"Kio? Kio? Kion vi diras?" pene ridetas la cxefo.
"Hodiaux estas vendredo, via ekscelenco."
"Kio? Kiel? Kio estas vendredo? Kia vendredo?"
"Vendredo, via ekscelenco, tago de la semajno".
"Kio? Cxu vi volas doni al mi lecionojn?"
Mateo Iljicx kun tuta sia liberalismo estis tamen tia altrangulo. "Mi konsilas al vi, mia amiko, fari viziton al la guberniestro", diris li al Arkadio. "Vi komprenas: mi konsilas tion al vi ne tial, ke mi restas fidela al la antikvaj tradicioj, ordonantaj sin klini antaux la sxtataj povoj, ne; sed simple tial, ke la guberniestro estas homo comme il fauxt; krom tio, sendube vi deziras konigxi kun cxi tiea societo... Vi ne estas urso, mi esperas? Postmorgaux la guberniestro donos grandan balon."
"Vi estos tie?" demandis Arkadio.
"Por mi li donos la balon", respondis Mateo Iljicx, preskaux kun kompato. "Cxu vi dancas?"
"Mi dancas, sed malbone."
"Domagxe. Cxi tie vi trovos kelke da belaj virinoj, cetere, por juna homo estas honto ne danci. Ree mi diras tion ne kiel partiano de la antikvaj moroj; mi tute ne opinias, ke la inteligenteco estas en la piedoj, sed la byronismo estas ridinda, il a fait son temps".
"Ne, onklo, ne pro la byronismo mi..."
"Mi konigos vin kun la cxi tieaj sinjorinoj, mi prenos vin sub mian flugilon", interrompis Mateo Iljicx kaj ekridis kun kontenta mieno. "Estos varme al vi, cxu ne?"
Eniris servisto kaj anoncis la prezidanton de la registara kaso. Tio estis maljunulo kun dolcxa rigardo, kun sulkigitaj lipoj, kiu ekstreme amis la naturon, precipe somere, kiam laux liaj vortoj: "Cxiu abeleto prenas tributon de cxiu floreto"... Arkadio foriris.
Li trovis sian amikon en la gastejo, kie ili haltis, kaj longe persvadis lin iri al la guberniestro. "Kion fari!" diris fine Bazarov, "kion oni kuiris, tion oni devas mangxi. Ni venis por rigardi la bienulojn, ni iru rigardi ilin."
La guberniestro akceptis la junulojn gxentile, sed ne invitis ilin sidigxi kaj mem ne sidigxis. Li cxiam estis okupita kaj rapidis; de la mateno li portis la uniformon, malvastan kaj ekstreme rigidan kravaton, neniam havis tempon por sate mangxi kaj trinki, sencxese donis ordonojn. En la gubernio oni moknomis lin Burdalu, aludante per tio ne la faman francan predikiston, sed malbonan bieron, nomatan "burda." Li invitis Arkadion kaj Eugenon al sia balo, kaj post du minutoj ripetis la inviton, opiniante ilin fratoj kaj nomante Kajsarov.
Forlasante la domon de la guberniestro, ili renkontis fiakron, el kiu subite elsaltis homo de nealta kresko, en hungara surtuto laux la modo de la slavofiloj, kaj kun ekkrio:
"Eugeno Vasilicx!" ekkuris al Bazarov.
"Ah! tio estas vi, Herr Sitnikov", diris Bazarov, ne interrompante sian pasxadon sur la trotuaro. "Kiel vi venis tien cxi?"
"Imagu, tute okaze", respondis Sitnikov kaj sin turninte al la fiakro, kelke da fojoj svingis la manojn kaj ekkriis: "Sekvu nin, sekvu! Mia patro havas cxi tie negocon", dauxrigis li, transsaltante kaveton, "li petis min... Hodiaux mi eksciis pri via alveno, kaj jam estis cxe vi... (Efektive, la amikoj, reveninte en sian cxambron, trovis tie vizitkarton kun fleksitaj anguloj, portantan de unu flanko la nomon de Sitnikov france, kaj de la alia - per slavaj literoj)... Mi esperas, ke vi ne venas de la guberniestro?"
"Ne esperu, ni venas rekte de li."
"En tia okazo ankaux mi iros al li... Eugeno Vasilicx, konigu min kun via... kun la sinjoro..." "Sitnikov, Kirsanov", murmuris Bazarov, ne haltante.
"Mi estas cxarmita", komencis Sitnikov, pasxante kun la flanko antauxen, ridetante kaj rapide detirante siajn tro elegantajn gantojn, "Mi multe auxdis... Mi estas malnova konato de Eugeno Vasilicx, mi ecx povas diri: lia lernanto. Al li mi sxuldas mian renaskigxon."
Arkadio ekrigardis la lernanton de Bazarov. Maltrankvila kaj rigida esprimo estis legebla en la etaj, cetere agrablaj trajtoj de lia kvazaux lekita vizagxo; malgrandaj, kvazaux enpremitaj okuloj rigardis fikse kaj maltrankvile; ankaux lia rido estis maltrankvila: ia mallonga, seka rido.
"Cxu vi kredas al mi", dauxrigis li, "ke kiam Eugeno Vasilicx diris unuafoje, ke oni ne devas respekti la auxtoritatojn, mi eksentis tian gxojon... mi kvazaux retrovis la vidkapablon! Jen, pensis mi, fine mi trovis homon! A propos, Eugeno Vasilicx, vi nepre devas viziti unu cxi tiean sinjorinon, kiu estas plene kapabla kompreni vin kaj por kiu via vizito estos vera festo; vi sendube auxdis pri sxi."
"Kiu sxi estas?" demandis tedite Bazarov.
"Kuksxin, Eudoxie, Eudoksio Kuksxin. Rimarkinda naturo, emancipee en la vera senco de l'vorto, progresema virino. Cxu vi scias? Ni iru al sxi nun, cxiuj kune. Sxi logxas du pasxojn de cxi tie. Vi ankoraux ne matenmangxis?"
"Ne ankoraux."
"Do bonege. Sxi, vi komprenas, disigxis de la edzo, sxi dependas de neniu."
"Cxu sxi estas bela?" interrompis Bazarov.
"N... ne, tion oni ne povas diri."
"Kial do, por kia diablo vi invitas nin al sxi?"
"Ah, vi sxerculo... Sxi regalos nin per cxampano."
"Vere? Tuj oni vidas praktikan homon. Cxu via patro cxiam, ankoraux sin okupas per branda negoco?"