Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Vi komencis ree, oni diras, lauxdi George Sand. Sxi estas malprogresema virino kaj nenio plu! Cxu oni povas kompari sxin kun Emerson! Sxi scias nenion pri la edukado, pri la fiziologio, pri io ajn. Sxi nenion auxdis, mi estas certa, pri la embriologio, kaj en nia tempo ecx unu pasxon oni ne povas fari sen gxi" (Eudoksio disetendis la manojn cxe la lastaj vortoj). "Ah, kian admirindan artikolon skribis pri tio Elisevicx! Tio estas genia sinjoro! (Eudoksio konstante uzis la vorton 'sinjoro', anstataux 'homo'). Bazarov, sidigxu apud mi, sur la kanapo. Vi kredeble ne scias, ke mi terure vin timas."

"Kial? Mi dezirus scii."

"Vi estas dangxera sinjoro: vi estas tiel kritikema. Ah, mia Dio, ridinda afero, mi parolas, kiel stepa bienulino. Cetere mi efektive estas bienulino. Mi mem administras la bienon kaj imagu, mia inspektisto Erofej estas rimarkinda tipo, tute kiel 'Pathfinder', de Cooper: estas en li io primitiva. Mi definitive fiksigxis tie cxi: abomena urbo, cxu ne vere? Sed kion fari!"

"Urbo kiel aliaj", malvarme diris Bazarov.

"Oni sin okupas nur per malaltaj aferoj, jen kio estas terura! Antauxe mi vintre logxis en Moskvo... sed nun tie logxas mia legitima, sinjoro Kuksxin. Cetere, ankaux Moskvo estas nun... mi ne scias... tute alia. Mi intencas veturi eksterlandon; en la pasinta jaro mi jam estis tute preparita."

"Parizon, kompreneble?" demandis Bazarov.

"Parizon kaj Heidelbergon."

"Por kio tien?"

"Por kio? Bunsen ja logxas tie!"

Je tio Bazarov trovis nenian respondon.

"Pierre Sapojnikov... cxu vi konas lin?"

"Ne, mi lin ne konas."

"Cxu tio estas ebla? Pierre Sapojnikov... li ja estas konstante cxe Lidio Hxostatov."

"Ankaux sxin mi ne konas."

"Li proponis sin por min akompani. Dank' al Dio, mi estas libera, mi ne havas infanojn... Kion mi diris: dank'al Dio! cetere, tio signifas nenion."

Eudoksio rulis cigaredon per siaj fingroj, flavigxintaj pro la tabako, gluis gxin per la lango, iom gxin sucxis kaj ekfumis. Venis la cxambristino kun plato.

"Jen la matenmangxo! Cxu vi volas mangxi peceton? Viktoro, malsxtopu la botelon; tio estas via specialo."

"Mia, mia", murmuris Sitnikov kaj ree akre ekridis.

"Cxu estas cxi tie belaj virinoj?" demandis Bazarov, fininte trinki trian glaseton.

"Estas", respondis Eudoksio, "sed ili cxiuj estas tiel sensignifaj. Ekzemple, mon amie Odincov ne estas malbela. Bedauxrinde, sxia reputacio... cetere, tio ne estus grava, sed sxi havas nenian liberecon de la opinioj, neniajn altajn ideojn, nenion... de cxio cxi. Oni devas sxangxi la tutan sistemon de la edukado. Mi jam pensis pri tio; niaj virinoj estas tre malbone edukitaj."

"Nenion vi faros el ili", interrompis Sitnikov. "Oni devas malestimi ilin kaj mi malestimas ilin plene kaj komplete! (La ebleco malestimi kaj esprimi sian malestimon estis la plej agrabla sento por Sitnikov; precipe li atakis la virinojn, ne antauxsentante, ke post kelke da monatoj la sorto devigos lin rampi antaux la edzino sole tial, ke sxi estis naskita princidino Durdoleosov). Neniu el ili povus kompreni nian interparolon; neniu el ili valoras, ke ni, seriozaj viroj, parolu pri sxi!"

"Sed ili tute ne bezonas kompreni nian interparolon", diris Bazarov.

"Pri kiuj vi parolas?" sin miksis Eudoksio en la interparolon.

"Pri la belaj virinoj."

"Kiel? Vi do partoprenas la opinion de Proudhomme?"

Bazarov fiere sin rektigis.

"Mi partoprenas nenies opiniojn; mi posedas proprajn."

"For la auxtoritatojn!" ekkriis Sitnikov, gxojante, ke li trovis okazon akre esprimi siajn pensojn en la cxeesto de la homo, kiu estis lia feticxo.

"Sed Macauxlay mem", komencis sinjorino Kuksxin.

"For Macauxlay!" tondris Sitnikov. "Vi estas partiano de la virinacxoj!"

"Ne de la virinacxoj, sed de la rajtoj de l' virinoj, kiujn mi jxuris defendi gxis la lasta guto de mia sango."

"For!" Sed tie cxi Sitnikov haltis. "Ankaux mi ne neas ilin", diris li.

"Ne, mi vidas ke vi estas slavofilo!"

"Ne, mi ne estas slavofilo, kvankam, cetere..."

"Ne, ne, ne! Vi estas slavofilo! Vi estas adepto de Domostroj. Vi dezirus vipi la virinojn!"

"La vipo estas bona afero", diris Bazarov, "sed ni jam venis al la lasta guto..."

"De kio?" interrompis Eudoksio.

"De la cxampano, respektinda Eudoksia Nikiticxna, de la cxampano, ne de via sango."

"Mi ne povas auxskulti indiferente, kiam oni atakas la virinojn", dauxrigis Eudoksio. "Tio estas terura. Anstataux ataki ilin, vi prefere legu la libron de Micxelet: De l'amour. Admirinda verko! Sinjoroj, ni parolu pri la amo", aldonis Eudoksio sopire mallevante la manon sur la cxifitan kusenon de la kanapo.

Sekvis subita silento.

"Ne, por kio paroli pri la amo", diris Bazarov, "sed vi menciis sinjorinon Odincov... Tia, sxajnas, vi nomis sxin? Kiu sxi estas?"

"Cxarma, cxarma!" pepis Sitnikov. "Mi prezentos vin al sxi. Sxi estas inteligenta, ricxa kaj vidvino. Bedauxrinde, sxi ne estas ankoraux suficxe progresema: sxi devus pli intime konigxi kun nia Eudoksio. Mi trinkas por via sano, Eudoksio! Ni kunfrapu la pokalojn! Et toc, et toc, et tin-tin-tin. Et toc, et toc, et tintin tin!"

"Viktoro, vi estas petolulo."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза