Читаем Patroj kaj filoj полностью

La matenmangxo dauxris longe. La unuan botelon sekvis dua, tria, ecx kvara... Eudoksio babilis senlace; Sitnikov subtenis sxin. Multe ili diskutis pri tio, kio estas la edzigxo, cxu tio estas supersticxo aux krimo; kiaj naskigxas la homoj, egalaj aux ne; en kio konsistas la individueco? La afero fine iris tiel malproksimen, ke Eudoksio, tute rugxa de la vino, frapante per siaj plataj ungoj la klavojn de la neagordita fortepiano komencis kanti per rauxka vocxo ciganajn kantojn kaj poste la romancon de Seimour-Cxiff: "Songxas la dormetanta Grenado". Sitnikov cxirkauxis sian kapon per skarpo kaj ludis la rolon de la svenanta amanto cxe la vortoj:

"Ni kunigu niajn lipojn

En ardanta kiso."

Arkadio fine ne povis plu tion toleri.

"Sinjoroj, tio komencas simili frenezulejon", diris li lauxte.

Bazarov, kiu nur de tempo al tempo metis en la interparolon sxercan vorton - li sin okupis pli fervore per la cxampano - lauxte oscedis, levigxis kaj ne adiauxante la mastrinon, eliris kun Arkadio. Sitnikov salte levigxis, por sekvi ilin. "Do? Do?" demandis li, servutule kurante jen de unu flanko, jen de la alia. "Mi ja diris al vi: rimarkinda persono! Jen virino, kiajn ni bezonas! Sxi estas, en sia speco, fenomeno de la plej alta moraleco."

"Kaj tiu ejo de cia patro estas ankaux fenomeno de la plej alta moraleco?" demandis Bazarov, montrante per la fingro drinkejon, kiun ili preterpasis en la sama momento. Sitnikov ree lauxte ekridis. Li forte hontis pro sia deveno kaj li ne sciis, cxu li devas senti sin flatita aux ofendita per la subita "ci" de Bazarov.

Cxapitro XIV

Post kelke da tagoj havis lokon la balo cxe la guberniestro. Mateo Iljicx estis la vera heroo de la festo. La marsxalo de la nobelaro deklaris al cxiuj kaj al cxiu, ke li venis sole por honori lin; la guberniestro, ecx dum la balo, ecx restante senmova, ne cxesis doni siajn ordonojn. La gxentileco de Mateo Iljicx povis esti komparata nur kun lia majesteco. Li diris al cxiu flatan vorton: al unuj kun nuanco de malsxato, al aliaj kun nuanco de respekto; li diris komplimentojn al la virinoj "en vrai cxevalier francais" (envere franca kavaliro), kaj sencxese ridis forte kaj lauxte, sen ehxo, kiel konvenas al altrangulo. Li frapis Arkadion je la dorso kaj lauxte nomis lin "kara nevo", Eugenon, kiu portis iom malnovan frakon, li honoris per distrita, sed bonvola glita rigardo kaj per neklara, sed amika murmuro, en kiu oni povis distingi nur: "mi", kaj "sstreme"; li etendis unu fingron al Sitnikov kaj ekridetis al li, sed tuj sin deturnis; li jxetis gxentilan "encxante" (ravita (mi estas)) ecx al sinjorino Kuksxin, kiu venis sen krinolino kaj en malpuraj gantoj, sed kun paradiza birdo en la haroj. La kunveno estis tre multenombra, la kavaliroj ne mankis; la viroj en civilaj vestoj plej parte sin premis de la muroj, sed la reprezentantoj de la armeo dancis fervore, precipe unu el ili, kiu vivis kvin, ses semajnojn en Parizo, kie li lernis kelkajn karakterizajn ekkriojn, kiel: "zut; ah ficxtrre; pst, pst, mon bibi", k. t. p. Li elparolis ilin perfekte, kun la vera pariza sxiko, sed samtempe li diris: "si j'auxrais", anstataux "si j'avais", "absolument", en la senco de "certe", unuvorte li parolis cxi tiun lingvon ruse-francan, kiun tiel mokas la francoj, kiam ili ne bezonas diri al ni, ke ni parolas france kiel angxeloj, "comme des anges."

Arkadio dancis malbone, kiel ni jam scias, Bazarov tute ne dancis; ili ambaux sin lokis en angulo, al ili aligxis Sitnikov. Kun malestima rideto sur la lipo, farante venenajn rimarkojn, li bravacxe rigardis cxirkauxe kaj sentis, sxajnas, veran gxuon. Subite la esprimo de lia vizagxo sxangxigxis kaj sin turninte al Arkadio, li kvazaux konfuzita diris: "Sinjorino Odincov venis." Arkadio sin turnis kaj ekvidis altan virinon en nigra vesto. Sxi haltis cxe la pordo de la salono. Sxiaj nudaj brakoj bele pendis cxe sxia gracia busto; bele falis de la brilaj haroj sur la rondajn sxultrojn malpezaj brancxetoj de fuksio; trankvile kaj inteligente - trankvile, ne reveme rigardis sxiaj helaj okuloj el sub la frunto iom arkforma; sxiaj lipoj ridis apenaux rimarkeble. Sxia tuta vizagxo spiris ian karesan kaj dolcxan forton.

"Cxu vi konas sxin?" demandis Arkadio Sitnikovon.

"Intime. Se vi deziras, mi prezentos vin."

"Bone... post la kvadrilo."

Ankaux Bazarov turnis sian atenton al sinjorino Odincov. "Kiu estas tiu figuro?" demandis li. "Sxi ne similas la aliajn virinacxojn."

Kiam la kvadrilo estis finita, Sitnikov kondukis Arkadion al sinjorino Odincov; sed permesite estas dubi, cxu li vere konis sxin intime: li baldaux konfuzigxis dum sia parolado, kaj sxi iom mire lin rigardis. Tamen sxia vizagxo prenis amikan esprimon, kiam sxi auxdis la familian nomon de Arkadio. Sxi demandis lin, cxu li estas filo de Nikolao Petrovicx?

"Jes", respondis li.

"Mi du fojojn vidis vian patron. Mi multe auxdis pri li", dauxrigis sxi, "mi tre gxojas, ke mi konigxis kun vi." En la sama momento alkuris adjutanto kaj invitis sxin al kvadrilo. Sxi konsentis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза