu kupran grosxon; kaj ili ne valoras pli multe ol li."
"Brave, brave! Auskultu, Arkadio... jen kiajn esprimojn devas uzi la nuntempaj junuloj! Kaj cxu ili povus ne sekvi vin? En la tempo pasinta la junuloj devis lerni; ili ne volis esti rigardataj kiel ignorantoj, ili do nevole devis labori. Nun suficxas al ili diri: cxio en la mondo estas sensencajxo! Kaj cxio estas preta. La junuloj ekgxojis. Kaj efektive, iam ili simple estis malsagxuloj, kaj nun ili subite farigxis nihilistoj."
"Jen vi forgesis la senton de la memestimo, tiel gloratan de vi", rimarkis Bazarov kun flegmo, dum Arkadio rugxigxis pro indigno kaj liaj okuloj ekflamis. "Nia disputo kondukis nin tro malproksimen... Sxajnas, ke pli bone estos gxin cxesigi. Mi tiam konsentos kun vi", aldonis li levigxante de la segxo, "kiam vi prezentos al mi unu solan institucion en nia vivo, familia aux socia, kiu ne meritas plenan, senkompatan nuligon."
"Mi prezentos al vi milionojn da tiaj institucioj", ekkriis Pauxlo Petrovicx, "milionojn! La komunumo, ekzemple."