"Sed malsxati la poezion?" ree pensis li, "ne simpatii kun la arto, kun la naturo..." Li rigardis cxirkauxe, kvazaux por kompreni, kiel oni povas ne simpatii kun la naturo. Jam proksimigxis la vespero, la suno sin kasxis post malgranda tremola arbaro, kreskanta duonan verston de la gxardeno, kaj jxetis senfinan ombron sur la senmovajn kampojn. Kamparano trote rajdis blankan cxevalon sur malhela, mallargxa vojeto de la rando de la arbaro: kvankam li rajdis en la ombro, li estis tuta klare videbla; oni ecx povis rimarki flikajxon sur lia dorso. La sunaj radioj penetris en la arbaron kaj, traborante la densajxon, versxis sur la trunkojn de la tremoloj tiel varman lumon, ke ili farigxis similaj al pinoj; iliaj folioj sxajnis preskaux bluaj kaj super ili alte pendis la hele blua cxielo, delikate borderita de la vesperrugxo. La hirundoj flugis alte; la vento eksilentis; malfruintaj abeloj malrapide kaj dorme zumis inter la siringaj floroj; kolono de musxoj dancis super izolita brancxo etendita. Kiel bela estas cxio cxi, mia Dio! pensis Nikolao Petrovicx, kaj la amataj versoj murmurete flugis de liaj lipoj: li rememoris Arkadion, 'Stoff und Kraft' kaj eksilentis, sed restis senmova kaj dauxrigis la doloran plezuron de la soleca meditado. Li amis mediti; la vivo en la kamparo evoluigis en li cxi tiun kapablon. Antaux nelonge li same meditis, atendante sian filon en la gastejo, kaj de tiu tempo jam plenumigxis sxangxo, jam fiksigxis la rilatoj kun Arkadio, tiam neklaraj ankoraux, kaj kiel!... Sin prezentis al li la bildo de la mortinta edzino, sed ne tia, kia li sxin konis en la dauxro de longaj jaroj, ne bona mastrino, cxiam hejme restanta, sed juna knabino, kun maldika talio, senpeke demanda rigardo, kaj forte kunplektita harligo super la infana kolo. Li rememoris, kiel li ekvidis sxin unuafoje. Li estis tiam ankoraux studento. Li renkontis sxin sur la sxtuparo de sia logxejo kaj nevole pusxegis sxin, sin turnis, volis peti pardonon kaj sukcesis nur murmuri: "Pardon, monsieur"; sxi klinis la kapon, ekridetis kaj subite, kvazaux timigita, forkuris, de la kurbigxo de la sxtuparo rapide ekrigardis lin kaj rugxigxis. Poste, la unuaj nekuragxaj vizitoj, duonvortoj, duonridetoj, momentoj de dubo, malgxojo, pasio kaj fine la ebriiganta felicxo... Kie estas cxio cxi? Sxi farigxis lia edzino, li estis felicxa, kiel nemultaj sur la tero...
Sed, pensis li, la dolcxaj, unuaj momentoj, kial ili ne povas dauxri vivon eternan, senmortan?
Li ne penis klarigi al si mem cxi tiun ideon, sed li sentis, ke li deziras reteni felicxan tempon per io pli forta ol la memoro, li deziris ree senti la proksimecon de sia Mario, sxiajn varmon kaj spiron, kaj jam sxajnis al li, ke super li...
"Nikolao Petrovicx", eksonis proksime de li la vocxo de Fenicxka, "kie vi estas?"
Li ektremis. Li ne sentis honton, li ne faris al si riprocxojn... Li ecx ne imagis la eblecon kompari la edzinon kun Fenicxka, sed li bedauxris, ke sxi sercxas lin en tiu cxi momento. Sxia vocxo tuj rememorigis al li liajn grizajn harojn, lian maljunecon, lian nunan staton.
La sorcxlando, en kiun li jam estis eniranta, kiu jam estis aperanta el la nubaj ondoj de l' tempo pasinta, eksxanceligxis kaj malaperis.
"Mi estas tie cxi", respondis li, "mi venos, iru." Jen la sinjoraj kutimoj, pensis li. Fenicxka silente rigardis al li en la lauxbon kaj malaperis. Li konstatis kun miro, ke la nokto surprizis lin en liaj meditoj. Cxio cxirkauxe farigxis malluma kaj silenta, kaj la vizagxo de Fenicxka sxajnis al li pala kaj malgranda en la krepusko. Li levigxis por reveni hejmen, sed lia tusxita koro ne povis trankviligxi en lia brusto, kaj li komencis malrapide promeni en la gxardeno, jen medite rigardante antaux siaj piedoj, jen levante la okulojn al la cxielo, kie jam svarmis kaj briletis la steloj. Li promenis longe, preskaux gxis lacigxo, kaj lia maltrankvilo, ia sercxanta, nedifinita, malgxoja, ne malaperis. Ho, kiel ridus lin Bazarov, se li ekscius, kio farigxis en li tiam! Ecx Arkadio kondamnus lin. Cxe li, kvardekkvarjara agronomo kaj mastro, larmoj aperis en la okuloj, senmotivaj larmoj; tio estis centoble pli malbona ol la violoncxelo.
Nikolao Petrovicx ne cxesis promeni kaj ne povis decidigxi eniri en la domon, en cxi tiun serenan kaj intiman neston, kiu tiel invite rigardis lin per siaj lumigitaj fenestroj; li ne havis la kuragxon forlasi la mallumon, la gxardenon, la impreson de fresxa aero sur la vizagxo, cxi tiun malgxojon, cxi tiun maltrankvilon...
Cxe la kurbigxo de la vojeto li renkontis Pauxlon Petrovicx.
"Kio estas al vi?" demandis li Nikolaon Petrovicx, "vi estas pala kiel fantomo; kial vi ne iras dormi?"