Nikolao Petrovicx klarigis al li en kelke da vortoj la staton de sia animo kaj foriris. Pauxlo Petrovicx iris gxis la ekstremo de la gxardeno. Ankaux li ekmeditis, ankaux li levis la okulojn al la cxielo. Sed en liaj belaj, malhelaj okuloj rebrilis nenio, ekster la lumo de la steloj. Li ne estis romantikulo, kaj ne sciis revi lia animo, elegante seka kaj pasia, mizantropa laux la franca maniero.
"Cxu vi scias?" diris en la sama nokto Bazarov al Arkadio. "Mi havas bonegan ideon. Via patro diris hodiaux, ke li ricevis inviton de tiu via altranga parenco. Via patro ne veturos al li; ni ekspedu nin tien, li ja invitas ankaux vin. Vi vidas, kia vetero estas nun cxi tie. Ni faros agrablan ekskurson, ni rigardos la urbon. Ni pasigos tie kvin, ses tagojn, ne pli multe!"
"Kaj de tie vi revenos tien cxi?"
"Ne, mi devas veturi al mia patro. Vi scias, li logxas tridek verstojn de vi. Jam dum longe mi ne vidis lin; mi devas fari la plezuron al la maljunuloj. Ili estas bravaj homoj, precipe la patro: tre amuza. Mi estas ilia sola filo."
"Longe vi gastos cxe ili?"
"Ne. Mi kredeble enuos tie."
"Kaj revenante vi vizitos nin?"
"Mi ne scias... eble. Do? Cxu ni veturu?"
"Bone", respondis Arkadio indiferente.
En la fundo de sia koro li tre ekgxojis pro la propono de sia amiko, sed li opiniis sia devo kasxi sian senton. Ne vane li estis nihilisto.
En la sekvinta tago li forveturis kun Bazarov en la urbon M. La junularo de Marino bedauxris ilian forveturon; Dunjasxa versxis kelke da larmoj... sed la maljunuloj pli libere ekspiris.
Cxapitro XII
La urbo M., kien veturis niaj amikoj, estis administrata de guberniestro, ankoraux juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo. En la unua jaro de sia administrado, li sukcesis malpacigxi ne sole kun la marsxalo de la nobelaro, eks-subkapitano, gvardia cxevaledukisto kaj tre gastama homo, sed ankaux kun la propraj oficistoj. La malkonsentoj atingis fine tian gradon, ke la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori cxion en la urbo mem. La registaro elektis por cxi tiu rolo Mateon Iljicx Koliazin, filon de tiu Koliazin, kiu iam estis zorganto de l' fratoj Kirsanov. Ankaux li apartenis al la "junaj", tio estas, li antaux nelonge atingis la agxon de kvardek jaroj, sed li jam celis al alta sxtata posteno kaj portis ordenan stelon sur cxiu flanko de l' brusto. Unu el ili, estas vere, estis eksterlanda, malmulte sxatata. Same, kiel la guberniestro, kiun li devis jugxi, li estis rigardata kiel progresulo, kaj kvankam li jam estis altrangulo, li ne similis al aliaj altranguloj. Li havis pri si mem plej altan opinion; lia memamo estis senlima, sed liaj manieroj estis simplaj, li rigardis aprobe, auxskultis sen severeco kaj tiel bonkore ridis, ke en la unua tempo li ecx akiris reputacion de "bona knabo." En gravaj okazoj li tamen sciis uzi feran manon.
"La energio estas nepre necesa", diradis li tiam, l'energie est la premiere qualite d'un homme d'etat"; sed malgraux cxio cxi li estis plej ofte trompata kaj cxiu iom sperta oficisto kondukis lin je la nazo. Mateo Iljicx parolis kun granda respekto pri Guizot, kaj penis konvinki cxiun, ke li ne estas rutinulo kaj malprogresema formalisto, ke neniu grava fenomeno de la socia vivo preterpasas lian atenton... cxiuj tiaj frazoj estis tre bone konataj de li. Li ecx observis la evoluon de la moderna literaturo, kun majesta indiferenteco, estas vere: plenagxa homo, renkontinte sur la strato procesion de knaboj, aligxas iafoje al gxi. En la realeco Mateo Iljicx ne multe diferencis de la sxtataj altranguloj de la tempo de Aleksandro I, kiuj sin preparante al vesperkunveno cxe sinjorino Svecxina, kiu logxis tiam en Peterburgo, legis matene pagxon de Condillac; sed liaj manieroj estis aliaj, pli modernaj. Li estis lerta kortegano, granda ruzulo kaj nenio plu; li ne sciis gvidi la aferojn, ne posedis inteligentecon, sed bone zorgis pri la propraj aferoj, en kiuj neniu povus lin trompi, kaj tio ja estas plej grava. Mateo Iljicx akceptis Arkadion kun bonkoreco, propra al klera altoficisto, oni preskaux povus diri sxerceme. Li tamen ekmiris, kiam li eksciis, ke la invititaj parencoj restis en la kamparo. "Via patro cxiam estis strangulo", diris li, svingante la penikojn de sia eleganta velura negligxa vesto. Subite, sin turnante al juna oficisto en dece butonumita uniformo, li ekkriis kun mieno de multokupita persono: "Kio?"' La juna homo, kies lipoj kungluigxis pro longa silento, levigxis kaj konfuzita rigardis sian cxefon. Sed, konsterninte la subulon, Mateo, Iljicx ne turnis plu atenton al li. Niaj altranguloj gxenerale amas konfuzi siajn subulojn; la rimedoj, kiujn ili uzas por atingi la celon, estas tre diversaj. La sekvanta maniero, inter aliaj, estas tre uzata: "is quite a favourit", kiel diras la angloj. La cxefo subite cxesas kompreni la plej simplajn vortojn, li kvazaux perdas la auxdkapablon. Li demandas ekzemple: "Kia tago estas hodiaux?" Al li oni plej respekte respondas: "Vendredo, via ekscelenco."