"Eble, vi devas pli bone scii. Vi do deziras disputi, mi estas preta. Mi rigardis vidajxojn de la Saksa Svisujo en via albumo, kaj vi diris, ke tio ne povas interesi min. Vi diris tion tial, ke vi ne supozas en mi artistan senton, - efektive mi gxin ne posedas. Sed la vidajxoj povis interesi min de la geologia vidpunkto, de la vidpunkto de la formacio, de l' montoj, ekzemple."
"Tion mi ne kredas. Kiel geologo, vi prefere sercxu en libro, en speciala verko, ne en desegnajxo."
"Desegnajxo klare prezentas al miaj okuloj tion, kio estas priskribita en verko sur dekoj da pagxoj."
Sinjorino Odincov momenton silentis.
"Do vi ne posedas ecx unu guton da artista sento?" rekomencis sxi, sin apogante sur la tablo kaj per la sama movo proksimigante sian vizagxon al Bazarov. "Kiel vi vivas sen gxi!"
"Por kio gxi estas necesa, se permesite estas demandi?"
"Se ne por io alia, almenaux por ekkoni kaj studi la homojn."
Bazarov ekridetis.
"Unue, por tio ekzistas la sperto de l' vivo; kaj due, mi kuragxas diri al vi, ne valoras la penon studi apartajn individuojn. Cxiuj homoj similas unu alian, per la korpo kaj per la animo; cxiu el ni posedas cerbon, koron, lienon, pulmojn de la sama strukturo; malgrandaj variajxoj signifas nenion; ankaux la tiel nomataj moralaj ecoj estas identaj cxe cxiuj homoj. Suficxas unu homa ekzemplero por jugxi pri cxiuj aliaj. La homoj estas kiel la arboj en la arbaro: neniu botanikisto studos cxiun apartan betulon."
Katja, kiu ne rapidante elektis floron al floro, mirigite levis la okulojn al Bazarov, kaj renkontinte lian rapidan kaj sengxenan rigardon, rugxigxis gxis la oreloj. Anna Sergeevna balancis la kapon.
"La arboj en la arbaro", ripetis sxi. "Do, laux via opinio, ne ekzistas diferenco inter sagxa kaj malsagxa homo, inter bona kaj malbona."
"Ne ekzistas; same kiel inter sana kaj malsana. La pulmoj de ftizulo ne estas en la sama stato, kiel miaj aux viaj, kvankam ilia strukturo estas la sama. Ni scias, pli malpli, de kio devenas la korpaj malsanoj; kaj la moralaj malsanoj devenas de malbona eduko, de diversaj sensencajxoj, per kiuj oni plenigas de la infaneco la kapojn, de la abomena stato de la socio, - unuvorte plibonigu la socion, kaj la malsanoj ne ekzistos plu."
Bazarov diris cxion cxi kun mieno, kvazaux li samtempe pensus: Kredu aux ne kredu al mi, tio estas por mi tute indiferenta! Li malrapide kondukis siajn fingrojn sur la vangxaroj, kaj liaj okuloj kuris de unu angulo de l' cxambro al alia.
"Vi kredas", respondis Anna Sergeevna, "ke kiam la socio plibonigxos, ekzistos plu nek malsagxaj, nek malbonaj homoj?"
"Almenaux, kiam la socio estos bone organizita, estos tute indiferente, cxu li estas sagxa, malbona aux bona."
"Jes, mi komprenas; cxiuj ja posedas saman lienon."
"Gxuste tiel, sinjorino."
Sinjorino Odincov sin turnis al Arkadio.
"Kaj kia estas via opinio, Arkadio Nikolaicx?"
"Mi konsentas kun Eugeno", respondis li.
Katja rigardis lin de malsupre.
"Vi mirigas min, sinjoroj", diris sinjorino Odincov, sed ni ankoraux revenos al la sama temo. Nun mi auxdas, ke mia onklino venas trinki teon; ni devas indulgi sxajn orelojn."
La onklino de Anna Sergeevna, la princidino K., malgrasa kaj malgranda virino, kun vizagxo ne pli granda ol pugno kaj kun senmovaj kaj malicaj okuloj sub la grizaj brovoj, eniris kaj apenaux salutinte la gastojn, peze sidigxis sur largxa velura apogsegxo, sur kiu neniu, ekster sxi, havis la rajton sidigxi. Katja starigis al sxi benketon sub la piedojn; la maljunulino ne dankis sxin, ecx ne ekrigardis sxin; sxi nur ekmovis la manojn sub flava sxalo, kovranta preskaux tutan sxian malgrasan korpon. La princidino amis la flavan koloron: sur sxia kufo sxi havis hele flavajn rubandojn.
"Kiel vi pasigis la nokton?" demandis sinjorino Odincov, plilauxtigante la vocxon.
"Ree cxi tiu hundo estas tie cxi", murmuris responde la maljunulino. Rimarkinte, ke la hundo faras du sendecidajn pasojn al sxi, sxi ekkriis: "For, for!"
Katja alvokis la hundon kaj malfermis la pordon. Fifi gxoje saltis eksteren, esperante, ke oni gxin kondukos al promeno, sed restinte sola ekster la pordo, komencis grati kaj boji. La princidino sulkigis la brovojn, Katja volis eliri.
"Mi pensas, ke la teo estas preta?" demandis sinjorino Odincov. "Sinjoroj, ni iru; onklino, mi petas vin, ni trinkos teon."
La princidino silente levigxis de la segxo kaj unua eliris el la salono. Cxiuj sekvis sxin en la mangxocxambron. Knabo en kozaka livreo brue forpusxis de la tablo segxon, kovritan per kusenoj, ankaux speciale rezervitan por la princidino; Katja, versxante la teon, al sxi unua donis tason, ornamitan per blazono. La maljunulino metis mielon en sian tason (laux sxia opinio trinki teon kun sukero estas peke kaj kare, kvankam sxi ne elspezis mem ecx unu kopekon) kaj subite demandis per rauxka vocxo:
"Kion skribas princo Ivan?"
Neniu respondis al sxi. Bazarov kaj Arkadio baldaux komprenis, ke oni ne turnas atenton al sxi, kvankam oni respekte kondutas kun sxi. "Oni konservas sxin kiel ornamon pro sxia princa sango", pensis Bazarov...