"Kial vi rifuzas al la virinoj la liberecon de la pensoj?" diris li duonvocxe.
"Tial, ke, laux miaj observoj, el la virinoj pensas libere nur la malbelaj."
La interparolo cxesis cxe tiuj cxi vortoj. Ambaux junuloj forveturis tuj post la vespermangxo. Sinjorino Kuksxin nerve kolere, ne sen timo, sekvis ilin per rido: sxia memamo estis profunde vundita per tio, ke neniu el ambaux turnis sian atenton al sxi. Sxi restis en la balo pli longe ol cxiuj, kaj matene en la kvara horo sxi dancis kun Sitnikov polkon-mazurkon laux la pariza maniero. Per tiu edifa spektaklo finigxis la festo de la guberniestro.
Cxapitro XV
Ni vidu, al kia klaso de l' sudbestoj apartenas cxi tiu persono", diris en la sekvinta tago Bazarov al Arkadio, suprenirante sur la sxtuparo de la hotelo, kie logxis sinjorino Odincov. "Mia nazo sentas, ke tie cxi io ne estas en ordo."
"Vi mirigas min!" ekkriis Arkadio. "Kiel? Vi, vi Bazarov, estas partiano de la mallargxa moraleco, kiu..."
"Kia strangulo vi estas!" respondis indiferente Bazarov. "Cxu vi ne scias, ke en nia lingvo kaj por ni 'ne estas en ordo', signifas 'estas en ordo'? Sekve, akiro estas. Cxu ne vi mem diris hodiaux, ke sxi strange edzinigxis, kvankam laux mia opinio, edzini gxi je ricxa maljunulo tute ne estas stranga afero, sed kontrauxe prudenta. Mi ne fidas al la urbaj klacxoj, sed mi amas kredi, kiel diras nia klera guberniestro, ke ili estas pravaj."
Arkadio respondis nenion kaj ekfrapis la pordon de la cxambro. Juna servisto en livreo enkondukis ambaux amikojn en grandan cxambron, malbone meblitan, kiel cxiuj cxambroj de la rusaj hoteloj, sed ornamitan per floroj. Baldaux aperis sinjorino Odincov en simpla matena vesto. Sxi sxajnis ankoraux pli juna cxe la lumo de la printempa suno. Arkadio prezentis al sxi Eugenon kaj kun granda miro rimarkis, ke Bazarov kvazaux konfuzigxis, dum sinjorino Odincov restis tute trankvila, kiel hieraux. Bazarov mem rimarkis, ke li konfuzigxis kaj tio kolerigis lin. Bela afero! Mi ektimis virinacxon! pensis li, kaj sin jxetinte sur segxon, ne mapli sengxene ol Sitnikov, komencis paroli kun troigita memfido. Sinjorino Odincov ne deturnis de li siajn helajn okulojn.
Anna Sergeevna Odincov estis filino de Sergej Nikolaicx Loktev, konata belulo, aferisto kaj kartludanto, kiu brilis kaj bruis dek kvin jarojn en Peterburgo kaj Moskvo kaj finis per tio, ke li sin plene ruinigis kaj estis devigita translokigxi en la kamparon, kie li baldaux mortis, lasinte malgrandan heredajxon al siaj du filinoj: Anna - dudekjara kaj Katerino - dekdujara. Ilia patrino, apartenanta al la malricxigxinta familio de l' princo K., mortis en Peterburgo, kiam sxia edzo gxuis ankoraux plenan prosperon. La situacio de Anna post la morto de l' patro estis tre malfacila. Brila eduko, kiun sxi ricevis en Peterburgo, ne preparis sxin al la zorgoj de la mastrumado, al la vivo en provinca angulo. Sxi konis absolute neniun en la tuta cxirkauxajxo kaj de neniu povis peti konsilon. Sxia patro penis eviti rilatojn kun la najbaroj; li malestimis ilin, ankaux ili malestimis lin cxiu laux sia maniero. Tamen sxi ne perdis la kapon kaj tuj venigis al si fratinon de l' patrino, la princinon Avdotian Stepanovnan K., malican kaj ruzan maljunulinon, kiu eklogxinte en la domo de la nevino, okupis cxiujn plej belajn cxambrojn, murmuris de la mateno gxis la vespero, kaj ecx en la gxardeno promenis ne alie, ol akompanata de sia sola servutulo, malgaja lakeo en malnova flava livreo kun blua pasamento kaj en triangula cxapelo. Anna pacience toleris cxiujn kapricojn de la onklino kaj, sxajnas, iom pacigxis kun la penso velki en la provinca angulo... Sed la sorto ion alian destinis al sxi. Okaze ekvidis sxin iu Odincov, tre ricxa homo, kvardeksesjara strangulo, hipohondriulo, dika kaj peza, cetere ne malsagxa kaj ne malbona; li enamigxis kaj petis sxian manon. Sxi konsentis esti lia edzino; li vivis kun sxi ne pli multe ol ses jarojn kaj lasis al sxi sian tutan ricxajxon. Sinjorino Odincov cxirkaux unu jaron post la morto de l' edzo ne forlasis la kamparon; poste sxi forveturis kun la fratino eksterlandon, sed estis nur en Germanujo, eksopiris al la patrujo kaj revenis por vivi en sia amata bieno Nikolskoje, kvardek verstojn de la urbo M. Tie sxi havis belegan, ricxe meblitan domon, belegan gxardenon kun orangxerioj; la mortinta Odincov nenion rifuzis al si. En la urbon Anna Sergeevna venis malofte; plejparte pro aferoj kaj por nelonge. En la gubernio oni ne amis sxin, oni forte kriis kontraux sxia edzinigxo kun Odincov, rakontis pri sxi cxiujn eblajn fabelojn, asertis, ke sxi helpis la patron en liaj kartludaj artifikoj, ke ne senkauxze sxi veturis eksterlandon, sed por kasxi malgxojajn sekvojn... "Vi komprenas de kio?" aldonis la indignantaj rakontantoj. "Sxi trairis la fajron kaj akvon", oni rakontis pri sxi; konata gubernia spritulo ordinare aldonis: "kaj cxiujn elementojn." Cxiuj cxi klacxoj estis konataj de sxi; sed sxi lasis ilin preter siaj oreloj: sxi havis liberan kaj decideman karakteron.