"Jes", rapide respondis Sitnikov kaj akre ekridis... "Do? Vi iros?"
"Vere, mi ne scias."
"Vi volis rigardi la homojn, iru", diris duonvocxe Arkadio.
"Kaj vi, sinjoro Kirsanov", interrompis Sitnikov. "Ankaux vi iru, mi petas, ni ne povas iri sen vi."
"Sed kiel ni povas invadi cxiuj tri?"
"Ne grave. Sxi estas senceremonia virino."
"Botelon da cxampano ni ricevos!" demandis Bazarov.
"Tri!" ekkriis Sitnikov. "Mi garantias."
"Per kio!"
"Per la propra kapo."
"Prefere estus - per la monujo de via patro. Cetere, ni iru."
Cxapitro XIII
La malgranda nobela domo laux la moskva gusto, en kiu logxis Eudoksio Kuksxin, staris en unu el la jxus forbrulintaj stratoj de l' urbo M.; kiel oni scias, niaj guberniaj urboj brulas cxiun kvinan jaron. Cxe la pordo, super malrekte najlita vizitkarto, pendis la sxnuro de la sonorilo... En la antauxcxambro iris renkonte al la venintoj virino en kufo - io meza inter servistino kaj akompanantino; klara signo de la progresemaj ideoj de la mastrino! Sitnikov demandis, cxu Eudoksio Nikitisxna estas hejme?
"Tio estas vi, Victor?" eksonis alta vocxo el la najbara cxambro. "Eniru!"
La virino en kufo tuj malaperis.
"Mi ne estas sola", diris Sitnikov, lerte dejxetante la hungaran surtuton, sub kiu li portis specon de angla palto, kaj direktante memfidan rigardon al Arkadio kaj Bazarov.
"Ne grave", respondis la vocxo. "Entrez!"
La junuloj eniris. La cxambro, en kiun ili enpasxis, similis pli laborkabineton ol salonon. Paperoj, leteroj, dikaj numeroj de rusaj revuoj, kiuj plejparte ne estis distrancxitaj, kusxis senorde sur tabloj, kovritaj de polvo, cxie estis disjxetitaj cigaredoj, duone konsumitaj. Sur leda kanapo duonkusxis sinjorino, ankoraux juna, blonda, nezorge kombita, en silka, ne tre pura vesto, kun grandaj braceletoj sur la mallongaj manoj kaj kun punta tuko sur la kapo. Sxi levigxis de la kanapo kaj senzorge surtirante sur siajn sxultrojn veluran mantelon kun flavigxinta ermena pelto, ekparolis malrapide: "Bonan tagon, Victor", kaj premis la manon de Sitnikov.
"Bazarov, Kirsanov", diris li mallonge, imitante la manieron de Bazarov.
"Mi tre gxojas", respondis sinjorino Kuksxin, kaj fiksante sur Bazarov siajn rondajn okulojn, inter kiuj orfe sin levis malgranda rugxa nazeto, iom turnita supren, aldonis: "mi konas vin", kaj premis ankaux lian manon.
Bazarov iom sulkigis la brovojn. En la malgranda, sensignifa figuro de la emancipita virino, estis nenio malbela; sed la esprimo de sxia vizagxo impresis malagrable. Oni nevole deziris demandi sxin: "Cxu vi estas malsata? Au vi enuas? Eble vi timas ion? Por kio via penado?" Same kiel cxe Sitnikov, cxiam io mordis sxian animon. Sxi parolis kaj movigxis malzorge kaj nelerte; sxi, sendube, rigardis sin mem kiel bonkoran kaj simplan estajxon, kaj malgraux tio, kion ajn sxi faris, cxiam sxajnis, ke gxuste tion sxi ne volis fari, cxio estis farita, kiel nomas tion la infanoj - intence, tio estas ne simple, ne nature.
"Jes, jes, mi konas vin, Bazarov", ripetis sxi. (Sxi havis la kutimon, propran al multaj provincaj kaj moskvaj sinjorinoj, de la unua tago nomi la virojn per ilia familia nomo). "Cxu vi deziras cigaron?"
"Cigaron, konsentite", interrompis Sitnikov, kiu jam sin jxetis sur apogsegxon kaj levis supren la piedojn, "sed donu al ni ankaux matenmangxon. Ni estas terure malsataj, ne forgesu regali nin per botelo da cxampano."
"Sibarito", diris Eudoksio kaj ekridis. (Kiam sxi ridis, sxia supra dentkarno malkovrigxis super la dentoj). "Cxu ne vere, Bazarov, li estas sibarito?"
"Mi amas la komforton de la vivo", respondis Sitnikov kun grava mieno. "Tio ne malhelpas min esti liberalo."
"Ne, tio malhelpas, malhelpas!" ekkriis Eudoksio, sxi tamen ordonis al la cxambristino prepari matenmangxon kaj cxampanon. "Kia estas via opinio?" aldonis sxi, sin turnante al Bazarov. "Mi estas certa, ke vi partoprenas la mian."
"Ne, vi eraras", respondis Bazarov, "peco da viando estas pli bona ol peco da pano, ecx de la hxemia vidpunkto."
"Vi vin okupas per la hxemio? Tio estas mia pasio. Mi ecx mem elpensis mastikon."
"Mastikon? Vi?"
"Jes, mi. Cxu vi scias, por kia celo? Por fari pupojn, la kapojn de l' pupoj, tio estas pli fortika. Mi estas praktika virino. Sed gxi ne estas ankoraux preta. Mi devas ankoraux legi Liebigon. A propos, cxu vi legis la artikolon de Kisliakov pri la virina laboro en la 'Moskva Revuo'? Legu, mi petas vin. Vin sendube interesas la virina problemo? Ankaux la lernejoj? Kion faras via amiko? Kia estas lia nomo?"
Sinjorino Kuksxin ellasis siajn demandojn unu post alia kun afektita malzorgeco ne atendante respondon; dorlotitaj infanoj tiel parolas kun siaj vartistinoj.
"Mia nomo estas Arkadio Nikolaicx Kirsanov", respondis Arkadio, "kaj mi faras nenion."
Eudoksio eksplodis per rido.
"Tio estas cxarma! Vi ne fumas? Viktoro, cxu vi scias, mi koleras kontraux vi!"
"Kial?"